Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Karaj amikoj, kun entuziasmo kaj ĝojego mi trovas tiun okazon  por saluti vin. Permesu al mi sin prezenti. Mi estas Honoré. Mi loĝas en orienta provinco Kivu / Demokratia Respubliko Kongo. Mia edzino Anita (27 jaraĝa) estas kudromaŝinistino en laborejo. Ni estas ĝojegaj korespondi kun vi. Ni pretas interŝanĝadi poŝtmarkojn, fotaĵojn… Mi mem ne havas laboron nun, antaŭe mi laboris en ŝtatoficejo de minadoj kaj geologio. Bedaŭrinde nia konga registaro neniam zorgis pri ni. Ĝi ne volis konatiĝi kun novuloj en ŝtata servo. Ĝi ne volas salajri laborantojn, tiuj kiuj gajnas estas ministroj, prezidanto, naciaj deputitoj, medicinaj doktoroj…

Mi intencas kunlabori kun vi por ke ni kreu fortan amikecon internacian. Dank’ al Esperanto ni povas krei internacian amikecon, iĝi en familia rondo. Mi esperantiĝis en jaro 2004  kiam mi finstudis tutan programon de Esperanto-kurso kaj akiris Esperanto-diplomon. En 2005 mi iĝis individua ano de UEA kaj mi estas tia ĝis nun. En 2009 mi iĝis prezidanto de Verda Stelano Klubo (VSK) en nia teritorio Rutŝuru. Mi intencas krei Esperanto-centron en orienta provinco Kivu, precize en Rutŝuru centro.

Mi esperas ke post la milito en orienta regiono Kivu estos starigita paco kaj unuiĝo. En nia Esperanto-centro estas diversaj projektoj (hotelo, lernejo, gastejo, publika sekretario). Aldone mi interesiĝas pri la naturo, promenado, familio, legado, lingvo internacia, muziko, fiziko. Mi volas ekscii pri via vivo, laboro, moroj, lando ktp. Mi ofte poŝtas leterojn en alia lando - Ugando, ĉar en nia loko ne ekzistas plu poŝtoficejo.

Mi deziras al vi bonan sanon!

Frate via Honoré Sebuhoro

Honoré SEBUHORO
EGLISE CEBCE REMERA.
PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
Rete: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.
Tel: 00243 99 78 52 933
Uea-kodo: hose-t

Fotografaĵo: http://blogs.ushmm.org/WorldIsWitness/updates/2008/12/