Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Paroli kaj skribi pri humanismo hodiaŭa fakte signifas paroli (t.e. skribi) pri (laŭ opinio de aŭtoro de ĉi-teksto - tri) tegmentaj humanistaj asocioj en la hodiaŭa mondo, sub ĉies tegmentoj la modernepoka humanismo (kompreneble, ne plu nur eŭropa, sed la tutmonda) vivas kaj viglas. Rusiaj humanistoj (sur fotografaĵo, farita dum Somera konferenco de Rusia Humanista Societo en jaro 2010) pli proksimas al Internacia Humanitas kaj Etika Unio, la kroatiaj humanistoj pli proksimas al Internacia Ligo de Humanistoj.

INTERNATIONAL HUMANIST AND ETHICAL UNION (IHEU) / INTERNACIA HUMANISTA KAJ ETIKA UNIO (IHEU)

IHEU estas fondita en jaro 1952 en Amsterdamo kiel tegmenta monda asocio por humanistoj, raciistoj, ateistoj, sekularistoj, etikulturistoj, agnostikuloj, t.e. por iliaj organizoj dise la mondo. En IHEU (en nia tempo kun sidejo en Londono) momente estas ariĝinta cento da organizoj naciskale (kaj regionskale) ariĝantaj menciitajn kategoriojn de mond- kaj vivrigardantoj el trideko da landoj de la mondo.

Laŭ sia interreta paĝaro <http://www.iheu.org> IHEU la intelektajn radikojn de la moderna humanismo vidas en la antikva Ĉinio, Hindio, Grekio, Romo kaj Eŭropo. Ĉe tio, je miro de aŭtoro de ĉi-artikolo, IHEU nek per unu vorto mencias kristanismon kiel objektive unu el du - la alia, sendube, estas libera kaj kritika antikva helenromana penso - ĉefaj radikoj de la eŭropa humanismo: ja ĉiuj korifeoj de la eŭropa humanismo estis kristanoj, eĉ plejparte katolikoj, kaj evangelia kristanismo havis tre gravan lokon en ilia humanistado). Nemenciado de la religia radiko de la eŭropa humanismo flanke de IHEU, tamen, ne estas mirinda.

Laŭ IHEU moderna humanismo estas mond- kaj vivkoncepto kiu baziĝas (t.e. kiu devas baziĝi) sur racia homa pensado (apogo je la homa racio), kritika homa inteligenteco (menskapablo), (eksperimente pruveblaj) rezultoj de modernaj sciencoj kaj por ĝi tiusence estas neakceptebla io ajn supernatura. Laŭ IHEU moderna humanismo estas (t.e. devas esti) eksplicite sekulara (malakceptanta iun ajn religiecon), eĉ ateisma. Moderna humanismo malakceptas (t.e. devas malakcepti) iun ajn revelacion (kiel diecan veron kiun homoj ne kapablus atingi per sia racio), ĝi malaceptas (t.e. devas malakcepti) iujn ajn absolutajn aŭtoritatojn. Ĝia sinteno rilate ĉiun religion estas (t.e. devas esti) kritika.

Laŭ IHEU homa sperto, racia kaj kritika pripensado de la homo sperto kaj apogo je aktualaj sciencaj veroj devas esti ne nur fonto de la homa scio sed ankaŭ de la homa etiko. Etikaj valoroj ne estas absolutaj, sed ili estas dependantaj de cirkonstancoj en kiuj moderna homo vivas.

IHEU havas en sia unua plano homajn rajtojn, individuan liberecon, interhoman solidarecon, socian justecon, socian, politikan kaj ekonomian demokratiecon. Humanistoj, laŭ IHEU devas serĉi vojojn al laŭeble pli altgrada realigo de humanistaj idealoj en la homa socio, zorgi pri ilia protekto, kio estas antaŭkondiĉo por laŭeble pli alta grado de feliĉeco de ĉiu homo. Tasko de humanistoj estas proponi modernan, kosmopolitan, demokratian alternativon al tradiciaj religieco, aŭtoritateco kaj ĉiu speco de la premo.

Sian taskon humanistoj - estantaj adeptoj de humanismo kiel ĝin komprenas IHEU - plenigas per eduka kaj kultura agado, skribado de libroj kaj artikoloj en gazetoj kaj revuoj, organizado de seminarioj, laborejoj, konferencoj, preparado de radio- kaj televidaj materialoj, partopreno en publikaj diskutoj, kunmetado kaj prizorgado de interretaj paĝoj, "lobiado" (porparolado, pledado) ĉe amaskomunikiloj kaj centroj de la socia povo (registaroj ktp.), proklamado de rezolucioj, praktika socia engaĝiĝo surkampe de protekto de demokratio kaj homaj rajtoj, helpado de viktimoj de religia kaj seksa netolermo, perforto kaj persekuto, engaĝiĝo ĉe emancipado de virinoj kie virinoj ankoraŭ ne estas emancipitaj.

En Belgio kaj Nederlando centoj da humanistoj - estantaj adeptoj de humanismo kiel ĝin komprenas IHEU - estas engaĝiĝintaj kiel profesiaj moralaj edukistoj kaj konsilistoj en lernejoj, malsanulejoj, malliberejoj kaj armeaj formacioj. En Kanado kaj en iuj eŭropaj landoj humanistoj estas engaĝiĝintaj en publika batalo por rajto je kontraŭgravediĝo kaj abortado. En Norvegio kaj Britio humanistaj asocioj aranĝas nereligiajn ceremoniojn por siaj membroj okaze de nomumado, geedziĝo, entombiĝo.

Humanistoj - estantaj adeptoj de humanismo kiel ĝin komprenas IHEU - estas engaĝiĝintaj en publika batalo por disiĝo de religio kaj ŝtato, socia statuso de humanistaj organizaĵoj egala al statuso de religiaj organizaĵoj, surkampe de kontraŭado al religia prostituado en Hindio kaj seksorgana kripligo de virinoj en arabaj landoj, en Germanio ili lanĉis kampanjoj por ellaso de Dio el la Konstitucio, ili estis inter pioniroj en agado por protekto de samseksemaj personoj, ili per siaj rezolucioj kontraŭstaras punadon por blasfemado, ili kontraŭis kreadon de etne homogenaj teritorioj en eksa Jugoslavio...

IHEU estas en kunlaboraj rilatoj kun UN en Novjorko, Ĝenevo kaj Vieno, Unesko, Unicef, Eŭropa konsilio. Ĝi eldonas trimonatan revuon "International Humanist News". Humanistaj organizaĵoj ariĝintaj sub tegmento de IHEU eldonas entute ĉirkaŭ 200 nacilingvaj humanistaj komunikiloj (bultenoj, gazetoj, revuoj). Kiel siajn laborlingvojn IHEU uzas unuavice anglan lingvon, sed ankaŭ la francan, germanan, hindan, maratan (parolatan en norda Hindio) kaj teluguan lingvon (parolatan en suda Hindio).

Ŝajnas ke IHEU ankaŭ finance sufiĉe bone funkcias. En TTT-ejo de IHEU oni povas trovi informon ke antaŭnelonge anonima persono donacis al IHEU - 25 000 britajn funtojn!

La 16-a Monda Humanista Kongreso, organizata de IHEU, okazis de 05-07.07.2005 en Parizo kaj ĝia ĉefa temo estis disiĝo (separo) de religio kaj ŝtato.

 

INTERNATIONAL COUNCIL OF UNITARIANS AND UNIVERSALISTS (ICUU) / INTERNACIA KONSILIO DE UNITARIANOJ KAJ UNIVERSALISTOJ (IKUU)

Sub tegmento de IKUU (interretpaĝa adreso de IKUU estas <http://www.icuu.net/>, en lingvo Esperanto http://www.facebook.com/UUEsperanto, kaj interretpaĝa adreso de la plej granda katalogo de unitariaj-universalistaj retligioj estas <http://www.unitarius.hu/unitarian-links.htm>) estas ariĝintaj kelkdek da organizoj (nemalofte sin nomataj unitarianaj-universalistaj kongregacioj aŭ eklezioj) el dudeko da landoj de la mondo. En plimulto da koncernaj sistemigoj unitariismo-universalismo estas konsiderata konfesio (do, religio), sed ĝi ja tiomgrade diferencas de tio kion oni plej ofte nomas religio (kiel ekzemple tradicia judismo, kristanismo, islamo, hinduismo, budhismo) ke por multaj tradicireligianoj unitariismo-universalismo apenaŭ povas esti konsiderata religio, strikte dirite - ne povas. Ja estas (eĉ ĉiam pli da) unitarianoj-universalistoj kiuj sin (eĉ publike) konsideras rilate religiajn demandojn pli agnostikuloj, eĉ ateistoj, ol dikredantoj (en la tradicia signifo de vorto "dikredanto").

Radikoj de unitariismo kaj universalismo, se oni ignoras interesan epokon de la frua evangelia kristanismo, precipe la ariana (esperantistoj atentu - ne arjana!), eliras el la 16-a jarcento, t.e. el epoko de pinto de la eŭropa Renesanco kaj ĝia altnoblaj humanismaj idealoj, starigintaj la homon, lian dignon kaj lian kritikracian menskapablon en la unuan planon (t.e. antaŭ ĉio). Italaj (katolikaj) teologoj kaj humanistoj Lelio (1525-1562) kaj Fausto Sozzini (1539-1604), entuziasmiĝintaj pri ideoj de Reformacio, faris aldonan kritikracian paŝon kiun pretis akcepti eĉ ne plimulto da adeptoj de Reformacio - ili malakceptis ankaŭ kristanan dogmon pri la dia triuneco (la Triunuo) kiel nekongruebla kun la homa racio. Ili proklamis unuecon (lat. "unitas") de Dio. Farinta la samon fama hispana teologo, kuracisto kaj humanisto Miguel Serveto - Servetus (1510-1553) estis pro tio laŭ ordono de Kalvino (1509-1564), gvidinto de Reformacio en Ĝenevo, punfajrigita! Fausto Sozzini kaj aro da aliaj liberpensaj teologoj kaj humanistoj, okaziĝintaj en vivdanĝero, forkuris en tiam pli tolereman Pollandon kaj tie fondis la unuan unitarianan religian komunumon. Ankaŭ en iuj aliaj eŭropaj landoj pli-malpli samtempe aŭ iom pli poste ekvivis unuaj unitarianaj religiaj komunumoj.

Hodiaŭ unitariismo (ek de jaro 1961 kune kun universalismo) estas disvastiĝinta pli-malpli dise la tuta mondo. Precipe vigla kaj aktiva estas unitariismo-universalismo en Usono (eĉ 4 usonaj prezidentoj estis unitarianoj kaj ankoraŭ du - Thomas Jefferson kaj Abraham Lincoln - fakte same sekvis la unitariisman-universlisman mond- kaj vivkoncepton). Dank al religia reformatoro Franciscus Davidis / Ferenc Dávid (1510-1579) kaj pro iuj speciale favoraj historiaj kialoj unitariismo jam dum jarcentoj relative prosperas en ankaŭ Transilvanio (Rumanio) kaj Hungario.

Oni povas diri ke unitariismo-universalismo elkreskis el kristanismo per malakcepto de ĉio kio en la kristana doktrino kaj praktiko estis malfacile aŭ nenie konguebla kun t.n. sana (aŭ natura) racio kaj konkretepokaj sciencaj veroj. Unitarianoj-universalistoj, ekzemple, respektas Jesuon kaj lian instruon, sed ili ne konsideras lin Dio kaj Savanto. Unitarianoj-universalistoj ne kredas miraklojn, principe ne akceptas ekziston de la paradizo kaj infero (almenu ne en la kutima senco de tiuj vortoj), ne akceptas ke la pekeco estas al la homo imanenta ktp. Rilate vivon post la morto unitarianoj-universalistoj malakceptas ĉiujn - science ne fundigitajn - spekulaĵon, kvankam iuj unitarianoj-universalistoj ne ekskludas ian eblecon de ia postmorta persona ekzistado.

Unitarianoj-universalistoj estas inter unuaj konfesioj kiuj akceptis evoluismon kaj kiuj en analizado de Bibilio komencis apliki historikritikan metodon. Sian idearon unitarianoj-universalistoj konstante akomodigas kun aktualaj sciencaj ekscioj. Unitarianoj-universalistoj evitas okupiĝi pri demandoj pri kiuj oni povas scii nenion certa, preferante sin okupi per konkretaj demandoj kiel plialtigi kvaliton de la persona vivo kaj vivo de laŭeble pli da homoj. Moderna unitariismo-universalismo estas (kun respekto) malfermita ne nur al la kristana, sed ankaŭ al ĉiuj aliaj religiaj tradicioj (judisma, islamisma, budhisma kaj absolute ĉiu alia) kaj, ne malpli, al la libera kaj kritika homa pensado.

En unitariismo-universalimo fakte ekzistas neniuj dogmoj, nenio dogme deviganta ĉiujn unitarianojn-universalistojn. Unitarianoj-universalistoj ĝenerale, jes, iusence kredas (unu) Dion, kiel la plej altan realon, sed ĉiu unitariano-universalisto estas libera tiun realon kompreni kaj nomi konforme kun sia prefero (ĉu Dio, ĉu Absoluto, ĉu Universo, ĉu Naturo, ĉu Plejalta Inteligenco...). Al (tia) Dio unitarianoj-universalistoj rilatas persone, laŭ sia konscienco, kaj rekte - sen iuj ajn ekskluzivaj perantoj. La unitarianaj-universalistaj ritoj (pli precize ceremonioj okaze de naskiĝo, geedziĝo kaj morto) estas maloftaj, modestaj, diversaj de komunumo al komunumo kaj kun nur simbola signifo. Preĝoj de unitarianoj-universalistoj konsistas pli-malpli en pritraktado, meditado pri malfacilaĵoj kaj plezuroj en la homa vivo, pri vivdemandoj, kutime kun akompano de muziko kaj kantado. Unitarianoj-universalistoj principe ne preĝas por peti Dion por ke li faru ion ajn miraklan, supernaturan.

En aferoj moralaj unitarianoj-universalistoj sin gvidas laŭ persona konscienco, konsiderante aktualajn sciencajn eksciojn. En interhomaj rilatoj unitarianoj-universalistoj sin gvidas laŭ universala etika principo (t.n. ora regulo): "Ne faru al homo alia, kion vi ne volas ke homo alia faru al vi!" Unitarianoj-universalistoj estas tre demokratiemaj kaj ene de sia konfesio kaj en la publika vivo ĝenerale. Ili estas engaĝiĝintaj surkampe de sociaj libero, egalrajto, justo, toleremo, kompato.

En la nuna mondo estas ĉirkaŭ 500 000 unitarianoj-universalistoj, ne nur pro premoj kaj persektuoj flanke de dominaj tradiciaj religioj, t.e. iliaj institucioj. Nek ja (eksplicite sekularaj) humanistoj estas multe pli multnombraj. Oni ja devas pensi per la propra kapo kaj ne blinde sekvi onin ĉirakuigantan plimuton kaj ĝiajn nemaloftajn - tiuan aŭ aliajn - antaŭjuĝojn por ke oni povu esti unitariano-universalisto, samkiel la sekulara humanisto. Estas nemalmultaj, eĉ tre elstaraj, artistoj, sciencistoj kaj publikaj agantoj estantaj adeptoj de unitariismo-universalismo.

Unitariismo-universalismo, laŭ opinio de aŭtoro de ĉi-artikolo, estas altrespektinda religieca branĉo de la modernepoka humanismo (parenteze idee tre proksima al universalreligia projekto hilelismo de L. L. Zamenhof el jaro 1901!). Ĝi atestas ke oni povas esti kaj humanisto kaj homo religieca, t.e. ke (kritikracia) religieco ne estas nekongruebla kun (kritikracia) humanismo, ke humanismo ne nepre devas esti la sekulara kaj ateista (kvankam, jes, ja povas kaj rajtas esti ankaŭ tia, kaj unitarianoj-universalistoj tion respektas, eĉ iuj el ili sin konsideras ĝsute tiaj - la sekularaj humanistoj).

 

INTERNATIONAL LEAGUE OF HUMANISTS (ILH) / INTERNACIA LIGO DE HUMANISTOJ (ILH)

Siajn radikojn ILH (interretpaĝa adreso <http://www.intlh.com/>) vidas en kunveno de Internacia Komitato de Universalistoj, okazinta en jaro 1974 en Dubrovnik (Kroatio) reage al situacio en la mondo en sepdekaj jaroj kiun karakterizis:

- danĝero por homaj rajtoj kaj libereco
- armila konkurado
- mortado de multaj terglobanoj pro malsato
- kreskanta problemo de senlabreco
- renaskiĝo de ŝovinisma naciismo
- kreskanta socia egoismo
- politika fanatismo
- religia aŭtismo
- kultura izolismo ktp.

En Dubrovnik estis tiusence proklamita fama "Dubrovnika deklaro", kies ĉefa kunmetinto estis kroatia akademiano Ivan Supek. Aktive la aferon partoprenis ankaŭ Aurelio Peccei (prezidanto de la fama Roma klubo), Phillip Noel-Backer kaj geedzoj Pauling (Ava kaj Linus), ricevintoj de la premio de Nobel por paco kaj scienco.

Sekvis en jaro 1976 Kongreso de Monda Unueco en Filadelfio (ŝtato Pensilvanio, Usono). La kongreso havis kiel sian ĉefan idealon starigon de la monda paco sur idealoj de libereco, egaleco, justeco, solidareco, kunekzisto kun ĉirkaŭaĵo (homa medio), sekureco, tolereco kaj bonstateco. Celo de la homaro devus esti starigo de pli humana civilizo. Kongreso akceptis Dubrovnikan deklaracion kiel la Dubrovnikan-Filadelfian deklaracion.

ILH ne aplikas amasan membriĝon de homoj kaj organizaĵoj, sed akceptas novajn membrojn nur surbaze de proponoj de jam estantaj membroj de ILH, kun antaŭa taksigo (valorigo, validigo) de la praktika agado de kandidato surkampe de realigo de humanismaj idealoj. Ĉe akcepto de novaj membroj estas aplikata ceremonio. Bazaj principoj de humanismo laŭ ILH estas:

  • respekto de la homa persono (protekto de ĉies homa digno kaj honoro cele al antaŭigo de reciproka komprenemo, amikemo, kunlaboremo, paco inter homoj kaj popoloj)
  • nepartieco (respekto de naciaj, konfesiaj, ideologiaj, politikaj, rasaj, klasaj kaj aliaj specifecoj, tia ke neniu estu diskriminaciata, ĉar ĉies supero de aliaj, ĉiu diskriminacio povas esti kaŭzo por konflikto)
  • neŭtraleco (ne kiel celo sed kiel rimedo, por povi humanisme laŭeble pli efike agi; kio, kompreneble, ne signifas egalanimecon rilate ies suferoj, akcepton de militoj ktp.)
  • sendependeco (de registaroj, politikaj partioj, religiaj institucioj ktp.)
  • unueca agado (de ĉiuj noblaj kaj homamaj homoj, por ke estonteco de la homaro estu laŭeble pli bela kaj feliĉa
  • universaleco (akcepto kaj sekvo de komunaj humanismaj idealoj flanke de ĉiuj partoj de la humanista movado).

Do, ILH, ne havanta karakteron religiecan (kiel IKUU), samtempe (diference de IHEU) havas karakteron nek eksplicite sekularan, ankoraŭ malpli eksplicte ateisman. Sekulareco (kaj precipe ateismeco) laŭ ILH ne estas (kaj ne devas esti) memkomprenebla (aŭ nepra) antaŭkondiĉo por ke oni povu esti (t.e. rajtu esti) konsiderata modernepoka humanisto kaj humanisme (private kaj publike) vivi kaj agi. ILH preferas mezan humanisman vojon. Sed, ŝajnas ke plu eblas nek unueco de du intertempe pli-malpli eksplicite disiĝintaj (kaj akirintaj ĉiu sian propran legitimecon), apartaj kaj memstaraj vojoj de la modernepoka humanismo (nome la sekulara kaj la religieca), nek plu eblas la meza (tria) vojo de ILH. Staranta meze inter IHEU kaj IKUU, kaj aldone estanta iom tro elitisma por la nuntempaj gustoj kaj cirkonstancoj (oni devas konfesi ke iugrada elitismo estis eco de humanismo ek de ĝia naskiĝo en la renesanca Eŭropo, sed tio ja estis tiam memkomprenebla se oni konsideras fakton ke nur nemultaj tiamuloj scipovis legi kaj skribi, kaj estis lerneje instruitaj), ILH, kiel asocia prezentanto de meza, tri humanisma vojo, kiom ajn aŭtentikhumanisma kaj bonintenca, kvazaŭ ne havas perspektivon. Ĝi apenaŭ iom pli signife agas kaj aktivas.