Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Aristotelo (el ETIKO DE NIKOMAHO)
Budho (el M9)
Hilelo (el TRAKTATO "ŜABAT" DE TALMUDO)
Jesuo (el LA EVANGELIO LAŬ MATEO)
Komenio (el REBONIGO DE HOMAJ AFEROJ)
Konfuceo (el KIEL KULTURI "LI"-ON)
Mahometo (el KORANO)
Moseo (el READMONO/LA 5-A LIBRO DE MOSEO)
Moruso (el UTOPIO)
Paŭlo el Tarzo (el KANTO PRI LA AMO)
Salomono (el PSALMARO)
Tolstojo (el LA VOJO DE LA VIVO)
Zamenhof (el: HILELISMO 1901, PRI DIO KAJ SENMORTECO, ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA LINGVO INTERNACIA)

ARISTOTELO

El Etiko de Nikomaho

Homo de la anima grandeco estas preta helpi aliajn homojn, sed mem de neniu nenion petas, aŭ tion, almenaŭ, faras tre nevole. Rilate la homojn, starantajn socie kaj materie pli alte ol li, li tenas sin fiere, kaj rilate la homojn, socie kaj materie starantajn malpli alte ol li, li tenas sin afable kaj milde. Li ne penegas akiri honorajn postenojn. Li estas kaj sincera amiko kaj sincera malamiko. Li preferas veron, ol la opinion de la plimulto da homoj. Li parolas kaj agas senkaŝe, ĉar li de nenio timas. Li ne akceptas alies influon, krom eble de amikoj. Nenio lin mirigas, kaj li ne estas okupita per travivintaj malagrablaĵoj. Li volonte parolas nek pri si mem, nek pri aliaj homoj. Li nek ŝatas esti laŭdata, nek li volonte laŭdas aŭ mallaŭdas la aliajn homojn. Nek pri malamikoj li parolas malbone, krom kiam li - provokita - prave koleras.
Homo de la anima grandeco ne moviĝas rapide, lia voĉo estas profunda, lia parolado pripensita. Li estas malrapida kaj sindetena.

Fonto: Aristotel NIKOMAHOVA ETIKA, "BIGZ", Beograd 198O. (1124B-1125A)

 

BUDHO

El M.9

Kio estas peka:

I. el korpaj agoj
1. mortigado de vivestaĵoj
2. ŝtelado
3. neleĝa seksumado

II. el vortaj agoj
4. mensogado
5. malboncela parolado
6. vulgara parolado
7. vanta parolado

III. el spiritaj agoj
8. enviado
9. malbonhumorado
10. neĝusta kompreno de aferoj.

Kiu faras kontraŭe, tiu agas juste.

Fonto: TAKO JE GOVORIO BUDA, "Grafos", Beograd 1986.

 

HILELO

El Traktato Shabat de Talmudo

Unu alireligiano alvenis al rabeno Ŝamajo kaj diris al li:
 - Akceptu min en vian religion, kondiĉee ke vi instruu min pri ĝia tuta doktrino dum mi staros sur unu piedo.
 Ŝamajo forpelis lin per la fera masonista angulmezurilo.
 La alireligiano alvenis al rabeno Hilelo, kaj li akceptis lin en la judan religion, kaj diris al li:
 - Kio ne estas agrabla al vi, ja tion nee faru al homo alia, tio estas la tuta Leĝo, la resto estas komentarioj, iru kaj ekstudu.
 Instruo estas: oni estu ĉiam afabla kiel Hilelo, kaj neniam netolerema kiel Ŝamajo.

Fonto: TALMUD, "BIGZ", Beograd 1990 (Šabat 30/b-31/a) (la ora regulo transprenita laŭ traduko de Jeremi Gishron el lia libro LINGVO KAJ RELIGIO, "Sivron", Jerusalem 1986)

 

JESUO

El La evangelio laŭ Mateo

En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro. Kaj kolektiĝis ĉirkaŭ li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en ŝipeton kaj la homamaso staris sur la marbordo. Kaj li parolis al la homamaso per paraboloj pri la Dia regno. Jen la unua parabolo:
Eliris semisto por semi. Dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo. Venis la birdoj kaj formanĝis la semojn. Iuj semoj falis sur ŝtonojn, kie ili ne havis sufiĉe da tero. Ili tuj ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero, sed kiam la suno leviĝis ili brulsekiĝis. Ĉar ili ne havis radikon ili forvelkis. Aliaj semoj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin. La aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
Kiam iu homo aŭdas la vorton de la Dia regno kaj ne komprenas ĝin, venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu homo estas ricevinta la semon apud la vojo. Tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo ĝin akceptas, sed li ne havas radikon en si, la vorto restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, li tuj falpuŝiĝas. Kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin, portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

Fonto: LA SANKTA BIBLIO, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo (Mt.13,1-9,19-23)

 

KOMENIO

El Rebonigo de homaj aferoj

Estas ĝeneralaj la plendoj, ke nenio estas sur sia loko, ke ĉio devias de la ĝusta vojo. Anstataŭ saĝeco regas malklereco, anstataŭ politika reĝimo dominas anarkio aŭ konfuzo aŭ tiraneco. La mondo svarmas de senkleraj azenetoj, kiuj amas la tenebron de sia nesciado... La kutimaj homaj streboj estas klopodoj akiri havaĵon, rangojn kaj voluptojn. Multaj ne kontentiĝas per regado de si mem, sed ili deziregas regi la aliajn. Ili opinias plezuro, se ili povas aliajn mastri, batali kontraŭ ili, venki ilin kaj sklavigi ilin...
Kiu volas konstrui domon, kolektas unue la konstrumaterialon kaj laboristojn, kiuj realigus liajn planojn. Simile ankaŭ por rebonigo de la homaj aferoj necesas laboristoj, kiuj kondukus la bone pripensitajn planojn al la dezirata realo. Por tia tasko taŭgus viroj elektitaj el la tuta mondo, inĝeniaj, lertaj, fidelaj al la ĝenerala bono, kiuj trapensus ĉiujn eblajn vojojn, manierojn kaj okazojn, kiel serĉi prosperon por ĉiuj... Ne konvenas al unu sola homo, ke li plenumu laborojn universalajn, precipe se ili ne estas preparataj por unu nacio, sed por la tuta mondo, ne por unu jaro aŭ jarcento, sed ankaŭ por la tuta posteularo. Tial necesas asocio de tre multaj viroj, kiuj per fervoreco kaj senĉesa laboro klopodus prosperi al la homoj, dum ekzistos la homaro...
Kiam ni havos asocion de saĝuloj, ne estos ebla manko de la lumo kaj al la tenebro estos barita la vojo reen. Kiam ni havos universalan lingvon kaj kiam ĝi estos uzata de ĉiuj nacioj, la tuta mondo fariĝos trairebla por ĉiu loĝanto, tial ĉiu ajn povos laŭplaĉe kaj sen obstakloj vojaĝi tra ĉiuj teritorioj, instrui kaj lerni. Ĉar ĉiuj interkompreniĝos kvazaŭ unu gento, unu nacio, unu domo aŭ unu lernejo. Kiam ni forigos malamon kaj ĝiajn kazojn, ekestos en la tuta mondo ĝenerala paco, ĉar la homoj ne havos motivon por konflikti.

Fonto: TTT-ejo de Miroslav Malovec http://www.volny.cz/malovec/komenio.htm (EL LA SAĜO DE KOMENIO: REBONIGO DE HOMAJ AFEROJ)

 

KONFUCEO

El Kiel kulturi "Li"-on?*

"Li" estas por la homo la samo, kio estas fermentado por la vino; en la nobla homo ĝi ĉeestas pli, kaj en la kutima homo malpli. Tial saĝulo, aŭ noblega reganto, plenumas sian instrutaskon apogante sin je "Li" kiel gvidilo kaj orientigilo por la homa naturo.
La homa naturo estas kampo, kiun saĝulo, aŭ noblega reganto, devas kultivi. Li plugas ĝin per "Li", li prisemas ĝin per la semo de devoj, li sarkas ĝin per instruado kaj edukado, li rikoltas la homecon kaj ĝojigas per muziko.
"Li" estas kristaliĝo de nur tio, kio estas ĝusta. Kio plenumas postulojn de ĝusteco, povas esti enkondukita eĉ se ĝi antaŭe ne estis konata. Kriterio de ĝusteco por homoj konsistas en sekvado de la vera vojo ĝis vera homeco. La vera homeco estas fundamento de vera sinkonduto.
Gvidi la popolon sen "Li" estas la samo kiel kultivi kampon sen plugilo. Konsideri "Li"-on, sed ignori kriteriojn de ĝusteco, estas same kiel, pluginte la kampon, forgesi ĝin prisemi. Ne praktiki instruadon estas same kiel prisemadi la kampon sed ne sarki. Instrui, sed ne alproksimigadi al la vera homeco, estas same kiel sarki la kampon, sed ne rikolti ĝin. Atingi celon, la veran homecon, kaj ne ĝoji per la muziko, estas same kiel rikolti, sed forgesi ke oni ĝuas rikolton. Ĝoji pro la vera homeco kaj ne atingi plenan harmonion kun la naturo, estas same kiel manĝi kaj ne esti sata, aŭ ne esti sana.

* LI estas religietika princip(ar)o.

Fonto: Laoce, Konfucije, Čuangce IZABRANI SPISI, "Prosveta", Beograd 1983.

 

MAHOMETO

El Korano

Alaho regas super la ĉielo kaj la tero. Kaj forto de Alaho estas super ĉiu aĵo. Vere, en kreo de la ĉielo kaj la tero, en alternado de la tago kaj la nokto - estas signo por prudentuloj.
Ne tiu estas pia, kiu turnas sian vizaĝon orienten kaj okcidenten, sed pia estas tiu - kiu kredas je Alaho... kaj kiu donas el sia havaĵo... al proksimuloj kaj orfoj kaj malriĉuloj kaj vojaĝantoj kaj petantoj kaj sklavoj, kiu preĝas... kiu estas pacienca en malfeliĉo kaj malfeliĉego kaj plago - jen kiu estis justa, jen kiu estas pia.
Vere, Alaho amas tiujn, kiuj faras bonon.

Fonto: КОРАН http://lib.ru/RELIGION/ISLAM/koran.txt (3,186-187/189-190; 2.172/177; 3.140/146)

 

MOSEO

El Readmono ("La 5. libro de Moseo")

Mi instruas al vi leĝojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo. Observu kaj plenumu ilin. Ili estos via saĝo kaj via prudento en la okuloj de aliaj popoloj. Kie estas popolo, kiu havas leĝojn kaj regulojn justajn, kiel ĉi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaŭ?
Mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon: benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, kaj malbenon, se vi ne aŭskultos ilin, sed forflankiĝos de la vojo.
La Eternulo diris: Mi estas la Eternulo, via Dio. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io por kliniĝi antaŭ ili kaj servi ilin. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn, sed la sepa tago estu tago de la Eternulo: tiam ripozu kaj ne faru laboron. Respektu vian patron kaj vian patrinon. Ne mortigu. Ne adultu. Ne ŝtelu. Ne parolu malveron kontraŭ via proksimulo. Ne deziru ion, kio apartenas al via proksimulo...

Fonto: LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo (Readmono 4,5-9; 11,16-28; 5,1-21)

 

MORUSO

El Utopio

En Utopio ekzistas diversaj kredoj. La plej granda parto da homoj konfesas unun, neatingeblan, neklarigeblan, eternan kaj senliman Diaĵon, kiu, nekompreneble por la homo, plenigas tutan ĉi-mondon per sia ĉiupotenco. Al Ĝi oni atribuas ekeston, kreskon, evoluon, transformiĝon kaj finiĝon de ĉiuj ekzistaĵoj, kaj nur Ĝin oni adoras.
Kvankam ne ĉiuj utopianoj apartenas al la sama konfesio, ĉiuj ritoj, en sia tuta multaspekta diverseco, inkliniĝas per diversaj vojoj al la sama celo - adorado de la Diaĵo. En la temploj oni povas aŭdi kaj vidi nenion, kio ne estus komuna al ĉiuj konfesioj. Komuna diservo estas farata tiel, ke ĝi ofendadu neniun konfesion. Oni en temploj ne pendigas bildojn de dioj, por ke ĉiu estu libera imagi al si Dion, konforme kun sia konfesio. Ĉiuj preĝoj estas kunmetitaj tiel, ke ĉiu povu ilin elparoladi sen ofendi sian religian konvinkon. Oni praktikas neniun sangoferan riton.
Sub la virto oni komprenas: vivi laŭ la naturo, ĉar por tia vivo kreis nin Dio. Kaj laŭ la naturo vivas ĉiu, kiu en serĉado de agrablaĵoj kaj en evitado de malagrablaĵoj, obeas la prudenton La prudento, unue - en koroj de homoj ekflamigas amon kaj pian sindonon al la Dia majesto, al kiu ni ŝuldas ke ni entute ekzistas kaj ke ni povas esti feliĉaj, kaj due - la prudento nin admonas kaj instigas por ke ni pasigadu la vivon per kiel eble malpli da malagrablaĵoj kaj kun kiel eble pli da ĝojo, kaj ke ni al ankaŭ ĉiuj aliaj homoj, kun kiuj ni nature estas ligitaj, helpadu por ke ankaŭ ili atingu la samon.

Fonto: Tomas Mor UTOPIJA, "Kultura", Beograd 1964.

 

PAŬLO EL TARZO

El Kanto pri la amo

 Se mi parolus ĉiujn lingvojn de homoj
 kaj de anĝeloj,
 sed se mi ne havus amon,
 mi fariĝus sonanta kupro
 aŭ tintanta cimbalo.
 Kaj se mi posedus la profetpovon,
 kaj komprenus ĉiujn misterojn
 kaj ĉian scion;
 sed se mi ne havus amon - mi estus nenio.
 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn,
 sed se mi ne havus amon,
 per tio mi neniom profitus.
 Amo longe suferas,
 kaj bonfaras;
 amo ne envias;
 amo ne fanfaronas,
 ne ŝveligas sin,
 ne kondutas maldece,
 ne celas por si mem,
 ne koleriĝas,
 ne pripensas malbonon,
 ne ĝojas pri maljusteco,
 sed kunĝojas kun vereco.
 Amo neniam pereas.

Fonto: LA SANKTA BIBLIO, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo (1 Kor 13,1-8)

 

SALOMONO

El Psalmaro


 El Psalmo 92

 Bone estas glori la Eternulon
 Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
 Rakonti matene pri Via boneco
 Kaj nokte pri Via fideleco.
 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!
 Kiel profundaj estas Viaj pensoj.
 Malklerulo ne scias,
 Kaj malsaĝulo ne komprenas.


 El Psalmo 90

 Antaŭ ol la montoj naskiĝis
 Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon,
 De eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
 Mil jaroj estas en Viaj okuloj
 Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis,
 La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj,
 Kaj ĉe forteco okdek jaroj;
 Sed ilia tuta majesto estas penado kaj suferado,
 Ili forkuras rapide kaj ni forflugas.


 El Psalmo 1

 Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,
 Nek staras sur vojo de pekuloj,
 Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
 Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo,
 Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
 Li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,
 Donanta sian frukton en sia tempo,
 Kaj kies folio ne velkas;
 Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
 Ne tiaj estas la malpiuloj;
 Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.


 El Psalmo 73

 Ĉagreniĝis mi pro la fanfaronuloj,
 Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
 Ili ne partoprenas en zorgoj de aliaj homoj,
 Kaj ili ne suferas kun la aliaj homoj.
 Superbordiĝas en ilia koro la intencoj.
 Ili mokas, ili parolas de alte.
 Ĉu vane mi purigis mian koron
 Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,
 Mi meditis, por kompreni ĉi tion;
 Kaj (mi) ekkomprenis la finon de tio.
 Vi starigas ilin sur glitiga loko;
 Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.
 Kiel momente ili ruiniĝas!
 Pereas, malaperas de subita teruro!
 Vere tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas;
 Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝas al Vi.


 El Psalmo 119

 Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula,
 Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.
 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn,
 Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;
 Ho, estu fortikaj miaj vojoj,
 Ke mi observu Viajn leĝojn!
 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj,
 Ĉar en ĝi mi havas plezuron.
 Klinu mian koron al Viaj leĝoj,
 Kaj ne al profito.
 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon;
 Vivigu min per Viaj vojoj.
 Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo,
 Via helpo, konforme al Via vorto.


 El Psalmo 130

 El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.
 Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon;
 Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.
 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,
 Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
 Sed Vi estas pardonema.
 Mi esperas al la Eternulo,
 Kaj Lian vorton mi fidas.


 El Psalmo 8

 Ho Eternulo, nia Sinjoro,
 Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
 Vi levis Vian gloron super la ĉielon.
 Rigardas mi Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj,
 La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis...
 Kio estas homo, ke Vi lin memoru?
 Kio estas homido, ke Vi pensu pri li?
 Tamen Vi malaltigis la homon malmulte antaŭ Dio;
 Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
 Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
 Ĉion Vi metis sub liajn piedojn.
 Ho Eternulo, nia Sinjoro,
 Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Fonto: LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo (adaptita)

 

TOLSTOJO

El La vojo de la vivo

Por ke oni bone travivu vivon, oni devas kompreni, kio estas la vivo kaj kion oni en la vivo devas kaj kion ne devas fari. Pri tio en ĉiuj tempoj instruis plej saĝaj kaj plej ĝuste pasigintaj la vivon homoj de ĉiuj popoloj. Ĉiuj instruoj de tiuj saĝuloj akordiĝas en unu la samo. Kaj ĝuste tiu unu la samo pri tio, kio estas la homa vivo kaj kiel oni devas ĝin travivi, estas vera kredo.
Transprenante la instruon pri la leĝo de la vivo de iamaj saĝaj kaj virtaj homoj, oni devas per sia propra prudento ekzameni ĉion, pri kio oni estas instruataj, kaj, kio kongruas kun la prudento - akcepti, kaj kio ne kongruas kun ĝi - malakcepti. La religia konscio de la homaro ne estas senmova, sed ĝi ne ĉesas evolui, estiĝante ĉiam pli kaj pli klara kaj pura. Eĉ se la tuta mondo konfesus iun instruon kiel la veran, kaj kiel ajn malnova tiu instruo estus, homo devas ekzameni ĝin per la propra prudento.
Ne tiu homo estas nekredanto, kiu ne kredas je tio, je kio kredas ĉiuj ĉirkaŭ li, sed vera nekredanto estas tiu homo, kiu pensas kaj parolas ke li kredas je tio, je kio li ne kredas.

Fonto: Л. Н. Толстой ПУТЬ ЖИЗНИ http://lib.ru/LITRA/TOLSTOJ/way-of.txt

 

L. L. ZAMENHOF


El Hilelismo 1901

La religio de hilelistoj estas ne nova. Laŭ sia ideo ĝi ekzistas de nememoreblaj tempoj en la koro de ĉiuj homoj. Ĝi prezentas per si puran teozofian religion. Al ĝi kun pura konscienco povas aliĝi ĉiu morala homo, en kiu ajn religio li estus edukita. Al ĝi povas kuraĝe aliĝi ankaŭ tiu, kiu principe neas ĉiun religion.
La esenco de religio de hilelistoj enestas en sekvantaj tri punktoj:
1. Ni sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta la mondon, kaj tiun ĉi Forton ni nomas Dio.
2. Siajn leĝojn Dio enmetis en la koron de ĉiu homo en formo de konscienco; tial obeu ĉiam la voĉon de via konscienco, ĉar tio ĉi estas neniam eksilentata voĉo de Dio.
3. Esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per la formulo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu kun vi, kaj faru nek videble, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio."
Hilelisto-ateisto povas sub la vorto Dio subkompreni fortojn de la naturo kaj mondan moralecon.
Hilelistoj trovis necesa doni al sia religio ankaŭ certan eksteraĵon, kiu ligus inter si la hilelistojn kaj konstante memorigus al ili pri esenco de ilia religio. Tiu ĉi ekstera flanko estas deviga nur por tiuj, kiuj volas aparteni ne nur laŭ spirito, sed ankaŭ laŭ eksteraĵo al la komunumo de hilelistoj.
Hilelismo estas sendube la religo de estonteco. Ĉar ĝi dependas nek de iaj naciaj ecoj, nek de loko, nek de tempo, nek de grado de evoluo, kaj, ne katenita de iaj aprioraj ligiloj, sed bazita ekskluzive sur la koro kaj homa racio, ĝi ĉiam adaptiĝos al perfektiĝantaj postuloj de la koro kaj racio.

Fonto: "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanto de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm)


 El: Pri Dio kaj pri senmorteco

En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l'animo en tiu formo, en kiu instruas mia denaska religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, tiel ridinda... Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero...; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo...; ke io min gardas al alta celo..."

Fonto: M. Boulton ZAMENHOF


 El: Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia

Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn.
Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la "buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj eltiras el ĝi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝas. La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi.
Al tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikiĝo inter diversaj popoloj. Sed kia nome lingvo povus esti enkondukita en komunan uzadon? Ĉiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraŭ pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaŭ iom fonda ellernado de ĝi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Dume en okazo de elekto de lingvo arta ĝin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj.
Por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj. Lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti neniel povas.

Fonto: L. L. Zamenhof ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA LINGVO INTERNACIA, "Fundamenta Krestomatio", 17a eldono, p.253-p.297, registro:1993-08-21 far HIROTAKA MASAAKI http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/arkivo.html)

Ilustraĵo:  http://www.mpsaz.org/mesa/staff/mareines/world_history/2_world_religions/