Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Karaj amikoj, kun entuziasmo kaj ĝojego mi trovas tiun okazon  por saluti vin. Permesu al mi sin prezenti. Mi estas Honoré. Mi loĝas en orienta provinco Kivu / Demokratia Respubliko Kongo. Mia edzino Anita (27 jaraĝa) estas kudromaŝinistino en laborejo. Ni estas ĝojegaj korespondi kun vi. Ni pretas interŝanĝadi poŝtmarkojn, fotaĵojn… Mi mem ne havas laboron nun, antaŭe mi laboris en ŝtatoficejo de minadoj kaj geologio. Bedaŭrinde nia konga registaro neniam zorgis pri ni. Ĝi ne volis konatiĝi kun novuloj en ŝtata servo. Ĝi ne volas salajri laborantojn, tiuj kiuj gajnas estas ministroj, prezidanto, naciaj deputitoj, medicinaj doktoroj…