Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Zagrebo (kroate: Zagreb) estas la ĉefurbo de Respubliko Kroatio, ĝia politika, administra, ekonomia, kultura, universitata centro. Zagrebo havas ĉirkau 1 miliono da enloĝantoj. La urbo havas riĉan kulturhistorian heredaĵon. Moderna Zagrebo kuŝas sur ambaŭ bordoj de la rivero Sava (historia kerno kuŝas sur la maldekstra bordo), sube de la Zagreba monto (nomata ankaŭ - Monto de ursoj).

Jam en la dua duono de la 8a jarcento a.K. maldekstran bordon de la rivero Sava invadis Ilirianoj kaj en la 4a jarcento a.K. - Keltoj. En la 3a jarcento a.K. al regiono de nuna Zagrebo alvenis Romianoj, kiuj ĉi-tie restis dum preskaŭ kvin jarcentoj, fondinte sian provincon Andaŭtonion. En la 4a jarcento ebenaĵon de la rivero Sava penetris okcidentaj Gotoj, kiujn poste rabadis Langobardoj, alvenintaj el la regiono de la lago Balatono, kaj kiuj daŭrigis sian vojon sur teritorion de nuna Italio. Sekvis enmigrado sur la Balkanan duonisnulon de Sudaj Slavoj el la regiono de riveroj Dnepro, Odro kaj Vistulo. En teritorion de la nuna Kroatio alvenis Kroatoj, kies iama patrujo, oni supozas, troviĝis en t.n. Blanka Kroatio, hodiaŭa ĉirkauaĵo de la pola urbo Krakovo. Penetradinte suden, kune kun Avaroj, Kroatoj survoje konkeris diversajn popolojn. En la 7a jarcento ili detruis Andaŭtonion kaj iom post iom konkeris ankaŭ du aliajn romiajn provincojn - Panonion kaj Dalmation, kaj fine - forpelis de tie ankaŭ Avarojn.

Post la kontraktita en la 9a jarcento paco inter Francoj kaj Bizanco, Sudaj Slavoj komencis sur la Balkana duoninsulo krei proprajn princolandojn. Kroatoj kreis Kroation, Slavonion (iaman Panonion) kaj Dalmation. En la 7a jarcento komencis kristanigado de Kroatoj kaj en la jaro 879 papo Johano la VIIIa donacis al la kroata princo Branimir "plenan landan potencon", laŭ kiu Kroatio estiĝis internacie rekonita sendependa kaj aŭtonoma ŝtato. En la jaro 925 estis kronita unua kroata reĝo - Tomislav, kiu aneksis Slavonion kaj partojn de Dalmatio. Dum Tomislavaj heredintoj Kroatio iom post iom malfortiĝis kaj ĝiajn dalmatiajn urbojn de ĝi forprenis Venecio. Post pereo de la reĝo Dmitar Zvonimir (en la jaro 1089), en la regno komenciĝis maltrankviloj kaj malordoj. Vidvino de la reĝo Dmitar Zvonimir - Jelena - subtenis fremdan influon en la lando, kaj decidis venigi la hungaran reĝon Ladislaon. Li akceptis ŝian alvokon kaj en la jaro 1094 sur teritorio de nuna Zagrebo fondis episkopejon. De tiu jaro komenciĝis vera historio de Zagrebo.


Heredinto de Dmitar Zvonimir - Kolomano - militvenkis la lastan kroatdevenan reĝon Petar Svaĉiĉ kaj kun 12 estroj el la kroata nobelaro interkonsentis fondi la personaran unuiĝon inter Hungario kaj kroataj landoj. En la jaro 1102, en urbo Biograd sur la marbordo de Adriatiko, Kolomano estis elektita kaj kronita kiel "Reĝo de Hungario, Panonio, Dalmatio kaj Kroatio". Tiel finiĝis regado super la kroata popolo de kroata, kaj komenciĝis regado de la hungara dinastio. Kvankam malfortigita kaj ne tute sendependa, enpaŝinta en unuiĝon kun Hungario, Kroatio tamen daŭre - ĝis la fino de la Unua mondmilito - konservis sian nomon "Reĝlando Kroatio, Slavonio kaj Dalmatio".
 
De la jaro 1918 ĝis la jaro 1991 Kroatio estis konstitua parto de la komuna sudslava ŝtato - Jugoslavio. De la jaro 1991 Kroatio, laŭ volo de plimulto da ĝiaj civitanoj, estiĝis, post preskaŭ 9 jarcentoj, denove internacie agnoskita memstara kaj sendependa ŝtato. En jaro 2013 Kroatio membriĝis al Eŭropa Unio.

PROMENADO TRA CENTRA PARTO DE ZAGREBO  

PLACO DE LA REĜO TOMISLAV


Alvenante al Zagrebo per vagonaro, oni plej ofte elvagoniĝas en la ĉefa zagreba fervoja stacidomo ("Glavni kolodvor").
Konstruado de la stacidomo komenciĝis fine de la pasinta jarcento, kiam Zagreb enhavis 38.000 da enloĝantoj. La unua zagreba fervojlinio fakte estis kunligo de la fervojlinio Triesto-Vieno.
 
Placo antaŭ la stacidomo nomiĝas Placo de la reĝo Tomislav. Meze de la placo, ekde la jaro 1947, staras monumento prezentanta la unuan kroatan reĝon - Tomislav. Venkinte kun siaj soldatoj en multaj bataloj, li unuigis kroatajn princolandojn en unu sola reĝlando Kroatio. Du flankaj reliefoj sur la postamento prezentas scenojn de ĉemara alveno de Kroatoj kaj la reĝan kronadon.   

PLACOJ DE ŜTROSMAJER KAJ ZRINJSKI


Norden de la fervoja stacidomo etendiĝas tri parkoj-placoj: jam menciita Placo de la reĝo Tomislav, Placo de la episkopo Josip Ŝtrosmajer kaj Placo de Nikola Ŝubich Zrinjski, kroata-hungara heroo el la tempo de la turka invado.
 
Ĉe la norda fino de la Placo de la reĝo Tomislav staras bela konstruaĵo nomata "Arta pavilono", donacita fine de la pasinta jarcento de budapeŝtanoj, okaze de ilia festado de la miljara jubileo de hungara invado en Panonion. Nun oni ĉi tie aranĝas artekspoziciojn.


Meze de la Placo de Ŝtrosmajer staras monumento de la episkopo Ŝtrosmajer, kiu, interalie, estis fondinto de la plej malnova scienca institucio en sudslavaj landoj - "Jugoslavia (nun Kroatia) Akademio de scienco kaj arto".
 
Apuda palaco de ĝia restadejo estis konstruita en la dua duono de la pasinta jarcento en novrenesanca konstru-stilo.


Vidalvide al la Akademio, komence de la Placo de Zrinjski (nomata ankaŭ "Zrinjevac"), elstaras bustoj, prezentantaj kelkajn kroatajn politikajn kaj kulturajn famulojn.
 
Okcidente de Zrinjevac troviĝas renomita Arkeologia muzeo, kun valoraj eksponaĵoj, inkluzive la prahistoriajn. Precipe valora en tiu muzeo estas - lina 15-metra vindaĵo sur la egiptia mumio, kun la plej longa teksto de la etruskaj lingvo kaj skribo.

Placon Zrinjevac ornamas centjaraj platanoj, du ŝprucfontanoj meze de la verda herbejo, kaj ronda pavilono, de tempo al tempo funkcianta kiel malfermita koncertejo.
 
Meterologia kolono sur la norda parto de Zrinjevac estas starigita fine de la pasinta jarcento.

PLACO DE JOSIP JELAĈIĈ


En la mallonga strato Praŝka, eniranta la centran kaj la plej popularan zagreban placon - Placon de la banuso (vicreĝo) Jelaĉiĉ, dekstre elstaris belega juda preĝejo - sinagogo, konstruita en la dua duono de la pasinta jarcento, sed, komence de la Dua mondmilito tutdetruita.
 
Placo de la banuso Jelaĉiĉ prezentas centron de la urbo. El ĝi eliras la plej longa kaj la plej populara komerca urba strato - Ilica, entendiĝanta kelk-kilometre okcidenten.


La placo dum kelkaj jarcentoj (de la mezo de la 16a jarcento ĝis la jaro 1930, kiam proksime estis malfermita nova, granda vendoplaco "Dolac") funkciis kiel foiro.
 
Meze de la placo staras monumento al la banuso Josip Jelaĉiĉ, stariganta en la dua duono de la pasinta jarcento, sed dum la regado de la komunisma reĝimo forigita, ĉar el la komunisma vidpunkto Josip Jelaĉiĉ estis reakciulo: li, kun liaj soldatoj, helpis (en la jaro 1848) al aŭstroj premi hungaran kontraŭ-aŭstrian nacian revolucion. Li tion faris por malplifortigi najbaran Hungarion, tre potencan kaj por kroatiaj interesoj tre danĝeran.
 
Sur la orienta parto de la placo dum jarcentoj ŝprucis forta fonto, kiun de antaŭ dudeko da jaroj memorigas la nuna imitaĵo.

KAPTOL


Norde de la Placo de la banuso Jelaĉiĉ komencas monteto Kaptol, kun la impona katedralo de la sankta Stefano.

La unua kolonio sur la monteto Kaptol aperis jam inter la 9a kaj 11a jarcentoj. La monteto fariĝis signifoplena kolonio en kiu vivis episkopo, kanonikoj, diversordenanoj (templanoj, dominikanoj, franciskanoj, cistercitoj) kaj iuj fremdaj komercistoj.
 
Iom norde, sur la maldekstra flanko de la strato Kaptol, staras rimarkindaj franciskana monakejo kaj preĝejo de la Sankta Francisko. Franciskanoj alvenis al Zagrebo ankoraŭ en la 13a jarcento. Post multaj tertremoj kaj oftaj brulegoj ĉi tiu komplekso tre damaĝiĝis (precipe post la lasta forta tertremo okazinta en la jaro 1880), kaj dum la lasta renovigo en la jaro 1900 estis konstruita preskaŭ nova novgotika konstruaĵo.
 
En la strato Kaptol oni ĉiam ankoraŭ povas vidi plurajn diversepokajn (inkluzive kelkajn mezepokajn) belegajn domojn de iamaj kanonikoj kaj de aliaj iamaj eminentuloj.

LA KATEDRALO


Zagreba katedralo estas okulfrapanta simbolo de la urbo, sed, kompreneble, same kiel multaj aliaj katedraloj en Eŭropo, ĝi ne unufoje ŝanĝis siajn formon kaj stilon.

Tuj post la fondiĝo de la episkopejo, en la jaro 1094, estis riparita jam ekzistinta pli malnova, aŭ eble estis konstruita tute nova, katolika preĝejo sur ĉi tiu loko.

En la 13a jarcento ĉi tien invadis Tataroj, kiuj - persekutante la reĝon Bela la IV - preskaŭ detruis Kaptolon kaj ege difektis la preĝejon.
 
Iom post iom episkopoj ĝin ne nur riparis, sed ankaŭ pligrandigis, interalie dank' al riĉaj donacoj de unuopaj reĝoj. Tuj post la finkonstruo de ankaŭ fortikaĵoj ĉirkaŭ ĝi, okazis en la 16a jarcento sur la kampo Mohaĉ batalo, dum kiu pereis la hungara-kroata reĝo Ludovik la IIa.


La apuda urbeto Gradec estiĝis aŭstria, dum Kaptol estiĝis de la hejma nobelo Zapolja. La tuta afero finiĝis per milito inter Gradec kaj Kaptol, dum kiu burĝanoj de najbara Gradec ege damaĝis la katedralon, detruinte interalie ambaŭajn ĝiajn iamajn turojn. En la 17a jarcento fulmo kaŭzis grandegan brulegon, kiu ruinigis la tutan preĝejan tegmenton.
 
Sekvis riparoj, estis konstruitaj novaj turoj kaj nova tegmento - konsistinta el belegaj kolor-glazuritaj tegoloj. Bedaŭrinde, tiuj tegoloj iom post iom tiomgrade difektiĝis, ke en la jaro 1978 la tutan tegmenton de la katedralo oni anstataŭigis per la kupra (kaj ne tiom belaspekta) tegmento.
 
Ankoraŭ en la 18a jarcento la katedralo estis plenigita per belega, nova baroka meblaro, sed en la 19a jarcento komenciĝis rigora proskribo de la baroka inventaro, kaj estis forigitaj preskaŭ ĉiuj barokaj altaroj. La interno de la katedralo estis ege shanĝigita. Oni ĝin novgotigis. Ĝi fariĝis novgotika ankaŭ elekstere, finkonstruita laŭ tiu stilo en la jaro 1902.
Nuna katedralo longas 77 metrojn, povas samtempe akcepti ĉirkau 5.000 da kredantoj kaj havas du altajn turojn (la norda altas 104, kaj la suda - 105 metrojn). Ĉiu turo havas po kvar sonorilojn, el kiuj la plej granda pezas pli ol 6 tunoj.

GRADEC


Dum Kaptol estis sidejo de episkopo, Gradec, kuŝanta sur la apuda monteto, estis vera burĝa urbo, en kiu grandparte loĝis metiistoj kaj malgrandaj komercistoj.
 
Historio de Gradec verŝajne komenciĝis eĉ unu jarcenton kaj duono poste ol tiu de Kaptol. Ĝi estis unuafoje meniciita en la jaro 1201, sed jam en la jaro 1257 ĝi havis 150 domojn, estiĝinte baldaŭ trioble pli granda ol la najbara Kaptol.
 
Nome, Tataroj post ilia venko super la hungaroj, invadis en la jaro 1242 Kroation persekutante la hungaran reĝon Bela la IVa, kiu trovis rifuĝon ĝuste en Gradec. Travivinta tiun vivdanĝeron li proklamis Gradecon "libera reĝa urbo", donacinte al ĝi tiutempe ege gravan ĉarton, per kiu Gradec atingis tre gravajn kaj valorajn rajtojn.
 
Samtempe, Bela ordonis al burĝanoj de Gradec fortikigi tutan ilian urbon per masiva remparo.
 
Unu el la plej bone konservitaj mezepokaj defendopordoj de Gradec estas - "Ŝtona pordego", ĉefa enirejo en la urbon. Jam ekde longe en tiu pordego oni adoras la pentraĵon de Dipatrino ("Reĝino de la Ŝtona Pordego"), bazita sur legendo pri iu miraklo okazinta dum unu el multaj brulegoj en la urbeto.
 
Tuj apud la Ŝtona Pordego jam pli ol 600 jarojn staras unu el la plej malnovaj apotekoj en Eŭropo.


Sur apuda Placo de Jezuitoj iam estis jezuita monakejo, konstruita sur la urbaj defendomuroj. Tiu konstruaĵo, entenanta multajn elementojn de Renesanco kaj Baroko, nun servas kiel unu el la plej gravaj urbaj kulturekspozicejoj.
 
Jezuitoj alvenis al Zagrebo kiel defendantoj de katolikismo kontraŭ tiam abundkreskanta Reformacio. Komence de la 17a jarcento jezutioj fondis en la apuda Placo de la sankta Katarina gimanzion, kiu baldaŭ estis rangaltigita je Akademio. En la jaro 1669 imperiestro Leopold proklamis ĝin Universitato, unua en la Slava Sudo.
 
Sur la Placo de la sankta Katarina staras la plej bela baroka preĝejo en Zagrebo, kiujn jezuitoj konstruis en la unua duono de la 17a jarcento. Post la katastrofa tertremo en la jaro 1880 la preĝejo estis riparita kaj parte renovigita.

PLACO DE LA SANKTA MARKO


Enpaŝante en la straton Ĉirilometodska, ni povas tuj sur la dekstra flanko de la strato rimarki - grekokatolikan monakejon kaj novbizancan preĝejon de la sanktaj Cirilo kaj Metodo.

En la supro de la dekstra flanko de tiu ĉi strato staras "Malnova Urbodomo", kiu multfoje ŝanghis sian aspekton kaj funkcion. En la jaro 1834 ĉi tie okazis solena malfermo de nova urba teatro kun granda festodanca salonego. Zagreb tiam enhavis ne pli ol 15.000 da enloĝantoj.
 
Centro de iama urbeto Gradec estis Placo de la sankta Marko. Ĝi dum jarcentoj estis ĉefloko de la politika kaj komerca potenco de Gradec. Hodiaŭ ĉi tie estas ŝtatparlamento (dekstre) kaj historia rezidejo de la prezidento (maldekstre).


Meze staras preĝejo de la sankta Marko, antaŭe romanika, sed poste kelkfoje ahanĝinta siajn formon kaj konstrustilon. En la pasinta jarcento ĝi estis preskaŭ komplete renovigita. Tiam, interalie, estis starigita tute nova tegemento el glazuritaj tegoloj, kolore reprezentantaj - sur la suda flanko - blazonojn de Kroatio, Dalmatio kaj Slavonio (maldekstre), kaj de Zagreb (dekstre).
 
Interne la preĝejo estas malfrugotika kun tri navoj. En la unua duono de la nuna jarcento ĝia interno estis ornamita per skulptaĵoj de unu el la plej famaj kroataj skulptistoj - Ivan Meŝtroviĉ, per freskoj de Jozo Kljakoviĉ, kaj per oleaj pentraĵoj de pentristo Ljubo Babiĉ.
 
Baroka sonorilturo el la 17a-18a jarcentoj eĉ hodiaŭ konservis sian iaman formon.


Antaŭ la suda gotika portalo el la 14a jarcento dum la mezepoko staris fosto de la hontindaĵo por civitanoj kiujn punis la urba juĝisto. La punoj estis publikaj kaj rigore leĝregulaj.

En la nordokcidenta angulo de tiu areo siatempe staris la unua presejo (fondigita de jezuitoj). Ekde fino de la 17a jarcento ĝis la mezo de la 19a jarcento estis fondiĝataj multaj presejoj, sed - tre malmultaj el ili presis nacilingve. En lernejoj, same kiel en oficejoj, la oficiala lingvo estis la latina, kaj aristokrataro krome parolis - la germanan.
 
Prosperado de la nacia lingvo komencis nur en la unua duono de la pasinta jarcento, kiam organiziĝis t.n. Ilirisma movado.

Kroata lingvo eniris oficiale kroatiajn lernejojn kaj oficejojn nur en la jaro 1847.

DVERCE


La ĉefan sudan enirejon en Gradec, servintan nur al piedirintoj, kaj nomitan "Dverce" (kio signifas - pordeto), la civitanoj de la surmonteta urbo utiligadis por malsupreniradi en siajn plugkampojn, kuŝantaj sur la areo de la hodiaŭa t.n. "Malsupra urbo".
 
Por la defendo de tiu grava pordo, meze de la 13a jarcento, che la pordo estis alkonstruita fortika defendoturo, enhavinta sonorilon, kiu ĉiuvespere sonoris antaŭ la fermiĝo de la urbaj pordoj. Tiaman sonorilon oni pasintjarcente anstataŭigis per kanono, kiu dum jam pli ol cent jarojn ekpafas la tagmezon.
 
De sur la promeneja teraso antaŭ la defendoturo estas videbla panoramo de la Malsupra urbo.
 
Per la ŝtuparo aŭ per kablotramo, konstruita en la pasinta jarcento, kaj komence funkciinta per la vapora movoforto, oni povas malsupreniri al la Malsupra urbo.
 
Multaj domoj en la Malsupra urbo definitive fasonadis en la lasta dudeko de la 19a jarcento. Aldonante multnobrajn lastjarcentajn konstruajhojn, Malsupra Zagrebo fariĝis arkitekta miksaĵo ekde klasikismo kaj secesio ĝis la plej modernaj trajtoj.

MALSUPRA URBO


Malsupreniĝante per kablotramo al Ilica, oni eniras straton Preobraĵenska, en kiu elstaras serba ortodoksa preĉejo. Sur la apuda placo, populare nomata "Placo de floroj", oni povas aĉeti ĉiam freŝajn florojn. Sed, sur tiu placo troviĝas ankaŭ kelkaj historie tre valoraj palacoj.
 
Irante dek minutojn okcidenten oni eniras Placon de la marŝalo Tito, kun la Kroata Nacia Teatro meze de ĝi. La teatro estas finkonstruita en la jaro 1895, post nur 16 monatoj de konstruado. Ĝi belaspektas ne nur elekstere, ankaŭ ghia internaĵo estas tre riĉe dekoraciita.


Vidalavide al la teatro troviĝas konstruaĵo de la rektorejo de Zagreba Universitato, kaj ankaŭ Fakultato de la juro. La konstruaĵo estas finkonstruita meze de la pasinta jarcento en romanika stilo.
 
Okcidente staras Muzeo de arto kaj metio, konstruita fine de la pasinta jarcento kaj servanta ankaŭ kiel ekspozicejo.

Sude, sur la najbara Placo de Franklin Roosvelt, troviĝas granda palaco, eksa gimnazio, konstruita en la sama jaro kiam ankaŭ Nacia Teatro. Hodiaŭ ĝin enloĝigas "Muzeo-kolekto de artaĵoj de Ante Topiĉ Mimara", ampleksa kolekto de escepte riĉaj kaj diversspecaj artaĵoj, grandparte donacitaj de menciita kolektanto (kaj lia edzino).
 
Sudoriente, sur la Placo de Marko Maruliĉ, staras la plej bela konstruaĵo en Zagrebo prezentanta secesian stilon - malnova "Nacia kaj universitata biblioteko", fondita en la dua duono de la pasinta jarcento (la nova konstruaĵo de la Nacia kaj universitata biblioteko, estas konstruita, same kiel ĉefa urba koncertejo, inter la ĉefa fervoja stacidomo kaj la rivero Sava).


Tute proksime, preskaŭ vidalvide, troviĝas Botanika ĝardeno, fondita en la jaro 1890, en stilo de anglaj parkoj, kaj entenanta ĉirkau 10.000 speciojn da plantoj. La ĝardeno ebligas ankaŭ agrablan ripozadon inter diversaj plantospecioj el la tuta mondo.

ALIAJ PARTOJ DE LA URBO

La plej granda urba parko - Maksimir, fondita en la jaro 1925, troviĝas en la orienta parto de la urbo kaj entenas multajn kelkcentjarajn arbojn, inter kiuj situas ankaŭ 5 lagoj.
 
Sur la suda parto de la parko situas zooĝardeno.


Zagreb de antaŭnelonge havas ankaŭ sian "maron", belan kaj puran lagon sur la sudokcidenta parto de la urbo, nomata Jarun, kie dum la kutima Zagreba varmega kaj sufoka somera vetero, multaj zagrebanoj ripozas - banante sin, naĝante, remante aŭ sunumante.
 
Samtempe la aliaj preferas, piede aŭ aŭtobuse, supreniri pinton de la Zagreba monto (Sljeme), por ripozi sur la freŝa - arbara - aero.

Tekston kunmetis: Mato Špekuljak
surbaze de la gvidlibro: Velimir Lukeĵ ZAGREB, "Turistkomerc" Zagreb 1987.
Fotografioj: Mato Špekuljak