Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

La mondo agoniadas (...) Tio ne estas nepra, ĉar jam ekzistas la bazo por moralo, kiu ebligas pli bonan individuan kaj suman ordon, kaj elkondukas for de malespero kaj ĥaoso. Ni estas virinoj kaj viroj, kiuj agnoskas la ordonojn kaj praktikojn de la religioj de la mondo. Ni akcentas, ke ekzistas en la instruoj de la religioj komuna kerno de valoroj, formantaj la fundamenton por mondomoralo; ke tiu vero estas jam konata, sed ankoraŭ devas esti vivata per la koro, kaj per agoj; ke ekzistas nerifuzebla, nepra normo por ĉiuj terenoj de la vivo, por familioj kaj komunumoj, por popoloj, nacioj kaj religioj. Jam ekzistas malnovegaj direktlinioj por la homa konduto, kiuj povas esti trovataj en la instruoj de la mondreligioj, kaj kiuj estas la kondiĉo por daŭrebla mondordo. Ni deklaras:

Ĉiu el ni dependas de la bonstato de la tuto. Tial ni respektas la komunumecon de la vivantaro, de la homoj, bestoj kaj plantoj, kaj zorgas pri la konservado de la tero, de la aero, de la akvo kaj de la grundo. Ni individue respondecas pri ĉio kion ni faras. Ĉiuj niaj decidoj, agoj kaj neglektoj havas konsekvencojn. Ni devas trakti aliajn kiel ni volas esti traktataj de aliaj. Ni devontigas nin respekti vivon kaj dignecon, individuecon kaj diversecon, tiel ke ĉiu persono estu home traktata - sen escepto. Ni devas praktiki paciencon kaj toleremon. Ni devas kapabli pardoni, lernante el la pasinteco, sed neniam permesante ke ni mem restu malliberigitaj de la memoro de malamo. Malfermante niajn korojn unu al la alia, ni devas pro la afero de la mondkomunumeco enterigi niajn etmensajn disputojn, kaj tiel praktiki kulturon de la solidareco kaj interligiteco. Ni rigardas la homaron kiel nian familion. Ni devas celi esti amikemaj kaj noblaj. Ni ne rajtas vivi nur por ni mem, sed devas servi ankaŭ la aliajn, kaj neniam forgesi la infanojn, la maljunulojn, la malriĉulojn, la suferantojn, la kriplulojn, la rifuĝintojn kaj la solulojn. Neniu estu iam rigardata aŭ traktata kiel duaranga civitano, aŭ iel ajn ekspluata. Estu egalrajta partnereco inter viro kaj virino. Ni ne rajtas praktiki ian ajn seksan malmoralaĵon.  Ni devas forlasi ĉiujn formojn de supereco aŭ misuzo. Ni devontigas nin al kulturo de neperforto, de respekto, de justeco kaj de paco. Ni subpremos, nocos, torturos, eĉ mortigos neniajn homojn, kaj rezignas je perforto kiel rimedo por solvi disputojn. Ni devas celi al justa sociala kaj ekonomia ordo, en kiu ĉiu ricevu la saman ŝancon eluzi siajn eblojn kiel homo. Ni devas paroli en vereco kaj agi kun kunsento, dece rilatante kun ĉiuj kaj evitante antaŭjuĝojn kaj malamon. Ni ne rajtas ŝteli. Ni devas prefere venki la regadon de la potencemo, prestiĝemo, monemo kaj konsumemo, por krei justan kaj pacan mondon. La tero ne povas esti ŝanĝata se ne ŝanĝiĝas unue la konscienco de la individuo. Ni promesas plivastigi nian komprenkapablon disciplinante niajn spiritojn per meditado, preĝado aŭ pozitiva pensado. Sen risko kaj preteco sin oferi, ne povas ekzisti fundamenta ŝanĝo. Tial ni devontigas nin al tiu mondmoralo, al recipra komprenemo (...)

Ni instigas ĉiujn homojn, religiemajn aŭ ne, same fari.

(Okaze de la 100-a datreveno de la Monda Parlamento de la Religioj)
 
Fonto: "Humanitas" 4/2002

Reprodukto de artikolo aperinta en "Asistilo: Religikompara revuo" n-ro 15 (printempo 1994), p. 4.
©Tradukrajtoj ASISTI (F-09800 Balagué, Francio, Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.)