Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

En la regiono narentin-ĉebiokova dum jarcentoj agadis multaj kroataj (tiam nomitaj iliriaj) granduloj, diversaj elstaraj homoj. La unua sendube estis princo kaj militestro Domagoj. Poste sekvis mondaj eminentuloj kaj ekleziaj altranguloj.  En la 18-a jarcento tia estis Luko (Lucio) Vladmirović, sciencisto, historiisto, verkisto, poeto, profesoro de teologio, klerigisto kaj  pastro  frato, kiu ekestis konata per siaj verkoj.

Vladmirović (Sladinac-Perka 1718 - Zaostrog 1788) apartenas al tiuj sindonemaj, oferemaj kaj helpemaj grandaj homoj, kiuj en la epoko  kleriga kaj racionalisma (la 18-a jarcento) pretis ĉion entrepreni kaj ĉiamaniere provi kontribui, por plibonigi kaj pliriĉigi la kulturan evoluon de sia etoso, antaŭenigi sukcesojn de sia nacio kaj prosperigi ties estontecon. Tial oni nomis tiujn verkistojn el ĉiuj regionoj de Kroatio - fervoruloj (pregaoci).

Li fakte reprezentis en siaj verkoj situacion surloke kaj dezirojn de siaj fratroj (ĉar estis franciskano), reputacion de sia Eklezio kaj sopirojn de sia popolo. La situacio inter Turkoj kaj Venecio estis por Kroatoj terurega. Tamen, en tiuj netolereblaj cirkonstancoj la forfuĝintoj antaŭ Turkoj, kiam alvenis sub potencon de Venecio, sentis sin, laŭ Vladmirović, ne nur liberigitaj sed savitaj.

Vladmirović plejparton de siaj verkoj skribis latinlingve, iomete malpli kroatlingve kaj nur kelkajn itallingve. Menciindaj estas ĉi tie nur du liaj verkoj.

La unua pli granda verko de Vladmirović estas "De regno Bosnae eiusque interitu" (Pri reĝlando de Bosnio kaj ties pereo). Kiamaniere kaj kiasciencnivele, je kioma lingvoscienca scipovo kaj historiista kredinteco li prezentis la tutan bosnian historion pruvadas la fakto, ke konata itala sciencisto kaj plej elstara historiisto por sudslavaj regionoj dum jarcentoj Daniele Farlati (1690-1737) en sia grandioza verko "Illyricum sacrum" (Iliriko sakra) por priskribi kaj historie prezenti iun kunvenon de bosniaj potenculoj, kiun kunvokis bosnia reĝo Stefano, "prunteprenis" la tekston pri tio de nia Vladmirović skribante:

"Anno 1446. Stephanus rex Bosniae et Rasciae, tum episcopis, tum proceribus regni utriusque conventuum in Bosina edixit. . . Habitus in Cognitii, in oppido regni Bosnensis. . .  Praefuit ac principem locum tenuit Thomas legatus Sedis Apostolicae. Acta et decreta nobis communicavit P. Lucas Vladmirovichius e Franciscana Fratrum Minorum familia, vir tum antiqui generis nobilitate, tum vero doctrina ac virtute praestantissimus."

(En la jaro 1446. Stefano, reĝo de Bosnio kaj Rascio anoncis al episkopoj kaj al potenculoj de ambau reĝlandoj kunvenon en Bosnio. . . Okazigita estis en Konjic, en la urbo de bosnia reĝlando. . . Prezidis kaj la ĉefan lokon okupis Toma legato de la Sankta Seĝo. Aktojn kaj dekretojn komunikis al ni patro Luka Vladmirović el familio franciskana de fratoj minoraj, homo elstaranta per sia malnova gento nobla kaj per sia vera klereco kaj ĉasteco.)

Illyricum sacrum, t. 4. p. 68.

Plue nombras Farlati lauvice la dekretojn de la kunveno kiel ilin registris kaj priskribis Vladmirović.
        
Luka Vladmirović skribis kiel la unua inter Kroatoj la unuan historion de iu monakejo. Temas pri monakejo de fratoj en Zaostrog sub titolo Chronicon archiviale - Kroniko arkiva. En tiu kroniko li donis kaj priskribis ne nur historion de la frata monakejo, sed ankaŭ historion de la pli larĝa regiono, aspirojn de la homoj, migraciojn de la popolo kaj grupojn de popolo kiuj estis danĝerigitaj de Turkoj kaj forfuĝis antau tiaj teruraj danĝeroj el Bosnio en la dalmatajn regionojn. En tiu Kroniko li biografias siajn fratrojn - fratojn, kiuj vivis en la monakejo de Zaostrog dum jarcentoj de la 1468-a ĝis 1770-a jaro. Aparte li dediĉis pli grandan spacon en Kroniko al gvardianoj de la monakejo.
 
La plej konata inter ili estas sendube Andrija Kačić Miošić (1704-1760), por kiu li diras, ke estas illustris virtute (de la ĉasteca vivo), . . . fuit vir caritativus et devotus (estis homo karitativa kaj pia). Kia homo kaj frato, kianivele elstariĝis Kačić, Vladimirović bone sciis, ĉar ili estis samtempuloj kaj ili vivis iutempe kune en la sama monakejo en Zaostrog. Vladmirović atentigas, ke Andrija Kačić estas la unua inter Kroatoj, kiu skribis kaj publikigis por siaj studentoj manlibron el filozofio Elementa peripathetica (Elementoj peripatetikaj). Vladmirović fiere akcentas, ke Kačić, maljunulo Milovan publikigis ankaŭ ege belajn poemojn. Temas, samkompreneble, pri la konata verko de Andrija Kačić Miošić "Interparolo agrabla de la popolo Slava".
 
Vladmirović ofte atentigas la estontajn legontojn je la fakto, ke li estas Narentano, ke li devenas el ege malnova urbo kaj ŝtato Narona, kiu estis fama en la romana mondo. Li fieras je sia urbo kaj patrolando, sed li fakte ne povas sin glori pri la trofrua konvertado de sia urbolando al kristanismo. Farlati pri tio skribas.

"Nec vero si plerique Slavorum, suscepto baptismo, ad Ecclesiam aggregati sunt, idcirco Insulae Dalmatiae Orientalis Monasteriis et monachis rursus frequentari coeperunt. Has siquidem obtinebant Narentani superstitionis idolatricae tenacissimi ; qui non ante saeculum nonum religioni Christianae nomen dederunt, ut docet Constantinus Porphyrogenetus de Adm. imp. c. 36. et in vita avi sui Basilii; Itemque Dandulus in Annalibus Venetis, et Joannes Lucius Hist. Regni Dalm. et Croat."  

(Plejparto de la Slavoj, post kiam ili konvertadis al kristanismo kaj post kiam ili al Eklezio aligitaj estis, ne veras, ke  ili komencis pro tio pli ofte kaj pligrandnombre vizitadi la monakejojn kaj monakojn sur insuloj de Dalmatio orienta, ĉar tiujn insulojn posedis Narentanoj, la plej obstinaj kaj sindonaj al la superstiĉo idolatria. Ili konvertadis al kristanismo ne antaŭ la 9-a jarcento, kiel skribis Konstantino Porfirogeneto en siaj verkoj "De administrando imperio" (De imperio reganda) c. 36. kaj en "Vivo de avo Basilio"; same tiel Dandulo en "Analoj Veneciaj" kaj Ioannes Lucius (Ivan Lučić) en sia konata verko "Historio de la reĝlando Dalmacio kaj Kroatio")

(Illyricum sacrum, t. 6. p. 66).
 
Vladmirović fakte volis iomete plibeligi la estintecon de siaj praavoj tiusence, ke ili verŝajne estis en la lastaj inter Kroatoj, kiuj akceptis kristanismon. Aliflanke, el historiaj fontoj oni ekscias, ke Narentanoj estis konataj laŭ sia forteco kaj batalemo. Malproksime oni audis pri la narentanaj piratoj. Tiusence li ankaŭ eĉ plibeligadis, pligrandigis kaj laŭdegis sin, sian genton kaj sian pli larĝan familion, el kiu devenis princoj, voevodoj, kanonikoj, episkopoj. Oni povas el la hodiaŭa vidpunkto lian agad- kaj skribmanijeron akcepti, ĉar en tia terura epoko, kiam la homo estis devigita postvivi travivante kaj suferante ĉiutagajn turmentojn, la titoloj estis helpilo kaj paspermesilo por atingi iajn celojn. Rilate al tiaj cirkostancoj Vladmirović eĉ elpensis siajn titolojn, ni diru, por esti akceptita, ekzemple, en Venecio kaj en Romo, por pli sukcese plenumadi siajn taskojn, ĉar li ofte estis ankaŭ en diplomatiaj misioj.
 
Ĝuste pro tio li subskribis siajn verkojn diverse, ĉar li ege volis, ke legantoj havu impreson kaj eksciu, kiamaniere la aliaj verkistoj pensadas pri Luka Vladmirović kaj kiel altnivele ili estimas lin, kvankam fakte li mem skribis ĉion. Li uzis kelkajn pseŭdonimojn: Plinius Narentinus, Lucius Narentinus, Copius Narentinus, Dictyli Cretensis, Prudentius Narentinus, Norinije, Narentinus, Rimdalu.
          
Luka Vladmirović antaŭdiris kaj antaŭvidis kelkajn aferojn, pri kuj la aliaj eĉ ne aŭdacis kalkuli. Li estas, ekzemple,  la unua en la mondo kiu malkovris kaj asertis, ke kuloj estas kauzintoj de la malario, kio en la valo de Narento estis ege aktuala afero jam de nememorebla epoko. Pri tiu malkovro de Luka Vladmirović tiamaj sciencistoj ridis kaj tute ne provis esplori kaj kontroli, ĉu lia aserto veras. Tiel tiutempa granda itala vojaĝpriskribisto, natursciencisto kaj historiisto Alberto Fortis "Viaggio in Dalmazia" (Vojaĝo tra Dalmatio), Zagreb, Globus, 1884. p. 159), kiu travivis kelkajn tagojn kun Luka Vladmirović kaj mem audis de Luka tiujn asertojn kaj pensadon, malfermite primokas nian Luka. Kaj Fortis kaj la aliaj, sciencistoj konsideris lin ŝercemulo.    

Vladmirović estis ĝis nun la plej elstara intelektulo kaj aparte eminenta verkisto el tiu regiono narentin-ĉebiokova. Li kaj liaj verkoj meritas sian rekonon kaj eksterordinaran famigan kaj solenadan feston. En jaro 2010 oni datumis la 240-an datrevenon de la eldonado de lia plej grava verko "Kroniko arkiva". Por pli solene festi tiun datrevenon, oni konkludis eldoni ĉiujn verkojn "Opera omnia" de Luka Vladmirović. La plejparton de siaj verkoj, ĉiujn verkojn latinlingve skribitajn, mi fintradukis kaj preparis por presejo.


Kopirajto: d-ro Jozo Marević
Danko: koregan dankon al d-ro Jozo Marević pro disponigo de liaj verkoj al nia retejo!
Rimarko de la redaktanto: d-ro Jozo Marević estas elstara kroatia latinisto kaj - esperantisto.