Tema menuo
- Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo
- Esperanto-sekcio de la Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo
- Esperanto - hilelismo - homaranismo
- Internacia Hilelista Rondo
- Projekto Humanitas
- Unitariismo-universalismo
- Esperanto en Kroatio
- Esperanto en Rusio kaj Belorusio
- Kroatio: lando, popolo, lingvo kaj kulturo
- Diversaj informoj
El vivo de la societo
- Detaloj
- Skribita de Mato Špekuljak
Kiom ajn modernaj homoj, interalie pro ĉiam pli komplikaj vivkondiĉoj kaj dinamiko de la moderna vivo, strebas al laŭeble pli simpla sinkonduto en ĉiutagaj interrilatoj, iuj elementaj normoj en tiuj interrilatoj restas devigaj, t.e. atendataj de ĉiu civilizita homo.
ĈIO KOMENCAS DE ZORGO PRI SI MEM
Komenco de afableco estas zorgo pri si mem: zorgo pri pureco de sia korpo (persona higieno), zorgo pri kiel eble pli bona persona sanstato (per evitado de ĉio kio malutilas, kaj praktikado de ĉio kio utilas al la homa sano), vestado kun gusto, sed harmonianta kun vestado de plimulto da samsocianojj (t.e. sen agresema sinaltrudado en centron de atentemo).
SALUTOJ
Ĉiun kontakton kun alia homo, inkluzive ĉiun renkontiĝon kun homo de antaŭe konata, decas komenci per konvena esprimo de bonvolemo, t.e. kun saluto: "bonan matenon!", "bonan tagon!, "bonan vesperon!" (aŭ pli simpla, kaj pli uzata de homoj inter si proksimaj - "saluton!").
- Detaloj
- Skribita de d-ro Jozo Marević
En la regiono narentin-ĉebiokova dum jarcentoj agadis multaj kroataj (tiam nomitaj iliriaj) granduloj, diversaj elstaraj homoj. La unua sendube estis princo kaj militestro Domagoj. Poste sekvis mondaj eminentuloj kaj ekleziaj altranguloj. En la 18-a jarcento tia estis Luko (Lucio) Vladmirović, sciencisto, historiisto, verkisto, poeto, profesoro de teologio, klerigisto kaj pastro frato, kiu ekestis konata per siaj verkoj.
Vladmirović (Sladinac-Perka 1718 - Zaostrog 1788) apartenas al tiuj sindonemaj, oferemaj kaj helpemaj grandaj homoj, kiuj en la epoko kleriga kaj racionalisma (la 18-a jarcento) pretis ĉion entrepreni kaj ĉiamaniere provi kontribui, por plibonigi kaj pliriĉigi la kulturan evoluon de sia etoso, antaŭenigi sukcesojn de sia nacio kaj prosperigi ties estontecon. Tial oni nomis tiujn verkistojn el ĉiuj regionoj de Kroatio - fervoruloj (pregaoci).
Li fakte reprezentis en siaj verkoj situacion surloke kaj dezirojn de siaj fratroj (ĉar estis franciskano), reputacion de sia Eklezio kaj sopirojn de sia popolo. La situacio inter Turkoj kaj Venecio estis por Kroatoj terurega. Tamen, en tiuj netolereblaj cirkonstancoj la forfuĝintoj antaŭ Turkoj, kiam alvenis sub potencon de Venecio, sentis sin, laŭ Vladmirović, ne nur liberigitaj sed savitaj.
Vladmirović plejparton de siaj verkoj skribis latinlingve, iomete malpli kroatlingve kaj nur kelkajn itallingve. Menciindaj estas ĉi tie nur du liaj verkoj.