Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Ĉi tiu kolekto de saĝaj kaj instruaj eldiroj (maksimoj, sentencoj, aforismoj) estas kunmetita en kunteksto de humanisma kaj universalreligia mond- kaj vivkonceptoj de kunmetinto.

AGOJ

Ĉion, kion oni uzas, oni povas uzi kaj boncele kaj malboncele.  (Arist. 1120a)
Kiu ne havas plezuron en farado de bonaj agoj, ne estas bona homo.  (Arist. 1099a)
Kiu semas ŝpare, ankaŭ rikoltos ŝpare. (Paŭl. - 2 Kor. 9,6)
Nobla homo hontas se liaj vortoj estas pli noblaj ol liaj agoj.  (Konf.)


AMIKOJ

Amikado kun bonaj homoj estas ankaŭ ekzercado en virteco.  (Arist. 1170a)
Bona homo estas natura elekto por alia bona homo.  (Arist. 1170a)
Bona homo rilatas al sia amiko kiel al si mem.  (Arist. 1170b)
Eĉ se oni posedus ĉiujn bonaĵojn de la mondo, oni ne elektus vivon sen amikoj.  (Arist. 1155a)
Ju pli iu homo estas nobla, des malpli facile li trovas amikojn.  (Ŝop.)
Malbonaj homoj estiĝas amikoj nur pro la propra agrablo aŭ utilo.  (Arist. 1157a)
Ne povas malbona homo akiri bonajn amikojn.  (Sok. 2,6)
Ofte amiko estas pli sindona ol frato.  (Sal. 18,24)
Vera amikeco estas nur tiu, kiu ligigas bonajn homojn.  (Arist. 1156b)


AMO

Amo ne faras malbonon al la proksimulo. (Paŭl. - Rom. 13,10)


AVIDO

La okuloj de homo neniam satiĝas. (Sal. 27,20)
Oni pli ŝatas tion, kion oni malpli facile atingas.  (Arist.)


BONO

Bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.  (Jes. - Mat. 7,17)
La plej alta bono estas ago de animo konforme kun la virto.  (Arist. 1099b)
Naturo de Bono estas bela, kaj de Malbono - malbela. (Aŭr. 2,1)
Ne temas pri tio, ke oni pridiskutadu kia devas esti bona homo, oni ja devas esti tia. (Aŭr. 10,16)


CELECO

Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon.  (Sal. 16,4)
La naturo faras nenion kio ne estas bezona.  (Arist.)


DISTRADO

Ludon kaj distron homo bezonas por ripozi de peniga laboro.  (Arist. 1176b)
Ne en distrado estas feliĉo, sed en agado kongrua kun la virto.  (Arist. 1177a)


DIO

Ĉu oni povas konsideri la produkto de nura hazardo ke ĉio estas tiom pripense farita?  (Sok. 1,1)
En ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj popoloj estis kredo, ke iu nevidebla Forto regas la mondon.  (Tol.)
Kiel granda estas Dia favoreco, tiel granda estas ankaŭ lia severeco.  (Sir. 16,12)
La ĉielo de ĉieloj ne povas ampleksi la Eternulon, des pli tion ne povas domo konstruita de homo.  (I-a Reĝ. 8,27)
Malbone estas se homo ne konscias pri Dio, sed ankoraŭ pli malbone estas se li konsideras Dion tio, kio Dio ne estas.  (Tol.)
Ne estas personfavorado ĉe Dio. (Paŭl. - Rom. 2,11)
Ni nomas Dio tion nekompreneblan, nevideblan, senkorpan, kio donas vivon al ĉio estanta. (Tol.)
Unu la sama estas Sinjoro de ĉiuj homoj. (Paŭl. - Rom. 10,12)


EDUKADO

Edukcelaj punoj estas sanigiloj.  (Arist. 1104b)
Nobliga parolado povas kuraĝigi al nobleco unuopulojn kiuj jam havas noblan karakteron, sed la amason tiusence influas nur timo de la doloriga puno.  (Arist. 1179b)


ENVIO

Ne enviu al pekulo, ĉar vi ne scias kia estos lia fino.  (Sir. 9,11)


ETERNECO

Nenio malaperos en nenion, ĉar ĝi nek estiĝis el nenio. (Aŭr. 5,13)
Ne preterlasu rimarki kiel mallongdaŭraj estas homaj aferoj. (Aŭr. 4,48)


FELIĈO

Feliĉe vivas kiu ĉiam agas laŭ la virto.  (Arist. 1179a)
Homo ne povas esti feliĉa sen eksteraj bonaĵoj, sed nek multaj eksteraj bonaĵoj necesas por ke homo estu feliĉa. (Arist. 1179a)
Kiuj asertas ke homo krucumigita sur torturilo tamen estas feliĉa, se li nur estas bona, parolas puran stultaĵon. (Arist. 1153b)
Plej facile rompiĝas feliĉo, konstruita sur tro vasta fundamento.  (Ŝop.)


FIERO

Montri fieron rilate socie pli alte starantaj homoj ne estas nenoble, sed fari la samon rilate socie malpli alte starantaj homoj - estas vulgare.  (Arist. 1124b)


GRANDANIMECO

Grandanimecon oni ne mezuras laŭ absoluta valoro de la donaco, sed laŭ ĝia valoro kompare kun la havaĵo de donacanto.  (Arist. 1120b)
Ne estas grandanima homo, kiu faras donacojn al nebezonatoj.  (Arist. 1120a)
Oni kutime memoras homojn, al kiuj oni faris iun bonon, sed ne ankaŭ homoj de kiuj oni ricevis iun bonon.  (Arist. 1124b)


ĜOJO

Ĝoja koro estas saniga.  (Sal. 17,22)


ĜUO

Ne ĉiu ĝuo feliĉigas, sed nur la prudenta kaj digna.  (Mor.)
Ne rifuzadu momentan feliĉon, kaj ne preterlasadu permeseblan ĝuon.  (Sir. 14,14)


ĜUSTA VOJO

Ĝusta estas tiu vojo, kiu konvenas koncerne nin mem kaj decas rilate la aliajn.  (Patr. 2,1)
Larĝa estas la pordego, kaj vasta estas la vojo, kondukanta al la pereo.  (Jes. - Mat. 7,13)


HAVAĴO

Nobla homo zorgas unuavice pri sia animo, la malnobla - pri sia havaĵo. (Konf.)
Pli bona estas malmulto, kun justeco, ol granda profito, sed maljusta.  (Sal. 16,18)
Kiu plimultigas posedaĵon, tiu plimultigas zorgojn.  (Patr. 2,7)
Por esti feliĉa oni bezonas ankaŭ materiajn rimedojn.  (Arist. 1099b)
Por helpadi aliajn oni devas mem ion posedi.  (Arist. 1099b)
Saĝa homo, kiam tio necesas, malplialtigas proprajn bezonojn, por konservi aŭ pligrandigi sian liberecon.  (Ŝop.)
Se unu homo havas multe da nenecesaĵoj, multaj aliaj havas nek la plej necesajn aĵojn.  (Tol.)


HOMO

Ankaŭ en loko senhoma penu esti la homo.  (Hil. Patr. 2,6)
Dio donis al la homo prudenton, kaj malkovris al li bonon kaj malbonon.  (Sir. 17,6-7)
Karaktero de neniu homo estas tia, ke li povus esti lasita al si mem, por fari kion li ekvolus.  (Ŝop.)
Malbona homo povas fari dekmilfoje pli da malbono ol la besto.  (Arist. 1150a)
Malofte homoj sur socie alta posteno havas ankaŭ altan moralan valoron.  (Arist. 1158a)
Multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.  (Jes. - Mat. 19,30)
Ne eblas realigi personajn interesojn, sendepende de interesoj de familio kaj socio.  (Arist. 1142a)
Ne estas vera forto venki homojn aliajn, sed - venki sin mem.  (Tol.)
Pozitiveco de karaktero pli manifestas sin en farado, nek en akceptado de bonaĵoj, kaj pli en farado de bonaĵoj, ol en nefarado de malbonaĵoj.  (Arist. 1120a)
Sen religietika instruado homoj fariĝas sovaĝaj.  (Sal. 29,18)


HOMARO

Ĉar vulgaruloj ne povas leviĝi sur nivelon de pli noblaj homoj, al ili restas nenio alia ol la pli noblajn homojn malsuprenigadi sur sian nivelon.  (Ŝop.)
Estas multe da perverseco kaj malpureco inter homoj.  (Arist. 1176a)
Kion noblaj homoj lanĉas kun alta celo, baldaŭ eniras vulgaruloj, la aferon malvirtigante.  (Ŝop.)
La tuta homaro konsistigas unu komunan organismon. (Aŭr. 4,4)
Pro neegaleco inter homoj kulpas same tiuj, kiuj sin suprenigas super la aliaj homoj, kiel ankaŭ tiuj, kiuj sin malsupreniĝas antaŭ ili.  (Tol.)
Sen etika kulturo ne estas savo por la homaro.  (Einst.)


HONORO

La honoron de la proksimulo ŝatu kiel vian propran.  (Patr. 2,10)


INFANOJ

Ege grave, kaj eĉ decide, estas akiri bonan sinkonduton jam en la infaneco.  (Arist. 1103b)
Infano lasita al si mem hontigas siajn gepatrojn.  (Sal. 29,15)


JUĜADO

Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu juste.  (Jes. - Joh. 7,24)


JUSTECO

Je boneco reagu per boneco, sed je malboneco reagu per justeco.  (Konf.)
Justeco al ĉiu donas laŭ la merito.  (Arist.)
Justeco konsistas en proporcieco.  (Arist. 1131b)
Justecon oni ofte konsideras la plej alta virto.  (Arist. 1129b)
Kiu plimultigas justecon, tiu plimultigas pacon.  (Patr. 2,7)
Per justeco oni fortikigas la landon.  (Sal. 29,4)
Reagante je boneco per bono - vi instigas homojn al la bono, reagante je malboneco per malbono - vi admonas homojn por ke ili na faru malbonon.  (Konf.)


KOLERO

Ne malpacu kun iu senkaŭze.  (Sal. 3,30)


KOMPATO

Ne helpu pekulon, ĉar li repagos al vi per duobla malbono kontraŭ ricevita bono.  (Sir. 2,4-5)
Ne rifuzu bonon al la bezonantoj.  (Sal. 3,27)
Virteco ekbrilas en la mizero.  (Arist.)


KONFIDO

Kion oni al vi konfidis, ne disportu al aliuloj.  (Sir. 19,7-8)


KONKORDO

Ne eblas longdaŭra konkordo inter malbonaj homoj.  (Arist. 1167b)


KONSCIENCO

Bone estas al homo, kiun ne akuzas propra konscienco.  (Sir. 14,2)


KULPO

Nenio estas kaŝita, kio ne estos konigita.  (Jes. - Mat. 10,26)
Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo.  (Sal. 15,13)


KULTURO

La kulturo plibeligas vivon de bonuloj.  (Arist.)


KVERELO

Evitadu kverelojn, kaj vi faros malpli da pekoj  (Sir. 28,8)
Kverelado kaj reciproka akuzado plejparte aperas kiam la egalaj ne ricevas egale, aŭ kiam neegalaj ricevas egale.  (Arist. 1131a)


LEĜO

Leĝoj estas ĝeneralaj preskriboj, sed estas multaj unuopaj okazoj kiuj ne povas esti juste traktataj laŭ ĝeneralaj preskriboj.  (Arist. 1137b)
Morala aŭtoritato de la leĝo estas pli oportuna ol la morala aŭtoritato de la homo kun absoluta rajto, ĉar leĝo ne povas esti objekto de malamo pro kontraŭstaro al ies instinktoj.  (Arist. 1180a)
Oni lasas ke regu la leĝo, kaj ne unu homo, ĉar unu homo emas uzi regadon por la propra utilo.  (Arist. 1134b)


MALBONO

Estas malbonagoj kiujn neniu neniam rajtas fari, eĉ sub danĝero de sia morto en la plej teruraj suferoj.  (Arist. 1110a)
Homo facile alkutimiĝas al la plej malbona vivo, se nur ĉiuj ĉirkaŭ li tiel vivas.  (Tol.)
Malbono ne ĉesas esti malbono pro tio, ke multegaj homoj ĝin praktikas.  (Tol.)
Nenie en la mondo estas loko kie homo povus esti ŝirmita de siaj malbonagoj.  (Budh. DHP.127)


MALVIRTO

Abomenaĵo por la Eternulo estas vojo de la malvirtulo.  (Sal. 15,9)


MEZO

Dependas de la konkreta okazo, kaj la individua kompreno, kie kaj kiom oni rajtas foriri de la mezo inter du ekstremaj agoj, sed oni ĉiam devas strebi al la meza sinkonduto.  (Arist. 1126b)
Estas escepte malfacile atingi mezon en sinkonduto, ĉar unuj kliniĝas al unuo, kaj la aliaj al alio.  (Arist. 1109b)


MODESTECO

Troa modesteco povas esti kaŝita malmodesteco.  (Arist. 1127b)


MONDO

Tiu ĉi mondo similas vestiblon antaŭ la estonta mondo.  (Patr. 4,16)


MONO

Kie oni ĉion mezuras per la mono, ĉio la plej valora eniras manojn de la plej malbonaj homoj.  (Mor.)


MORTO

Ju pli iu homo estas bona, des malpli li timas de la morto.  (Tol.)
Ni komprenas nek la vivon, kiel ni povus kompreni la morton?  (Konf.)
Kial ni preparas nin por la nokto, por la morgaŭa tago, por la vintro, kaj ne - por la morto?  (Tol.)


ORA REGULO

Kio ne estas agrabla al vi, ja tion ne faru al homo alia.  (Hil. Shabat 31a)
Kion vi deziras ke homoj faru al vi, ankaŭ vi faru al ili.  (Jes. - Mat. 7,12)
Kion vi ne volas ke aliaj homoj faru al vi, nek vi faru al aliaj homoj.  (Konf.)


PACIENCO

Malpacienculo faras malsaĝaĵojn.  (Sal. 14,17)
Nenion faru antaŭ ol pripensi, kaj vi ne pentos.  (Sir. 32,19)


PACO

Estu tiu, kiu amas pacon kaj serĉas pacon.  (Hil. Patr. 1,12)
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.  (Jes. - Mat. 5,9)


PAROLADO

Ĉe multo da vortoj neevitebla estas peko.  (Sal. 10,19)
Ne alkutimiĝadu al vulgaraj vortoj, ĉar en ĝi estas peko.  (Sir. 23,13)
Ne parolu multe kun senprudentulo.  (Sir. 22,13)
Ne respondu antaŭ ol oni vin demandis.  (Sir. 11,8)
Tempo pasas, sed esprimita vorto restas.  (Tol.)
Viaj vortoj estu laŭ Dia leĝo.  (Sir. 9,15)


PEKOJ

Ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.  (Paŭl. - Rom. 14,12)
Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko.  (Jes. - Joh. 8,34)
Kie ne estas pentado, tie ne eblas plibonigado.  (Arist. 1150a)
Radiko de pekoj estas avido, kolero kaj neĝusta kompreno de aferoj. (Budh. M.9)
Se vi faris pekojn, ne plu ilin faru, kaj por faritaj pekoj petu pardonon.  (Sir. 21,1)


PRUDENTO

Prudenta homo evitas ĉion troan, same kiel nesufiĉan, kaj ĉiam serĉas la mezon.  (Arist. 1106b)


RITOJ

Se iu homo ne estas bona - kia estas utilo de ritoj?  (Konf.)
Savo ne estas en ritoj kaj en konfesado de kredo.  (Tol.)


SAĜO

La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo.  (Sal. 9,10)
Kiu lasas vivon flui per si mem, tiu vivas ĥaose.  (Ŝop.)
Kiu plimultigas studadon, tiu plimultigas saĝecon.  (Hil. Patr. 2,7)


SCIO

Malmulte scias, kiu malmulte spertis.  (Sir. 34,10)


SENMORTECO

Ju pli nia vivo estiĝas spirita, des pli ni kredas je senmorteco.  (Tol.)


SINGARDO

Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, kaj interne estas rabemaj lupoj.  (Jes. - Mat. 7,15)
Ne malfermu vian koron al ĉiu homo, kaj ne atendu de ĉiu homo bonon.  (Sir. 8,19)
Saĝa homo estas atenta pri sia vojo.  (Sal. 14,15)
Se iu kondutas senatenteme en etaj aferoj, sendepende de la malutilo por aliuloj, tiu homo certe ankaŭ en grandaj aferoj kondutos malbone.  (Ŝop.)


SUFEROJ

Suferoj pro la neprudenta vivo instigas nin kompreni neceson de la vivo prudenta.  (Tol.)


ŜERCADO

Momentoj de ripozo kaj ŝercado estas necesaj en la vivo, sed ankaŭ ĉe tio oni devas respekti prudentan mezon.  (Arist. 1128a-b)


ŜTATO

La ŝtata aparato estas barilo kontraŭ senlima homa maljusteco.  (Ŝop.)
Ŝtatoj de la kristana mondo ne nur atingis, sed en nia tempo jam trapaŝis, tiun limon, kiun atingis la antikaj ŝtatoj antaŭ ol ili disfalis.  (Tol.)


TAGO

Ĉiu tago estas unu eta vivo.  (Ŝop.)


TOLEREMO

Nobla homo estas rilate ĉiun grandanima kaj ne estas netolerema, la malnobla homo estas netolerema kaj rilate neniun grandanima.  (Konf.)


VINO

Vino, trinkata en ĝusta tempo kaj en ĝusta kvanto, ĝojigas koron kaj gajigas animon.  (Sir. 31,28)


VIRTO

Kiu celas virton, tiun la Eternulo amas.  (Sal. 15,9)
Moralaj ecoj malaperas same pro troa, kiel ankaŭ pro nesufiĉa peno ilin praktiki.  (Arist. 1104a)
Per ekzercado virto aperas, kaj sen ekzercado ĝi malaperas.  (Arist. 1103b)


VIVO

La unuaj vivbezonoj estas: akvo, manĝaĵo, vestaĵo kaj domo.  (Sir. 19,21)
Necesas ĉion fari, paroli kaj pensi kvazaŭ oni jam devas forlasi la vivon.  (Aŭr. 2,11)
Nia vivo en sia komenco aspektas senlima, sed kiam oni ĵetas rigardon de sur ĝia fino, oni vidas ke ĝi estas tre mallonga.  (Ŝop.)
Vera leĝo de la vivo estas tiom simpla, tiom klara, tiom komprenebla, ke oni ne povas pravigi la malbonan vivon per nekono de la vera vivleĝo.  (Tol.)


VOLO

Se de ni dependas ĉu ni faros ion bonan, de ni dependas ankaŭ ĉu ni faros ion malbonan: pri nia virteco kaj malvirteco ni mem decidas. (Arist. 1113b)


 ************

 La sentencojn el subaj verkoj elektis kaj - se necesis - Esperanten (laŭsence) tradukis - Mato Špekuljak.

 I-a Reĝ. (I-a Libro de reĝoj; LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo)
 Arist. (Aristotelo; Aristotel NIKOMAHOVA ETIKA, "BIGZ", Beograd 1980; Diogen Laertije ŽIVOTI I MIŠLJENJA ISTAKNUTIH FILOZOFA, "BIGZ" Beograd 1979; Jadranka Kalenić MUDROST GRČKE ANTIKE, "MGV" Zagreb 1999)
 Aŭr. (Aŭrelio; Marko Aurelije SAMOMU SEBI, "CID", Zagreb 1996)
 Budh. (Budho; TAKO JE GOVORIO BUDA, "Grafos", Beograd 1986)
 Einst. (Albert Ajnštajn MOJA SLIKA SVIJETA, "Narodna prosvjeta", Sarajevo 1955)
 Hil. (Hilelo; TALMUD, "BIGZ", Beograd 1990)
 Konf. (Konfuceo; IZABRANI SPISI (Laoce, Konfucije, Čuangce) "Prosveta", Beograd 1983
 Jes. (Jesuo; LA SANKTA BIBLIO, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo)
 Mor. (Moruso; Tomas Mor UTOPIJA, "Kultura", Beograd 1964)
 Patr. (Patroj - eldiraĵoj de unuaj rabenoj; TALMUD: Izreke otaca, "BIGZ", Beograd 1990)
 Paŭl. (Paŭlo; LA SANKTA BIBLIO, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo)
 Pred. (Predikanto; LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo)
 Ps. (Psalmoj; LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo)
 Sal. (Salomono; LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo)
 Sir. (Siraĥido; JERUZALEMSKA BIBLIJA, "Kršćanska sadašnjost", Zagreb, 1994)
 Sokr. (Sokrato; Ksenofont USPOMENE O SOKRATU, "BIGZ", Beograd 1980)
 Ŝop. (Ŝopnehaŭero; A. Šopenhauer PARENEZE I MAKSIME, "Grafos", Beograd 1978)
 Tol. (Tolstoj; L. N. Tolstoj "ЗАКОН НАСИЛИЯ И ЗАКОН ЛЮБВИ" kaj "ПУТЬ ЖИЗНИ"  http://lib.ru/LITRA/TOLSTOJ)

 Ilustraĵo: http://www.uni-heidelberg.de/fakultaeten/philosophie/zegk/histsem/mitglieder/ls_maissen_contact_engl.html