Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Ĉiuj naturaj homaj vivspacoj kun akcepteblaj klimataj kaj ekonomiaj vivkondiĉoj jam estas troloĝataj. Grandegaj loĝlokoj, nomataj superurboj, en la administra kaj ekonomia senco prezentas zonoj en kiuj ne eblas organizo de la digna homa vivo por plimulto da iliaj loĝantoj. Okupiteco de ĉiuj loĝeblaj teritorioj faris la teritoriajn konkerojn vera escepto en la moderna epoko. Ĉiuj popoloj eliris je la limoj de aliaj popoloj, kaj ŝovado de limoj hodiaŭ konsideras netolerebla entrepreno. Migradoj, diverskaŭze kaj diversmotive okazantaj, estas realeco en preskaŭ ĉiu lando de la mondo.

Ŝtatoj ĉesis esti izolitaj sistemoj. Dank' al senduba kaj nerevenebla interdirektiĝo ĉiuj popoloj estiĝis unu al la alia proksimulo kaj najbaro. Nombro de loĝantaro sur la tero estiĝis grandega, sed ankaŭ daŭro de la homa vivo rimarkeble plilongiĝis (aŭ prolongiĝis). La periodo de la homa vivmatureco plilongiĝis kaj ĉe la fino kaj ĉe la komenco, kaj rimarkeble plilongiĝis ankaŭ periodo de la homa laborkapablo. La virino havas kondiĉojn por sia rekta socia konfirmado, kaj malplivastigas bazo por la dominado de viroj. Situacio kun la junularo esence ŝanĝis: dum oni antaŭe devigadis junajn homojn komenci frue labori, hodiaŭ junaj homoj malfacile trovas laborlokon. En preskaŭ ĉiuj landoj malplialtiĝo de la influo de eklezioj je la vivo de unuopuloj kaj socio proksimiĝas al la kulmino. Ĉefa karakterizo de la vivo estas rapida kaj senĉesa ŝanĝiĝo de la vivkondiĉoj kaj cirkonstancoj. Proceso de la industriigo komenciĝadis diverstempe en diversaj landoj kaj trovis diversajn popolojn en diversaj sociaj situacioj. Ŝanĝoj, kiujn kunportis kun si la industriigo, esence influis la vivon de homoj kaj iliajn interrilatojn.

Malproporcia dislokiĝo de produktrimedoj kaj de produktaĵoj rezultas per pririĉigado de riĉaj kaj malpliriĉigado de malriĉaj popoloj, tavoliĝado kaj socia diferenciĝado ene de unuopaj popoloj. Sekvas troa (mis)uzado de la naturaj riĉaĵoj, malpurigado de la hommedio, artefarita instigado al la konsumado. Teknologio faris interhoman komunikadon la tergloba. Edukado, necesa por "produktado" de kvalifikitaj laboristoj por bezonoj de la scienco kaj industrio, estas, spite al ĉiuj deklarataj principoj pri rajtoj, evoluiĝo kaj libero de la persono, kosiderata la negocinvestado. Rapida industrialigo transformis homojn en produktantojn kaj konsumantojn, kaj naturon en la spacon de rabado kaj malpurigado. De la "homo industria" krucumita inter la produktado kaj konsumado, dividita de aliaj homoj per maŝinoj, proceduroj kaj plejofte malbona administrado, estas forpenitaj origina interrilato kun la naturo kaj la altaj sopiroj. En senmaska socia realeco la homo estas reduktita en staton sub la nivelo de la laborbesto: en nivelon de la produktkapacito kaj konsumpotencialo, rilate kiun oni povas amase aplikadi matrikulnumerojn, indeksojn, indikilojn, kaj kiujn oni povas envicigi en sliparojn, registrojn kaj datumarojn. La maro de la homa sufero estas netrarigardebla, kaj la maro de la senespero estas profundega. Teknologio de la moderna industria epoko ebliganta al ĉiu la biologian minimumon ebligas al multaj - kamufladon de la vera malespero. Same kiel homecon kaj noblecon oni ne povas aĉeti, nek ilin kaŝi aŭ ekstermi, tiel ankaŭ la hommizeron oni ne povas maski.

(El la libro de Fran Urban OTVORENA ŠUTNJA, "FTI" Zagreb 1980, elektis kaj esperantigis M. Ŝ.)