Copyright 2020 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Thomas More (1478-1535) estis unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la angla renesanca humanismo. Li estis juristo, teologo, filozofo, oratoro, poeto, historiisto, intelektulo science kompetenta kaj bonege reganta per la helena kaj latina lingvoj. Li skribis plejparte en la latina lingvo, kiel lingvo de la tuta tiutempa edukita Eŭropo, sed, por samlandanoj, li skribis ankaŭ en la gepatra lingvo - la angla. Laŭ historiaj fontoj More estis escepte nobla homo: verema, principema, homama… More estis konscienco de Anglio de lia tempo. Kiel humanisto li strebis al fundamenta pliboniĝo de la homaj aferoj, sed preferante paciencon, moderon kaj singardon. Li kredis en efikeco de bona edukado kaj bonaj leĝoj. Kiel ŝerifo (ĉefa regna distrikta administranto) li juĝis rigore senpartie kaj juste. Estinte dum la reĝo Henriko la 8-a lordo-kanceliero, li preferis perdi prestiĝan ŝtatoficon (kiun li konsentis akcepti nur post persista insisto de la reĝo), eĉ la vivon, ol rezigni de sia prefero de Katolika eklezio kiel internacia kaj sendependa de sekularaj aŭtoritatuloj, kompare kun - laŭ volo de Henriko la 8-a - tiam en Britio fondiĝanta nacia eklezio subigita al la reganto. Pro tio li estis enkarcerigita kaj ekzekutita. De Katolika eklezio Thomas More estas en jaro 1935 proklamita la sanktulo. La ĉefverko de Thomas More estas priskribo de imaginara ideala ŝtato - "Utopio" (Neniea lando, Nenieujo, Nenieio).