Printi
Detaloj: | Publikigita 28 Februaro 2018

Kiom ajn modernaj homoj, interalie pro ĉiam pli komplikaj vivkondiĉoj kaj dinamiko de la moderna vivo, strebas al laŭeble pli simpla sinkonduto en ĉiutagaj interrilatoj, iuj elementaj normoj en tiuj interrilatoj restas devigaj, t.e. atendataj de ĉiu civilizita homo.

ĈIO KOMENCAS DE ZORGO PRI SI MEM

Komenco de afableco estas zorgo pri si mem: zorgo pri pureco de sia korpo (persona higieno), zorgo pri kiel eble pli bona persona sanstato (per evitado de ĉio kio malutilas, kaj praktikado de ĉio kio utilas al la homa sano), vestado kun gusto, sed harmonianta kun vestado de plimulto da samsocianojj (t.e. sen agresema sinaltrudado en centron de atentemo).

SALUTOJ

Ĉiun kontakton kun alia homo, inkluzive ĉiun renkontiĝon kun homo de antaŭe konata, decas komenci per konvena esprimo de bonvolemo, t.e. kun saluto: "bonan matenon!", "bonan tagon!, "bonan vesperon!" (aŭ pli simpla, kaj pli uzata de homoj inter si proksimaj - "saluton!").

RANGADO DUM SALUTADO

En signo de respekto al homo pli maljuna kaj plenumanta pli respondecan oficon, pli juna homo kaj homo plenumanta malpli respondecan oficon salutas la unua, je kio la pli maljuna homo kaj homo plenumanta pli respondecan oficon respondas per ekvivalenta resaluto kaj (ofte, sed ne plu devige) per manetendo.

RESALUTO

Ne resaluti salutantan homon, same kiel ne akcepti manon etenditan por manpremo, estas esprimo de aroganta malbonvolemo kaj prezentas ofendon.

TRI LA PLEJ GRAVAJ ESPRIMOJ

Kiam oni de iu pri io petas, oni ne forgesu uzi la vorton "bonvolu!" (aŭ esprimon "mi petas!"), kiam oni de iu ion ricevas oni ne forgesu uzi la vorton "dankon!", kaj kiam oni iun iel ajn maltrankviligas (eĉ se oni, ekz. tute neintence iun puŝis en la plenplena tramo) oni devige uzu esprimon "pardonu min!" (aŭ "mi petas pardonon!").

DISIĜO

Ne disiĝi de alia homo per esprimo "ĝis la revido!" (aŭ, se temas pri disiĝo post kiu ne estas certa denova renkontiĝo - per esprimo "ĝis revido!", aŭ, se temas pri disiĝo por ĉiam -  per vorto "adiaŭ!") siginfas ke oni kun homo de kiu oni disiĝas nek volas iam ajn denove renkontiĝi, t.e. oni lin tiamaniere ofendas.

PREZENTADO

Estas memkompreneble ke homo kiu unuafoje ie aperas devas sin mem prezenti antaŭ aliaj homoj, aŭ devas esti prezentita de homo lin konanta, per elparolo de persona kaj familia nomoj, kaj se necesas per menciado de ankaŭ parenceco, profesio, okupo ktp.

INTERPAROLO

Indulgo rilate aliajn homojn ne permesas paroli tro laŭte (kvazaŭ oni krias je ili, ja kiurajte?), postulas paroli inter aliaj homoj kiel eble malpli pri si mem (t.e. kiel eble malpli uzadi la vorton "mi"), kaj ne uzi vulgarajn vortojn kaj esprimojn (ofendemajn por homoj kiuj posedas pli altan personan parolkulturon).

INTERPAROLANTOJ

Ne estas ŝatata interparolanto kiu parolas longajn monologojn, kiu en interparolo subtaksas aliajn homojn kaj ofendeme parolas pri ili kaj kiu interrompas kunparolanton (anstataŭ trankvile kaj pacience aŭskulti lin ĝis la fino de lia parolado).

INTER ALIAJ HOMOJ

Ie ajn inter aliaj homoj (surstrate, en publika trafiko, dum publikaj aranĝoj ktp.) civilizita homo moviĝas aŭ restadas tiamaniere ke li neniun neniel maltrankviligas, neniun puŝas (se li neintence puŝis iun li tuj petas pardonon), personajn sentojn li esprimas kiel eble pli diskrete kaj neniamaniere li malpurigas ĉirkaŭaĵon.

REGULO DE LA DEKSTRA FLANKO

Same kiel ĉiujn veturilojn sur traveturilejo, ankaŭ piedirantojn sur trotuaro devigas regulo de moviĝo laŭ dekstra flanko, kaj ĉirkaŭiro laŭ la maldekstra.

DISKRETECO

Indulgo rilate aliajn homojn postulas proprapersonan praktikadon kaj respekton de alies diskreteco rilate ĉiujn privatajn (ne nur financajn ĉe giĉeto en banko, sed ankaŭ ĉiujn aliajn) aferojn kaj agojn (ĝis la nemenciado de nomoj de triaj personoj sur publikaj lokoj, klaĉadon eĉ ne menciante).

AKURATECO KAJ ORDEMO

Akurateco kaj ordemo en plenigo de ĉiuj personaj devigoj (same en la privata kiel ankaŭ en la pofesia vivo) kunhelpas pli agrablan kunvivadon kaj pli sukcesan kunlaboradon de ĉiuj homoj, je prospero de la tuta socio.

NAJBAROJ

Bonaj rilatoj inter najbaroj baziĝas sur ĉiutaga interŝanĝado de salutvortoj, sur ankoraŭ iu afabla vorto se por ĝi estas tempo, kaj sur kiel eble malpli ofta enirado en alies apartamento aŭ domo (almenaŭ se oni ne estas eksplicite invitita), sur neenmiksiĝado en privata vivo de najbaroj, sur evitado de komentado kun unu najbaro pri vivo de alia najbaro, aŭ kun triaj personoj.

INTER PROPRAJ MUROJ

Indulgema homo parolas nek en sia propra apartamento aŭ domo tro laŭte, ne aŭskultas radion, televidilon ktp. tiom laŭte ke ili estu aŭdeblaj ekster lia apartamento aŭ domo, kaj se li planas okazigi iun feston li anticipe petas pardonon de najbaroj pro ebla iom pli granda dumfesta bruo en sia apartamento aŭ domo (kvankam, tro brue rajtus esti neniam, sendepende de tio kiom grava estas la festo por festanto).

VIZITO

Estas afero de takto neniun viziti neinvitita, aŭ sen almenaŭ antaŭa interkonsento kun vizitoto, kaj kiam ajn oni iun vizitas estas signo de memkomprenebla danko por gastigemo donaci al vizititoj ion oportunan (konforman kun materiaj eblecoj kaj de donacanto kaj de ricevinto de la donaco, ĉiukaze - unu rozo por dommastrino neniam estas nekonforma).

DONACOJ

Donacojn oni enmanigas bele enpakitajn (nur florojn oni antaŭ ol ilin donaci devas elpaki el la papera aŭ celofana pakaĵo), kaj de ricevinto de la donaco donacanto prave atendas ke li antaŭ la donacanto elpaku donacon kaj por ĝi danku.

ARANĜO DE TABLO POR MANĜADO

Aranĝante tablon por manĝado oni metas dekstre de teleroj (pli profundan teleron, por supo, oni metas sur la malpi profundan) kuleron (per ujo supren) kaj tranĉilon (per tranĉrando direkten al teleroj), dum forkon oni metas sur maldekstra flanko (per ujo supren), kaj eblan ilaron por deserto supren de teleroj (tenilo de kulereto dekstren, kaj tenilo de forketo maldekstren - se ili ambaŭ estas metitaj).

BUŜTUKOJ KAJ GLASOJ

Buŝtukojn oni kutime metas dekstre de teleroj (sub la manĝilaro), aŭ en pli profundajn telerojn, se ankaŭ ili estas surtabligataj; sur dekstran flankon supren de teleroj oni metas glasojn.

MANĜADO

Malbele estas laŭte sorbi supon, jam tranĉitan pecon de pano oni ne tranĉas je malpli grandaj pecoj sed, dum oni manĝas, oni dispecigas ĝin perfingre (krom se temas pri granda peco de pano per io tegita aŭ surŝmirita), tranĉilon oni kutime uzas nur por (per la dekstra mano) tranĉi viandon (ne por ĉe komenco de manĝado eltranĉi la tutan pecon de viando, sed por tranĉi ĝin iom post iom, dum manĝado; nur kokidaĵon oni en familia etoso povas manĝi per manoj, sen tranĉiloj), fiŝojn oni manĝas per forko (kun helpado per peceto de pano).

TRINKADO

Trinkante aperitivon oni kutime ne tintigas glasojn, kaj vinon oni kutime komencas trinki tiamaniere, ke la unuan engluton de vino prenas el sia glaso dommastro, faranta toston per suprenigo de sia glaso antaŭ gastoj, en iuj landoj kun ankaŭ deviga (kaj laŭeble sprita) eta okaziga parolado, post kio kaj dommastro kaj gastoj tintigas glasojn kun siaj najbaroj ĉe la tablo.

ĈE LA TABLO

Indulgema homo ne sidiĝas ĉe tablo nek komencas manĝi antaŭ ol tion faros dommastrino, li prenas de ĉiu proponata manĝaĵo po iom, li ne parolas kun plena buŝo, li estas atentema rilate siajn najbarojn ĉe la tablo (laŭnecese transdonante al ili pladon, panon ktp.), li ne apogas sin per kubutoj sur tablon, manĝante li ne ŝmacas, parolante li ne helpas sin per manĝilaro, tranĉilon kaj forkon li tenas ĉe la fino de iliaj teniloj, glason li prenas, antaŭe viŝinte buŝon per buŝtuko, per ĉiuj fingroj, dentpikilon li uzas diskrete (tenante ĝin longe nek en manoj nek en dentoj), plezuron de manĝado li neniukaze esprimas per ruktado, kaj leviĝante sin de la tablo li - kun kiel eble malpli granda bruo - remetas seĝon je ĝian lokon.

FUMADO

Indulgema fumanto ne parolas kun aliaj homoj tenante cigaredon (aŭ pipon) en buŝo, ne devigas nefumantojn kontraŭ ilia volo enspiradi fumon de lia cigaredo (aŭ lulilo), per cindro li malpurigas nenion ĉirakaŭ si kaj ne lasas cigaredrestaĵon finbruli en cindrujo, sed, antaŭe ĝin estingas.

MAĈGUMOJ

Estas malbele paroli kun bombono aŭ maĉgumo en buŝo, ankoraŭ malpli bele estas kraketi per balonoj farataj de la maĉgumo, kaj absolute neakcepteble estas eluzitaj maĉgumoj lasadi gluitajn sur meblaro ktp.

TELEFONO

De ĉiu kiu vokis iun per telefono oni atendas ke li sin unue prezentu (same kiel ĉe fino de letero estas deviga subskribo de la kunmetinto), kaj la telefona interparolado (precipe poŝtelefona en publika loko) estu kiel eble malpli laŭta, kun kiel eble malpli granda maltrankviligo de aliaj homoj.

LETEROJ

Je ĉiu ricevita letero kaj retmesaĝo, se ne temas pri reklama oferto kaj nedezirata letero aŭ mesaĝo, afabla homo nepre respondas, en prudenta limtempo.

DOMBESTOJ

Homoj, tenantaj dombestojn (hundon, katon ktp.) devas zorgi ne nur pri siaj amataj bestetoj, sed ne malpli ankaŭ pri siaj najbaroj kaj samurbanoj, por ke la bestoj neniun per nenio maltrankviligu.

Fotografaĵo: Mato Ŝpekuljak 2009 (balo en Kroatio memore al vivo de la kroata nobelaro)