Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Komence mi planis publikigi ĉi-artikolon en la revuoj “La Ondo de Esperanto” (LOdE), kiun oni legas ankaŭ okcidente kaj  en “Eventoj” (Ev). Sed intertempe Ev malaperis.  La redakcio de LodE je mia peto publikiĝi ĉe ili sen enhava kaj stil-redaktado respondis jene: “Nia ĉefa problemo estas, ke ni havas tro multajn autorojn kaj tro multajn artikolojn - ni ne serĉas novajn autorojn…..Tial vi ne erarus, se vi verkus por aliaj gazetoj.”Do, mi decidis aperigi la artikolon en  “La Gazeto” por la eksterlando”, kie ĝi aperos unue, kaj en “La Rego”, kies redaktoro lasas la enhavon kaj stilon je la aŭtora respondeco. Tio min imponas.

Ĉiam pli multiĝas esperantistoj kiujn zorgigas la ĉuprogreso de la e-movado. Plej multaj el ili serĉas/trovas kialojn de la neprogreso aŭ malrapida progreso ekster la e-movado.

Mi opinias, ke la eksteraj kialoj influis certagrade la nesukcesojn de la movado, sed  eble  ni mem kulpas indaparte? Ni provu vidi la memkritikan vidpunkton.

La e-movado naskiĝis kaj ekfortis ankoraŭ ĉe la vivo de L.Zamenhof.  Kaj kompreneblas la aspiroj de nia majstro je rapida disvastiĝo de lia lingvo. Sed  Zamenhof, maturiĝante kaj spertiĝante, ne jam antaŭvidis la rapidan venkon de e-to. Jam en 1901 jaro li skribis: “Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen mi ne estas optimisto!….Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. …Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan   kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.”[1]

Ĉu la movado havis ŝancon krei tian popoleton? Laŭ mia opinio, havis, sed disipis la energion precipe por disvastigi la e-gramatiko-scion. Tial la  popoleto, alivorte E-komunumo, kreiĝis tro malgranda kaj preter la e-movado, nome el tiuj soluloj, kiuj sukcesis plu-lerni la estiĝantan e-kulturon kaj iuj mem kontribuis por ĝi.

Inter la indicoj de  la popolo oni mencias, kiel la plej gravajn: propra teritorio,  unu sama lingvo, komunaj historio kaj  kulturo, kuna  ekonomiko… Ekzistas ankaŭ, kiel escepto, popoloj diasporaj, kiuj kunteniĝas
nur dank’ al  samaj lingvo kaj  kulturo. Nome tio povus iĝi la geesperantistaro, se la movado pli atentus la ideojn de  Zamenhof, eĉ se sub la marko de hilelismo.

Ne, la movado volis konkeri la mondon kaj rapidis produkti grandan kvanton da e-parolantaj.  Eĉ se  e-balbutantoj! La movado impetis disvasten, sed ne pliprofunden. La movado celis la kvanton, sed ne la kvaliton. Rezulte tra la jaroj hom-milionoj e-lernis kaj foriris, ĉar la nura e-parolado, eĉ interkomunikado tramonda, ne kreas popolet-anojn, sed aspektas  libertempa tempopasigo. Aspektas , kiel se iu popolo instruas  al siaj infanoj nur lingvon parolan kaj skriban en la unua klaso de elementa lernejo kaj poste en-stratigas tiujn kaj prenas novajn por instrui la samon. Kaj tio anstataŭ instrui la samajn plu en la dua, tria ktp klasoj de la lernejo. En Esperantio nur iuj soluloj, foje talentaj, hazarde lernis plu memstare, formante la menciitan e-komunumeton. “Multrilate Esperantujo tre similas al subevoluinta lando. En ĝi ekzistas tre klera elito kaj sufiĉe vasta publiko esperantlingve preskaŭ analfabeta. Kaj inter ambaŭ popoltavoloj mankas la perantoj: ne ekzistas minimuma instruado en la publikaj lernejoj kaj do la necesaj instruiloj. Kaj la laboro, kiu efektiviĝas en la lokaj grupoj estras tre supraĵe elementa kaj mankohava.”[2]

Nome E-komunumo permesis, ke la lingvo elvivu malgraŭ du ĉion-ruinigaj mondmilitoj… Sed la movada taktiko eĉ post cent jaroj pludaŭras la sama: lingvo-instruado, foje lingvo-uzado disvasten, apelado al la ekstera mondo kaj nenion  plu.  Nur dank’ al apartaj personoj, kreiĝis nur-kelkaj (!) e-kultur-centroj tra la tuta mondo.

Vidu ni la rezulton el la ekstermovada flanko. Tiuj hommilionoj, perdiĝintaj el e-to,  kunportis kun si ege palan bildon de e-to kiel fenomeno. Ja paroli la lingvon prezentas nur ĉirkaŭ dekon da procentoj el la centprocento da e-valoroj. Estas same, kiel vidi iun faman pentraĵon tra vualita vitro kaj poste rerakonti la palan viditaĵon.. Kaj tiu pala bildo de e-to disvastiĝis pere de la perdiĝintoj tra la tuta mondo. Tiun palan bildon disvastigas ankaŭ fojfojaj artikoloj pri esperanto, ja kiom oni povas diri sur tiu ege limigita gazet-spaco.

La veran bildon pri esperanto povas doni nur la esperantisto, kiu krom e-interkomuniki scias/uzas ankaŭ ĉiujn aliajn valorojn de la lingvo kaj komunumo kiel fenomenoj. La veran bildon de esperanto donas nur la vivo de la  tuta e-komunumo, sed neniu deekstere bone vidas  ĝin. Ĉar la komunumon necesas partopreni por ĉion sperti. Nur tiam homo komprenas ĉion.

Se la e-komunumano sukcesas entuziasmigi iujn al e-kursoj, tiuj poste ne povas veni al la komunumo pro la neekzisto de menciitaj supre  dek “klasoj” (ŝtupoj) de la por-e-komunuma edukado. Krom apartaj soluloj, kiuj nur kompensas  (parte) formorton de maljuniĝintaj e-komunumanoj.

Sekve tiu e-instruado disvasten (sed ne profunden) evidentiĝas nur kontraŭ-esperanta. Imagu la bildon: du junaj personoj strate vidas anoncon pri E-prelego/kurso. Unu el ili, ekz. vilaĝano, tuj proponas al la alia – “Iru ni vidi kio estas tio”. “Ha - respondas la dua. -  Mi lernis iam, eĉ parolis,  nu kaj kio?”  Aŭ: “mia patro (najbaro, amiko, samgrupano ktp) lernis  - nu kaj kio? - venis kluben kaj forkuris pro la enuo.”  Antaŭnelonge mi havis brilan pruvon de tiu bildo en Sankt-Peterburgo. En Scienca Soveto de Sciencista Domo de Kulturo oni traktis ĉuaperon de e-klubo. Inter la deko da profesoroj nur du kunpuŝiĝis iame kun
e-to. Unu el ili lernis kaj eĉ partoprenis unu UK-on (Sofio) kaj  la alia ĉiam volis lerni, sed ne trovis oportunan tempon por tio. Provu diveni kiu el tiuj du aktive subtenis la ideon fondi E-klubon tie? … Jes, vi divenis, nome tiu, kiu neniam lernis. La alia nur skeptikis… Se la tuta Scienca Soveto konsistus el iamaj
e-lernintoj   mi apenaŭ sukcesus konvinki permeson, ke la s.peterburga e-klubo povu kunveni ĉe ilia Domo de Kulturo. Mi konkludas: la plej multo da perdiĝintaj pro la nefinlernigo postkomencantoj iĝas malreklamantoj de esperanto.

Alia granda eraro de la e-movado estas neglekti la rolon de E-kluboj tra la tuta nia nelonga historio. Mi kun mirego konstatis antaŭ nelonge, ke ni ne havas eĉ unu pli malpli seriozan libron pri la kluba vivo/laboro.  Sed tio ja estas veraj scienco kaj arto! La kluboj ja estas bazo de la e-movado! La kluboj ja estas ĉeloj de nia komunumo!…. Ni eĉ pri la katoj (faka grupo) okupiĝas , sed pri la kluboj – ne!

La reala vivo ĉirkaŭ la kluboj jam kelkfoje ŝanĝiĝis komplete, sed ni klubumas  same kiel antaŭ  80  aŭ pli da jaroj! Eĉ ne unu internacia konferenco  kiel fari la klubajn kunvenojn interesaj! Sekve ni perdas eĉ tiujn, kiuj malgraŭ pala bildo pri e-to  klub-vizitas komence sed post enuegaj kunvenoj definitive foriras de ni. Kaj ni en la kluboj precipe “svingas” aŭ “gratas” la langojn, aŭ “fritas aeron”, aŭ “maĉas ĉifonojn” (k.s.) pri diversaj temoj.

Delongege eblus ellabori proksimumajn programojn de laboro por diversaj tipoj de E-kluboj, kiuj entenus kaj klerigan (E-kulturo) kaj informan kaj distran k.a. karakteron. Necesus ke ĉiu-jare klubestroj en iuj kunvenoj interŝanĝu sperton de kluba vivo/laboro. Siatempe ni tion faris en SEJM * kaj la kluboj laboris plej parte interese, la movado (junulara) ĉiam pli kaj pli vastiĝis. Nun oni klarigas tion per aliaj kialoj, sed la vero estas, ke ni tiam-sovetianoj,  preskaŭ ne havante kontaktojn kun la ekstera mondo, sukcesis elformi  pli-malpli modelan kluban vivon kaj iasencan e-identecon. Rezulte ni havis tute interesan
e-vivon….

Fariĝu leĝo,  ke se ni instruas iun grupon pri esperanto, la instruisto(j) devas ellasi tiun grupon nur kiam instruos laŭeble ĉion, rilate esperanton kiel fenomeno. Nur-grtamatikon/parolon prefere ne instrui entute,  aliokaze la perdiĝintoj  dissemas ĉirkaŭ si nur skeptikemon pri esperanto.. Ni havu malpli da kursoj,sed pli kvalitajn kursfinintojn. Ni bezonas programojn de instruado sur ĉiuj ŝtupoj de e-klerigado por niaj “dek klasoj” (kiel en normala ŝtata lernejo).  Nur kiam la grupo pasos ĉiujn “dek klasojn” oni lasu la grupon klubiĝi aŭ aliĝi e-klubon. Aŭ/kaj pluinstrui postkursanojn jam enkadre de E-klubo. Gravas nur instrui ne mekanike kiel ofte en lernejoj, sed inventeme, nealtrude, kun konkursoj, ŝercoj, ridoj  kaj bonhumoro…

Necesas urĝe ekokupiĝi pri reformoj en la klubaj vivo/programo. Bezonatas diskutaj forumoj pri tiu problemo, konferencoj, artikoloj, libroj ktp. Ni kolektu poere pozitivan sperton de klubaj programoj kaj disdonu al la klubestroj. Oni foje diras, ke la kluboj  estas jam tre malmoderna formo de socia vivo. Jes, ja,  sed nur se konsideri ege malnoviĝintajn  programojn kaj laborstilojn. Se ŝanĝi la enhavon eblas ankoraŭ uzi la kluban formon de E-vivo/laboro. La homoj tra miljaroj  estis emaj grupiĝi kaj  mi ne vidas, ke tiu emo tre malaperas. Eĉ malgraŭ Internetio.

Se oni scias, kiom intereso-kapte pasas la kluba vivo, oni fojon semajne deŝiros sin de la komputilo  por iri ĝui la klubajn etoson  kaj malenuan diversfacete-riĉan  programon.

(Prelegita kun pozitiva akcepto enkadre de la berlina E-rondo “Maldekstra Forumo” (06.09.02))

[1[ Literatura Foiro, 190,  p.60-61. (represita el:  Zamenhof L.L., Orginala Verkaro, editoris J.Dietterle, eld.Hirsĉ, Drezdeno 1929, p. 323-)
[2] Literatura Foiro, 175, p.254
 
*Sovetia E-Junulara Movado (neoficiala junulara e-organizaĵo, 1965-1978 j.)

Aperis en “Rego”, 4, 2003, p.20-22  kaj en  “La Gazeto”, 108, (okt.2003)

Rimarko de redaktanto de la retejo: Supra fotografaĵo havas neniun rilaton kun la artikolo. Ĝi estas uzita nur kiel ilustraĵo. Sur fotografaĵo videblas unu el kunvenoj de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj, organizaĵo en kiu la redaktanto membras.!