Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Ekde siaj komencoj Kroatoj apartenis al la okcidenta civilizacia kaj kultura rondo, samkompreneble, post kiam ili akceptis la kristanan religion. Sed ili ne nur apartenis, ili fruktoplene kaj multflanke kontribuis kaj sukcesege kunkonstruis la okcidentan civilizacion kaj kulturon. Ankaŭ estas kompreneble, ke defendante sian liberon, Kroatoj defendis same liberon da la okcidenta civilizacio. Kelkaj el la kroataj humanistoj estas surpinte de la plej konataj kaj elstaraj granduloj de la eŭropa humanismo. Renesanca Kroatio alportis al la okcidenta Eŭropo ne nur venkojn kaj sukcesojn sur la milita kampo (Kroatoj ne estis senkaŭze tiam flanke de la Eklezio nomitaj Antemurale christianitatis - Antaŭmuroj de la kristanismo), sed ĝi ankaŭ alportis al aliaj okcidentaj nacioj atingaĵojn surkampe de artoj kaj sciencoj, des pli ke preskaŭ ĉiuj kroataj renesancaj humanistos verkis kaj skribis ne nur kroatlingve sed ankaŭ alilingve, unuavice latinlingve.

Verkintoj en kroataj nordaj regionoj krom en la latina lingvo skribis ankaŭ german- aŭ hungarlingve. Aliflanke, tiuj sude kaj apudmare skribis plejparte itallingve. La kroata lingvo estus bariero prezenti al la mondo iliajn verkojn. Tial ili estis fakte devigitaj skribi plejparte latinlingve kaj iaparte ital-, german- aŭ alilingve.

Ni menciu ĉi tie nur tiujn la plej gravajn!

BUNIĆ, JAKOV (Iacobus Bonus, Dubrovnik 1469 - 1500). Religie orientita poeto. Lia mitologia poemo De raptu Cerberi - Pri forrabo de Kerbero estas la plej malnova poemo en la kroatia literaturo.

CRIJEVIĆ, ILIJA (Aelius Lampridius Cervinus, Dubrovnik 1463 - 1520). Verkisto de elegioj, epistoloj, odoj, amaj poemoj (poeta laureatus - poeto laureato), sed konata estas ankaŭ per sia historia poemo De Epidauro - Pri Epidaŭro.

CRIJEVIĆ, LUDOVIK TUBERON (Ludovicus Cerva Tubero, Dubrovnik, 1459 - 1527), literaturisto kaj historiisto, estas reprezentanto de la scienca literaturo. Sekvante Salustion kaj Taciton, li pitoreske prezentis personojn, okazaĵojn kaj cirkostancojn en la larĝa spaco de Budimo al Konstantinopolo en la periodo de la 1490-a ĝis la 1522-a jaro. Pro sia akra kritiko de la eklezia politiko en tiu  multsignifa verko, ĝi estis baldaŭ envicigita inter la librojn malpermesitajn (alvenis al Index librorum prohibitorum - Listo de la libroj malpermesitaj).     

ČESMIČKI, IVAN (Janus Pannonius, Česmica 1434 - Medvedgrad 1472, kanoniko en Varaĵdino, episkopo en Pečuh kaj slavoniana banuso (subreĝo), tiutempe la plej bona latina poeto en ĉiuj poetspecoj. Precipe li verkis elegiojn kaj epigramojn. Kiel elstara tradukisto li tradukis Homeron, Plutarkon kaj Demostenon el la greka en la latinan lingvon. Ĝenerale, li skribis latine. Ankaŭ li postulis de la papo la urĝan helpon kontraŭ Turkoj.

ĆIPIKO, KORIOLAN (Coriolanus Cepio, Trogir 1425 - 1493). Li skribis memuarojn marajn kun titolo Petri Mocenici imperatoris gestorum libri tres - Tri libroj pri agoj de la estro Petro Mocenigo

DOMINIS, MARKO ANTONIO DE (Markantun de Dominis, Rab, 1560 - Romo, 1624), episkopo en Senj (1600 - 1602), ĉefepiskopo en Split (1602). Oni atendis en Split du cent jarojn iun  Kroaton sur la ĉefepiskopa seĝo, ĉar ĉiuj ĉefepiskopoj intertempe estis Italoj. Li prelegis retorikon, logikon kaj filozofion, matematikon kaj natursciencon en Brescia kaj en Padova.

Kialojn de ĉiuj liaj problemoj kaj malfacilaĵoj por oni trovas en lia principeco. Nome, en la  konflikto inter papo kaj Venecio en la jaro 1606 li inklinis al Venecia ŝtato. De Dominis pledis kaj tute defendis sian teorian teniĝon, konsiderante, ke papa autoritato ne povas esti super la leĝo. Tie kuŝas lia ekinteresiĝo pri demandoj en la rilatoj inter Eklezio kaj Ŝtato. Siajn unuajn pripensojn, kauzitajn de tia situacio, por li ege maloportuna, li puplikigis en sia verko, eldonita en Heidelberg Scogli del Cristiano naufragio - Rifoj de la kristiana ŝiprompiĝo. La titolo tutcerte kaj sendube indikas enhavon de la verko.

Post kiam li apostatiĝis de Romo, li alvenis en la jaro 1616 (jaro de la morto de Shakespeare)  al Britio, kun kies ambasadoro en Venecio jam longe korespondis. En Londono li ĝuis ĉiujn privilegiojn. Li estis instalita sur la kvian  lokon apud la reĝo James. Li prelegis sur universitatoj en Cambridge kaj Oxford. En Cambridge kiel la unua inter Kroatoj li estis promociita kiel doktoro de teologio, kvankam jam  antaŭe, en la jaro 1600 li ricevis la saman titolon en Universitato de Padova. Dume li publikis sian ĉefverkon De republica ecclesiastica - Pri la ŝtato eklezia. En tiu verko li pledis, kontraŭstarante al papo, la totalan reorganizon de la Katolika eklezio.

De Dominis estas ankaŭ konata sur la kampo de fiziko kaj optiko. Tiel li vekis grandan intereson kun du siaj verkoj Tractatus de radiis visus et lucis in vitris, perspectivis et iride - Pri radioj de vido kaj lumo en lentoj kaj en ĉielarko (en kiu li pritraktas teoriojn pri la lentoj, pri  la teleskopo kaj pri la ĉielarko, Newton mencias kaj kelkfoje citas de Dominis en sia verko Optics) kaj Euripus seu de fluxu et refluxu maris sententia - Euripo aŭ diskutoj pri afluado kaj refluado de la maro (en tiu verko li asertas, ke suno kaj luno decide influas la fluson kaj malfluson, antaŭindikante tiamaniere teorion de la graviteco).

Interese estas, ke de Dominis enkondukis en la lingvon la vorton puritano en la moderna, hodiaŭa signifo. Liaj verkoj estis konataj tra la tuta Eŭropo kaj ili jam liatempe estis tradukitaj en la anglan, germanan, latinan (se tiuj ne estis skribitaj latinlingve), polan, francan. . . lingvojn. De Dominis okupas rimarkindan kaj altnivelan lokon en centjaraj diskutoj pri unueco de la Eklezio. Li estis, unuvorte, grava kaj influhava membro de la scienca internacia komunumo de la 17-a jarcento.

DRAGIŠIĆ, JURAJ (Georgius Benignus de Salviatis, Srebrenica, 1445. - Barletta, 1520), kroata filozofo kaj teologo, unuaranga konanto de la lingvoj greka, latina kaj hebrea. El Bosnio fuĝis al Dubrovnik kaj poste lerniĝis en Italio, Francio kaj en Anglio sur universitato Oxford. Lia ĉefa verko estas Opus de natura coelestium spirituum - Verko pri naturo de la ĉielaj spiritoj. Dragišić korespondis kun multaj pli konataj humanistoj kaj sciencistoj de sia tempo. Konata estas lia korespondado kun Erasmo de Roterdamo (Erasmus Desiderius).     

KOŽIČIĆ, ŠIMUN BENJA (Simon Begnius, Begna, Zadar 1460 - 1536), verkisto, oratoro kaj episkopo en Modruš. En la Laterana koncilio en la jraoj 1513 kaj 1516 parolis pri la malbonega situacio en Kroatio (De Croatiae desolatione - Dezertigita Kroatio) postulante militon kontraŭ Turkoj. Kožičić fondis glagolikan presejon en Rijeka en la jaro 1530.

MARULIĆ, MARKO (en okcidenta mondo konata kiel Marulus aŭ Marula, Split 1450 - Split 1524), granda kroata verkisto, en la latinaj verkoj subskribiĝinta kiel Marcus Marulus Spalatensis kaj Marcus Marulus Dalmata kaj en la kroatlingvaj verkoj Marko Pečenić. Li estas fondinto de la kroata literaturo. Oni lin nomas "patro de la kroata literaturo". Marulić estas la unua sciencisto en la mondo, kiu uzis nocion psikologio, kian oni hodiaŭ uzas en la scienca mondo. Lia opuso estas trilingva, ĉar li skribis latin-, kroat- kaj itallingve. La plej gravaj latinaj verkoj: De institutione bene beateque vivendi - Rekomendoj por bona kaj feliĉa vivo, Davidias - Davidiado (unu el la plej gravaj bibliaj eposoj de la eŭropa humanismo). La plej rimarkindaj verkoj en la kroata lingvo estas eposo Judita - Judito (alegoria kaj historia poemo) kaj Molitva suprotiva Turkom - Preĝo kontraŭ Turkoj, en kiu indikas al la okcidenta mondo, unuavice al papo, pri grandega danĝero flanke de Turkoj. La verkoj de Marko Marulić estis jam delonge tradukitaj en kelkajn okcidentajn lingvojn. Ne miras tial, ke eĉ reĝoj, ekzemple la anglaj, legis ties verkojn.

PETRIĆ FRANE (ankaŭ Petris, Petriš, Petrišević Franjo, latine Franciscus Patricius, itale Francesco Patrizzi, Cres 1528 - Romo 1597), filozofo kaj polihistoro. Li sin okupis pri filozofio, studis ankaŭ medicinon, kelkfoje estis eldonisto. Ĉefaj verkoj: Sretni grad (Civitas felix) - Feliĉa urbo, Discussiones peripateticae (I-IV) - Peripatetikaj diskutoj, Nova de universis philosophia - Nova filozofio pri la universo, O pjesničkom umijeću - Pri poeta scipovo. Lia pristudadtemo estis filozofio de la naturo kaj li ekinteresigis per siaj verkoj grandajn eŭropajn filozofojn (Hobbes, Descartes, Newton, Gassendi. . .) Itallingve skribis pri poetiko, retoriko (Della rettorica - Pri la retoriko), pri historio (Della storia dieci dialoghi - Dek dialogoj pri la historio), pri filozofio, matematiko, geometrio (Della nuova geometria - Pri la nova geometrio), pri geofiziko, medicino kaj pri la militistaraj demandoj (Paralleli militari - Paraleloj militistaj).

PRIBOJEVIĆ, VINKO (Vicentius Priboevius, la insulo Hvar 16-a jarcento, , dominikano, profesoro de teologio. Li famiĝis kun sia parolo De origine successibusque Slavorum - Pri deveno kaj eventoj ĉe Slavoj. Temas pri gloriga panegiriko en kiu Priboević laŭdegas faman pasintecon de Slavoj. Tio estas la unua ideo en la kroata literaturo pri iu ebla panslavismo.     

ŠIŽGORIĆ, JURAJ (Georgius Sisgoreus, Šibenik 142. - Šibenik 1509). Li estis latinista poeto. Lia latinlingva kolekto  Elegiarum et carminum libri tres - Tri libroj de elegioj kaj poemoj estas nia unua inkunabulo. En siaj elegioj De duorum obitu fratrum - Pri morto de duoj fratroj kaj De Sibenicensis agri vastatione - Pri dezertigado de la sibenika kampo li forte esprimas sian doloron kaj suferojn de sia popolo, kaŭzitajn de Turkoj. Poeto skribis: Pro te, sacra fides, et dulcis patria, pro te / sit mea barbaricis dedita vita viris - Sankta religio, por vi kaj dolĉa patrolando, por vi / vivon mian mi donus al tiuj barbaraj viroj. En ĉi tiuj vortoj estas kaŝita la pli poste disfamigita kaj inter Kroatoj ege konata devizo: Pro aris et focis - Por la religio kaj por hejmo.  En sia manuskripto De situ Illyriae et civitate Sibenici - Pri situo de Ilirio kaj de urbo Šibenik, kvankam li ĝenerale skribis latinlingve, gloras poemojn, proverbojn kaj lingvon de la popola esprimo kaj literaturo.

TRANKVIL, FRAN ANDREIS (Andronicus Tranquillus Parthenius, Trogir 1490 - 1571). Li studis kaj poste agis en la tuta Eŭropo. En sia verko Oratio - Preĝo (samtempe en versoj kaj paroladoj) li atentigas Germanojn kaj aliajn Eŭropanojn pri grandega danĝero de Turkoj, aparte post la malbonsignifa batalo ĉe Mohač. 

VLAČIĆ MATIJA ILIRIK (Matthias Flacius Illyricus, Labin 1520 - Frankfurt sur Majno 1575), unu el la fundamentaj kolonoj de la protestantismo, de la reformacio (Lutero nomas lin: homo de la granda kredo, la plej konata inter la niaj). Li skribis krom latine, itale, kroate, germane ankaŭ en la hebrea. Longe estis profesoro de la filozofio kaj de la hebrea lingvo, samkompreneble ankaŭ de teologio en universitatoj en  Wittenberg, Magdeburg, Antwerpen, Augsburg kaj Jena. Kiel "Fremdulo kaj Slavo" (oni pensas - en Germanio) la tutan vivon li kontraŭstaris al Romo ("Ahilo de la tuta protestantismo") kaj al tiuj, kiuj pretis kompromisi kun oficiala teologio de la roma papo. Li skribis preskaŭ cent verkojn. Ĉefaj verkoj: Catalogus testium veritatis - Katalogo de atestantoj pri la vero, Ecclesiastica historia - Historio de la Eklezio, Clavis scripturae sacrae - Ŝlosilo de la Sankta biblio, Lexicon encyclopaedicum hebraeismorum - Enciklopedia vortaro de la hebreismoj (kiu ekestis baza verko de la protestanta interpretado de la Biblio sankta). . . Estas ege konata lia historia principo Historia est fundamentum doctrinae - Historio estas fundamento de la scienco.

VRANČIĆ, ANTUN (Antonius Verantius, Vrantius aŭ Wrantius, Šibenik 1504 - Prešov 1573). Poeto, arkeologo, vojaĝpriskribisto, libera pensulo, diplomato kun diplomatecaj misioj en Aŭstrio, Francio, Italio, Anglio, Venecio, Turkio kaj Polando, episkopo en Pečuh kaj fine kardinalo. Li studis en Beč, Padova kaj Krakovo. Lia kolekto latinlingva Otia - Poemoj en tempoabundo, eldonita en Krakovo en la jaro 1542 estas elegioj pri amokaj pri vivo. . . Li korespondis kun la plej elstaraj personoj de sia epoko: Erasmo, Melanchtono, Nikolo Zrinski, Trankvilo Andreis k.t.p.

VRANČIĆ, FAUST (Faustus Verantius, Šibenik 1551. - Venecio 1617), polihistoriisto, inventisto, konstruisto, leksikografo, čanada episkopo. Kiel multflanka kaj originala scienca spirito en sia verko Machinae novae - Maŝinoj novaj li anticipis multajn inventojn teknikajn en estonteco. Tamen lia ĉefverko estas leksikografia: Dictionarium quinque nobilissimarum Europae linguarum - Vortaro de kvin plej noblaj lingvoj eŭropaj (1595). Temas pri unua kroata vortaro, kiu en Eŭropo estis altnivele kaj bonege recenzita. Li elmontriĝis ankaŭ sur la kampo de filozofio kun la verkoj Logica nova - Logiko nova kaj Ethica christiana - Etiko kristana.

Kopirajto: d-ro Jozo Marević
Danko: koregan dankon al d-ro Jozo Marević pro disponigo de liaj verkoj al nia retejo!
Rimarko de la redaktanto: d-ro Jozo Marević estas elstara kroatia latinisto kaj - esperantisto.