Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Mato Špekuljak naskiĝis en Đakovo (Respubliko Kroatio) la 25-an de januaro 1953. De jaro 1956 li vivas en Zagreb. En Zagreb li finis gimnazion kaj poste studon de la rusa kaj pola lingvoj kaj literaturoj en Filozofia fakultato de Zagreba universitato. Laboris kiel librovendisto, instruisto, tradukanto por kroatiaj konstrufirmaoj en Rusio kaj en Ukrainio, lerneja direktoro, oficero de la Kroata armeo. Esperantiĝis en jaro 1992 aŭtodidakte. Okaze de centjariĝo de Zamenhofa universalreligietika projekto "hilelismo" (proponita de Zamenhof en la ruslingva broŝuro) li, en jaro 2001, fone de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en la kroatia ĉefurbo, iniciatis internacian Hilelistan rondon (kun sidejo en Zagreb), estinta, kaj dum la tuta daŭra vivo restanta, pri tiu Zamenhofa projekto entuzaismiĝinta. Dum jaroj 2000, 2001 kaj 2002 li, en elektronika kaj en surpaperigata formo, redaktis kaj eldonis entute 26 de bultenoj sub titolo "Hilelisto". Ĉar ne pli ol kelkdek da esperantistoj el diversaj landoj de la mondo akceptis la iniciaton, la projekto estis kelkfoje transformata kaj relanĉata sub aliaj nomoj, uzantaj por la similideaj projektoj (homaranismo, unitariismo, mondcivitanismo, humanismo), sed sen iom pli granda sukceso. Mato fine rezignis de publika disvastigado de Zamenhofa universala religietiko kaj en jaro 2011 iniciatis Societon pri la rusa lingvo kaj kulturo. Ek de fondigo de tiu societo li estas ĝia prezidanto kaj volontulo gvidanta internajn edukprogamojn pri la rusa lingvo, dufoje po kelkaj monatoj ankaŭ pri Esperanto. En jaro 2001, okaze de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb, Mato verkis kaj enreetigis je senpaga dispono Lernolibron de Esperanto, Gramatikon de Esperanto, Kroatan-esperantan konversacian manlibron kaj Esperantan-kroatan vortareton. Por necesoj de Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo Mato verkis elektronikan version de Konciza gramatiko de la rusa lingvo.

Zlatko Hinšt diplomiĝis en Ekonomika fakultato kaj en Filozofia fakultato de Universitato en Zagreb (grupoj de sociologio kaj filozofio). Poste li magistriĝis sociologion, studoj pri socia ekologio kaj doktoriĝis kun titolo doktoro de sociaj sciencoj je la kampo de ekonomiko (dr. sc.), ambaŭ ankaŭ en Zagreb. Dum AIS sesio en Sibiu li akiris per adapta adopto titolon de doktoro pri humansciencoj (Dr. sc. hum). Hinšt estas asociita docento (ADoc.) de humanistiko por la fako ekonomiko de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Pli ol 35 jarojn li laboris en Kroataj fervojoj en Zagreb, kiel fakulo kun laborokupiĝoj pri ekonomiaj aferoj de fervoja entrepreno, kaj nun estas pensiulo. Li estas aŭtoro de multaj sciencaj kaj fakaj artikoloj (pli ol cent), al temoj pri trafika ekonomiko kaj ekonomiaj analizoj, fervojo kaj socia ekologio ofte prelegintaj en simpozioj, prezentoj de libroj el sociaj sciencoj kaj aliaj diversaj temoj, inkluzive tradukojn el Esperanto al kroata lingvo, ĉiuj publikigitaj en nacilingvaj sciencofakaj revuoj kaj kolektoj de laboraĵoj. Hinšt prelegis dum Sanmarineca Universitata Studadsesio (SUS) de AIS kaj en seminarioj pri Apliko de Esperanto en profesiaj agadoj (AEPA) ĉe filio AIS Bulgario. Hinšt ankaŭ estas aktiva en kadro de kongresoj de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) kun fakaj prelegoj kaj artikoloj kun laboro je la kampo de fervoja faka terminologio. Li estas preleganto en Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA). Plimulto da esperantlingvaj prelegoj/artikoloj rilatantaj al ekonomiaj analizoj kaj aplika interlingvistiko kun ekonomi(k)a sciencofaka terminologio estis publikigitaj al antaŭa retejo de Internacia Komerca-Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Kelkaj laboraĵoj estas publikigitaj en tri jareldonoj de Jarkolekto de TAKE – Tutmonda Asocio de Konstruistaj Esperantistoj, kaj en aliaj publikaĵoj.