Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Ĉu estas senco paroli pri humanisma rigardo? Alivorte, ĉu humanismo en sia varieco permesas priskribi iun komunan denominatoron kiu prezentus per si esprimon de vaste akceptita rigardo sur la mondon kaj homon? Ne necesas speciale akcentadi ke, iusence, estas tiom da humanismoj kiom estas da humanistoj. Kvankam en tuta tiu bunteco oni povas rimarki certajn koherajn fluojn, tiuj fluoj inter si tamen multaspekte diferencas. Sed kio ilin ligigas? Oni kutime respondas ke ilin ligigas: komunaj sintenoj kaj komunaj sindeterminoj. Sed, kion fakte signifas tiu respondo? Multaj humanismaj sindeterminoj egalas al sindeterminoj de kleraj kristanoj. Oni povas ofte aŭdi ke kristano konsideras humaniston potenciala kristano, dum humanisto konsideras kristanon - potenciala humanisto. Sintenoj kaj sindeterminoj evidente ne povas esti prenitaj kiel decidantaj ecoj. Tamen, humanistoj sentas ke ili havas ion komunan kio estas esenca. Kiel tion esprimi?

Iuj parolas pri komuna filozofio. Aliaj preferas paroli pri vivrigardo kaj mondrigardo. Oni ne povus diri ke tio estas erara, sed tio povus kaŭzi troan asociadon pri nur pensado kaj teoriado. Moderna humanismo, kontraŭe, manifestas sian direktiĝon al praktiko de la vivo kaj realeco de la ekzisto, kio per parolado pri komuna vivrigardo kaj mondrigardo ne estas sufiĉe akcentita. Ĉu ni, do, fifnine ne devas reveni al sintentoj kaj sindeterminoj? Respondo estas: jes kaj ne. Humanismon oni eble povus plej ĝuste karakterizi kiel "spiritan sintenon"; temas pri spirita sinteno kiu antaŭas ĉiun teorion kaj praktikon. Eble ie tie oni povus trovi komunan denominatoron de la tuta humanismo: en sento ke ni estas gvidataj de fundamenta direktiĝo, estanta elirpunkto de ĉiu filozofio, mondrigardo kaj vivrigardo, persona kaj socia praktiko.

Spirita sinteno estas eco de estaĵo de ĉiu homo. Kune kun kompreno de la homo kaj mondo eliranta el tiu sinteno, tiu sinteno per si mem estas ankaŭ morala konvinko. Humanismo en moderna senco ja estas ankaŭ morala konvinko baziĝanta sur la homo en tuta lia homeco, per kiu li diferenciĝas de dieco kaj besteco. Ĉi-interpretado de esprimo "humanismo" ne neigas humanisman karakteron, kaj ankoraŭ malpli humanan karakteron de multaj kredoj kiu, kvankam iam plene konfesas homecon, tamen ne sur ĝi baziĝas. Ilia elirpunkto estas dieco, diference de la aŭtonoma humanismo kiun karakterizas deveno el homeco. Esenco de la moderna humanismo konsistas en aliro al la homo per homaj rimedoj kaj homaj kriterioj, sen voki helpon de iu ajn revelacio.

Diference de grandaj religioj, humanismo ne donas definitivajn respondojn je fundamentajn demandojn. Humanismo ne havas kiel sian celon doni novajn respondojn je demandoj starigantaj de religioj, ĝi starigas aliajn demandojn. La homo kreas mondon en kiu li vivas konforme kun siaj esperoj kaj streboj kaj manieroj per kiuj li interpretas siajn spertojn. Li nek povas nek volas nei ekziston de malbono, malfeliĉo kaj morto, sed li rigardas sur ilin kiel sur naturan reversflankon de siaj streboj. Humanismo ne proponas novan sekuron anstataŭ sekuro evangelia, ĝi ne proponas novan fidon anstataŭ fidon je Dio, ĝi ne proponas novan celon anstataŭ la eterna savo. Ĝi simple donas prioritaton al sencohava vivo kun eraroj kaj devojiĝoj, sen iu ajn alia garantio krom la neestingebla homa fervoro, kaj sen iu ajn postmorta celo. Laŭ humanisma kompreno vivo en si mem enhavas siajn lastajn celojn.

Humanismo ne signifas neiigon de Dio sed, prefere, malneiigon de la vivo. Moderna humanismo konsideras la homon kiel propramanan kreinton de propra ekzistosenco. Ĝi malakceptas disvastigitan en la sekularigita mondo senton pri sensenceco de la vivo. Ĝi eliras el tradiciaj vivmodeloj, sed samtempe  rigore atentas por ke ne estu detruitaj valoroj kiujn ĝi konsideras profunde homaj.

(Konciziigita teksto de prelego de d-ro J. P. van Praag dum kongreso de Internacia Humanista kaj Etika Unio en Parizo en jaro 1966)

Fonto: "Encyclopaedia moderna" 3-4/1967, Instituto por filozofio, scienco kaj paco de Sudslava akademio de sciencoj kaj artoj; ĉefa kaj respondeca redaktoro: Ivan Supek (el la kroata en esperanton tradukis Mato Špekuljak)