Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Dum sia vivo estis Erasmo la plej populara latina verkisto de sia epoko, kleruloj fanfaronis per lia amikeco kaj reĝoj logis lin en siajn servojn. Li tamen preferis libere verki – ekde la jaro 1487, kiam li probable ekis, li skribis proksimume dumil vortojn potage dum kvindeko da jaroj, sume do ĉ. 38 milionojn da vortoj, t.e. ĉ. 150 librojn kaj 3000 leterojn. Hodiaŭ oni ĉiam ankoraŭ konas lian nomon, sed paradokse ne plu lian ampleksan verkaron, krom “Laŭdo de stulteco”. Tamen, Erasmo restas fama homo por latinistoj: oni nomas lin  “praeceptor mundi” - instruisto de la mondo, precipe pro tio, ke li estis eminenta latinisto, kies kvalitojn apenaŭ iu iam poste atingis. Legado de verkoj de Erasmo apartenas al frandaĵoj por ĉiu, kiu volas lerni bonan latinan lingvon kaj ties grekan modelon.

Eminenta scipovo de la latina lingvo ebligis al Erasmo en la jaro 1493 iĝi persona sekretario episkopo de Cambrai, kiu poste ebligis al li studi en pariza universitato, kiu tiam estis la ĉefa eŭropa teologia disputejo. La reĝimo en la kolegio Montaigu, kiun Erasmo komence eniris, estis aparte severa, kiel ankaŭ la instruado mem. La interesoj de la juna studento jam estis fiksitaj al humanismaj idealoj, li ne enstuziasmiĝis pri profundaj teologiaj disputoj, kiujn li poste prikritikis en „Laŭdo de stulteco“. Pri vivo en Parizo kaj pri postaj vojaĝperiodoj de lia vivo oni estas bone informitaj el leteroj: li skribis ĉiutage al iu el siaj amikoj, kolegoj kaj konatuloj, kompreneble en la Latina. La konoj de la Latina estis tre utilaj dum lia studado ankaŭ finance, ĉar por loĝi pli komforte kaj libere, li vivtenis sin per ties privata instruado en familioj de nobeluloj kaj riĉuloj. Krome, en Parizo Erasmo pliprofundigis siajn konojn de la greka lingvo, kiuj iĝis necesaj por posta kritika prilaboro de kopioj kaj tradukoj precipe de la Nova Testamento.

Lia tuta intereso apartenis al renesanca intelektula movado, kiu poste ricevis nomon  humanismo (1), specifa per la amo al „bonae litterae“, kun „bona“ enhavo, sed precipe pura kaj korekta klasika stilo. La komencon oni tradicie metas en la jaron 1345, kiam Francesco Petrarca (2) trovis manuskripton kun leteroj de antikva politikisto kaj oratoro Marcus Tullius Cicero (106 a.K.- 43). La intelektuloj en Italio reeldonadis manuskriptojn de antikvaj aŭtoroj, revivigante helenan kaj latinan literaturon de la t.n. ora epoko, kies ĉefa reprezentanto estis ĝuste Cicerono. Okupiĝo per antikvaj lingvoj iĝis granda modo, karakteriza por la tuta epoko. Ĝi iĝis fono por paleografio, scienca deĉifrado de manuskriptoj. Komence de la 16-a jarcento, la humanismo kulminis: la libropresado, enkondukita en Eŭropo ĉirkaŭ la jaro 1450, iĝis kutima vojo por disvastigi novajn eldonojn de klasikaj verkoj, kiuj ekde tiam estis multe pli facile akireblaj.

Erasmon famigis la unua presita eldono de „Laŭdo de stulteco“ en 1511 en Parizo. Ĝi portis la greklingvan titolon. La titolo havas duoblan signifon: la Stulteco estas laŭdato kaj samtempe laŭdanto, en la alegoria formo de virino, kiu, laŭ la ilustraĵo de Hans Holbein (en la eldono el la jaro 1515), aperas kun tintilornamita ĉapo  en oratora benko, por mem prononci sian laŭdon kvazaŭ oratoraĵon laŭ la maniero de antikvaj ekzercaĵ-paroladoj. La libro iĝis tre ŝatata kaj baldaŭ aperis tradukoj: franca 1520, germana 1534, itala 1539, angla 1549, nederlanda 1560. Eminenta estas Esperanta traduko de Gerrit Berveling (Erasmo de Roterdamo: Laŭdo de l’ stulteco. Trad. Gerit Berveling. UEA Rotterdam 1988, 111 paĝoj), kun prefaco de Humphrey Tonkin.

La stulteco diras, ke: oni stultumas en ĉiu aĝo: oldulinoj ... ripetas, ke la vivo belas kaj ke ili ankoraŭ seksardas kaj ... pentras la vizaĝon per ruĝoj, neniam forpaŝas de l’spegulo...“. (Hodiaŭ ja sur tia konduto baziĝas la tuta kosmetikbranĉo kun multekostaj junigaj programoj kaj produktoj, kaj oni povas demandi sin, ĉu fakte ne estas stulte tiom laŭdi kaj sopiri la junecon).

Stulteco pli oportunas ol saĝeco: saĝulo atente esploras en libroj, serĉas konsilojn, ne aŭdacas ion riski per falsa aŭ nepreciza eldiro, timetas kaj hezitas. Stultulo, kiu lasas sin senzorge, spontanee, nature kaj senbride regi de pasioj kaj instinktoj, agas libere kaj estas feliĉa.

La generacio de la antikva Ora Epoko vivis laŭ instinkto kaj naturaj emoj. Por kio ja necesus la gramatiko, se ĉiuj havis la saman lingvon? Por kio utilus la dialektiko, se ne ekzistis kvereloj? Kiun lokon havus retoriko, se neniu procesis kontraŭ la alia?  Por kio oni serĉus jurisprudencon, se mankis malbonaj kutimoj? La homoj en tiu epoko estis tro piaj por serĉi la sekretojn de la naturo kaj universo. Kaj tiu ĉi pura stato malaperis per invento de sciencoj!

Oratoroj prenas por grandioza faro, ie tie (eĉ se tute ne konvenas) interteksti en sia parolado kelkajn fremdajn vortojn, per kies obskuro ili imponu al la leganto: kiuj komprenas, pli kaj pli plaĉu al si mem, kaj kiuj ne komprenas, des pli tiujn admiru.

Se oni konsultas la historion, oni trovas, ke neniu reganto pli malutilis al ŝtato, ol se hazarde la regado trafis en la manojn de iu filozofaĉo aŭ literaturamanto“ asertas La Stulteco, parolante, nota bene, pri ŝtatoj (ne pri organizaĵoj).

Instruistoj estas „homspeco la plej mizera, la plej kompatinda“, kaj ili povas elteni la malfacilaĵojn de sia profesio, malbonajn salajrojn, ĉikanon de subuloj kaj primokojn de lernantoj nur pro tio, ke ili mem estas trafitaj de stulteco.

Kiuj erudite verkas por prijuĝo de malmultaj doktuloj, estas kompatindaj ĉar ili aldonas, ŝanĝas, forigas, remetas, ripetas, revizias ... kaj neniam kontentas, kaj akiras nur rekompencon plej bagatelan, nome laŭdon de et-eta grupeto. Male verkistoj, al kiuj la stulteco favoras, ne klopodas verki por elitoj, kio venas en la plumon, ili konfidas al la literoj, maksimume malŝparante la paperon. Ili plaĉas al si mem, kiam publike oni laŭdas ilin, kiam en homamaso oni montras ilin perfingre, kiam ĉe librovendistoj ili aĉeteblas, kiam sur la titolpaĝo legiĝas ilia plena nomo, prefere fremdlingve.

Konoj de latina kaj greka lingvoj, tiam kutimaj por la verkistoj, ebligis al Erasmo fari ŝercon pri la nomo de lia verko „Moriae encomium“, sugestita per la nomo de lia brita amiko Thomas More, al kiu la verko estis dediĉita kaj en kies domo ĝi estis skribita.

Siajn unuajn ideojn pri edukado kaj klerigo notis Erasmo dum siaj studentaj jaroj en Parizo Ili koncernas precipe instruadon de la Latina. Kvankam li instruis nur private, li interesiĝis pri la fenomeno de instruado mem. Instruado kaj edukado estis jam en la tempoj de Erasmo komprenataj kiel unu unuo, tial la rilato inter instruisto-edukisto kaj lernanto tre gravis. Li konceptis interalie en la jaro 1503 « manlibron por kristana batalanto » Enchiridion militis christiani pri deca kristana konduto, 1509 libron pri edukado de knaboj „De pueris instituendis“ kaj 1525 eldoniĝis la libro pri klerigo kaj eduko de kristana nobelaro Institutio principis christiani.

La plej legata kaj tradukata lingvodidaktika verko de Erasmo estas  Colloquia familiaria: sprita, kleriga, inspira kaj amuza eĉ por hodiaŭa leganto.  Erasmo ne ŝatis uzi la kutiman metodon longe ripetadi gramatikajn regulojn kaj parkerigi elektitajn tekstpecojn de klasikaj aŭtoroj. Laŭ li, oni pli bone povas lerni la lingvon per pritrakto dum konversacio inter instruisto kaj lernanto. Li skizis lingvoekzercaĵojn en formo de simplaj dialogoj.

Dum la vivo de Erasmo estis „Colloquia“ reeldonitaj preskaŭ centfoje kaj estis uzataj ĝis la 19-a jc., sampopularaj kiel Laŭdo del’ stulteco.

Erasmo intence nomis ilin „familiaraj (3) konversacioj“ por apartigi ilin desde seriozaj literaturaj kaj filozofiaj dialogoj. La parolantoj estas lernantoj kaj instruistoj, gepatroj, monakoj, komercistoj kaj aĉetantoj, servistoj, soldatoj, metiistoj, gastejestroj kaj gastoj, geamikoj de diversaj profesioj kaj ĉe diversaj okazoj. Ili respegulas la tiatempan vivon kun ĝiaj tipaj temoj kaj problemoj.

La enkonduka artikoleto „In primo congressu“ (ĉe unua renkontiĝo) klarigas bonajn manierojn dum salutado: ĝentila saluto faciligas bonajn rilatojn. Sekvas ĉapitro „Auspicianti quidam“ kun aro da ĝentilaj esprimoj, per kiuj oni alparolu iun, kiu komencas laboron.

La dialogoj estas fluaj, malenuigaj kaj mirinde aktualaj, se temas pri ĝeneralaj ideoj kaj kritikoj. La nomoj de agantaj personoj estas karakterizaj: oni jam laŭ nomo „Xantippe“ povas diveni, ke ŝi estas kverelema edzino, kiel tiu de Sokrato, same „Hedonius“ estas vivĝua “hedona” filozofo, „Euglottus“ bonkora parolemulo k.s.  Moralisma dialogo „De rebus ac vocabulis“ (pri aĵoj kaj vortoj) aludas tiajn „nomina omina“. La interparolantoj estas Beatus (t.s. feliĉega, riĉega) kaj Bonifatius (t.s. bone aŭgurita; kun belega vizaĝo). La diskutindaĵo estas: kio estas pli grava, bela nomo ol bela afero, eĉ se ĝi havas malbelan nomon? Temas pri tipe konsenta dialogo, kie oni lernas multajn esprimojn por agrabla konversacio.

Ĝis hodiaŭ ofte legata estas la „feminisma“ dialogo de abato kaj klera virino „Abbatis et Eruditae colloquium“, kies specimeno aperis ankaŭ en Esperanto-traduko en la Germana Antologio. La nomoj de la du roluloj sprite karakterizas ilin: tiu de la abato „Antronius“ sonas simile kiel „Antonius“, ekzemple la sanktulo Antonius de Padua. Sed, en la nomo oni aŭdas ankaŭ la grekan vorton antron, kio signifas kavernon, ekzemple tiun de stulta kiklopo Polifemo en Odisseo. „Antronius“ do povas esti pia, sed samtempe primitiva, „elkaverna“. „Magdalia“ sonas iom kiel „Magdalena“, do la pekulino el la Biblio, kaj iom kiel „Magalia“, luksa urbokvartalo en Karthago. Ŝi do povas esti riĉa urbanino iel pekanta.

La ĉefdemando estas klereco: ĉu ĝi taŭgas por virinoj kaj ĉu ĝi estas amuza. Abato diras “ne”, nobelulino “jes”. Ili fakte kverelas, sed ili neniam uzas maldecajn, vulgarajn aŭ primokajn esprimojn. La dialogo estas duoble valora: pedagogie, por montri, kiel oni kondutu dum inteligenta disputo, kaj lingvoinstrue, prezentante aron da parolturnoj, kiuj ebligas riĉan konversacion, restante tamen mallongaj, gramatike travideblaj kaj enhave trafaj.

Filinoj ĝuu la saman kleriĝon kiel filoj, opiniis Erasmo, kiu persone konis kelkajn elstarajn virinojn, inter ili Katerina Aragona, edzino de la reĝo Henriko la VII-a, kaj Maria el Hungario, fratino de la reĝo Karolo la V-a, kiuj ambaŭ ŝatis latinajn librojn. Kleraj virinoj estis ankaŭ en la familio de Tomaso Moro, al kies filino Margareta Erasmo dediĉis unu el siaj latianaj komentarioj, kaj en Germanio en familioj Pickelheimer kaj Blarer.

Plua konata verko Adagia estas aro de antikvaj eldiroj, parolturnoj, kaj proverboj, kiujn Erasmo kolektis dum la tuta vivo kaj daŭre kompletigis la kolekton, kiu aperadis ekde la jaro 1501 en multaj sinsekvaj eldonoj. Adagioj iĝis granda modo, tipa por humanisma kleriĝo. Kono de citaĵoj atestas pri alta kulturnivelo de parolanto/skribanto – kaj la Erasma kolekto ebligis senpene lerni tiajn ornamaĵojn de intelektula verkaro.

Komence Erasmo sciigas:

Facilas onidire por ĉiu, proverbojn skribi.
Ne negas mi, sed milojn da ili, jen peno.
Kiu min kredi ne volas, mem faru,
baldaŭ li samon ja spertos.

Unu el la plaj kontaj adagioj estas Herkulaj laboroj – laboroj  de heroo de greka mitologio, kiu devis plenumi dekdu malfacilegajn taskojn, i.a. mortigi danĝeran leonon kaj naŭkapan akvoserpenton Hidron, kapti sovaĝan apron, ŝteli orajn pomojn el gardata ĝardeno ktp..

Jam en antikvaj tempoj „Herkulaj laboroj“ signifis ion penan kaj malfacilan. Eĉ nun multaj faras enorman laboron kaj spertas nur envion. Al tio apartenas ankaŭ la laboro de Erasmo mem: ĉu iu povas imagi, kiom da malnovaj manuskriptoj li devis trakribri por trovi originon de siaj adagioj? Ĉu iu havas ideon, ĉe kiuj aŭtoroj oni serĉu ilin? En kiu tipo de literaturo? Ĉu ĉe gramatikistoj, oratoroj, dialektikistoj, sofistoj, matematikistoj, historiistoj, filozofoj, teologoj?

Erasmo atentigas, ke lia propra laboro ne konsistas nur el kolektado de citaĵoj, li mencias siajn aliajn verkojn kaj tradukojn, ĉefe la kun „Adagia“ samtempan eldonon de kompleta verkaro de Hieronimo,  klarigante, ke ĉiu nova eldono devas esti senerarigita kaj reprilaborita. Li faras Herkulan laboron – restas nun espero, ke la legantoj aprezos ĝin.

Adagio Hastu malrapide klarigas  enigman diraĵon, interesan pro la kontraŭa signifo de siaj partoj, simpatie mallonga kaj samtempe esprimpova,  ĝia signifo tamen grava: ne ekestu malutilo aŭ damaĝo pro hasta nepripensita agado! La vortoj „festina lente“ estis multe aprezataj de romiaj imperiestroj: Cezaro Aŭgusto admonis, ke en ĉio farata devas esti kaj streba rapido kaj diligenta malrapido. Tito Vespasiano enkondukis monerojn kun simbolo de „festina lente“: ankro kun enplektita delfino. Delfino estas la plej rapida fiŝo, ĝi do signifas haston, rapidon; ankro, kiu tenas ŝipon senmova, signifas halton, malrapidon.

Ĉar tiu ĉi simbolo estas tiom saĝa, ĝi iĝis presista signo (logoo) de Aldo Manutio, ĝi troviĝas sur ĉiuj de li presitaj libroj, kiuj havas en tuta Eŭropo eminentan reputacion.

En la unua eldono de adagioj sekvis laŭdoj ne nur al Aldo Manutio mem, sed ĝenerale al libropresado, kiun Erasmo opiniis mirakla disvastigilo de informoj (same ni hodiaŭ entuziasmiĝas pri interreto). 

„Cicerona dialogo, alinome, pri la plej bona dirmaniero“ - tiu ĉi apologio de bona latina stilo ne estis konceptita por vasta publiko, kiel „Adagia“ kaj „Colloquia familiaria“, sed por fakuloj, do por klerula elito kun bonaj konoj de klasika lingvo.

La ĉefa punkto de tiu ĉi dialogo estas „imitatio“, do imitado de klasikaj modeloj. Jam en Grekio ekde la dua jarcento a.K. estis „aticismo“, do la sobra kaj klara stilo de aŭtoroj el Atiko, preferata al plumpaj aziaj oratoraĵoj. La latina literaturo evoluiĝis en la unua jarcento a.K. al perfekteco, kies reprezentanto estas Cicerono. Petrarko opiniis Ciceronon la plej bona proza verkisto.

„Skribi kiel Cicerono“ sopiris ankaŭ aliaj humanistoj, por kiuj tamen estis pli facile transpreni la formon ol la enhavajn ideojn, tial la „ciceronismo“ koncentriĝis al analizo kaj preciza imitado de vortprovizo, frazeologismoj kaj stilaj subtilaĵoj. Aliaj tamen preferis eklektikismon kaj iĝis „anticiceronanoj“. La rivaleco daŭris du jarcentojn. En tiu tempopunkto komenciĝis la satira kritiko de Erasmo, kiu malŝatis ĉiujn ekstremojn.

Erasmo mem estas Bulephorus („konsilon portanta“, konsilanto), lia kunulo (kiu parolas tre malmulte) estas Hypologus („subparolanta“, kunparolanto), kaj la kontraŭulo, „infektita“ de ciceronismo, estas Nosoponus („dolorhavanta“, suferanto). Bulephorus malkaŝas, ke Nosoponus suferas pro danĝera imitadinfekto. Nosoponus mem atestas, ke neniu homo povas plu kuraci lin. Li havas portretojn de Cicerono ĉie en sia domo, Cicerono venas eĉ en liajn sonĝojn, nenie estas alia libro ol tiu de Cicerono.

Bulephorus sur praktikaj ekzemploj kaj kun multaj argumentoj konataj el du jarcentoj de kontraŭciceronismo klarigas, ke, unue, perfekte Ciceronon imiti ne eblas, ĉar lia stilo havas individuan karakteron, kiu estas neripetebla. Due, oni Ciceronon imiti ne rajtas, ĉar la tempo, loko kaj cirkonstancoj estas nun tute aliaj ol dum lia vivo. Krome, skribante kiel iu alia oni ja subpremas sian propran individuecon. Trie, oni ja hodiaŭ Ciceronon imiti ne bezonas, ĉar lia parolarto ne plu taŭgas por niaj problemoj, nek lia vortprovizo por hodiaŭaj subjektoj, oni esprimas sin aliel. Post multaj eĉ pli detalaj analizoj Nosoponus lasas sin kuraci.

Konata lernolibro estis De utraque verborum ac rerum copia. Materialon por la duvoluma lernolibro „pri riĉeco4 de vortoj kaj aĵoj“ t.e. pri riĉa stilo, ekkolektis Erasmo kiel latin-instruisto en Parizo, kie aperis antaŭ la jaro 1500 la unua eldono. En la jaro 1511 li instruis la Grekan en la universitato de Cambridge, kaj samtempe plu interesiĝis pri latina instruado. Riĉeco de vortoj rilatas al gramatiko, riĉeco de aĵoj kaj nocioj al dialektiko. Por montri, kiel ĝuste utiligi la gramatikan kaj vortaran riĉecon de la lingvo, Erasmo elpensis aron da stilekzercaĵoj: por ke la parolanto kaptu intereson de aŭskultantoj, li devas havi multajn eblojn variigi sian eldiron, uzante ĉiam alian esprimmanieron.

La unuaj dek ĉapitroj estas dediĉitaj al diskuto pri esenco kaj valoro de riĉa stilo. En la praktika parto troviĝas diversspecaj variaĵoj de gramatikaj kaj stilaj esprimoj. Ekzemple, en la 33-a ĉapitro listiĝas 195 variaĵoj de la frazo „tuae litterae me magnopere delectarunt“ (via letero ege ĝojigis min) kaj preskaŭ tricent de „semper dum vivam, tui reminero“ (mi memoros pri vi dum mia tuta vivo). Komencanto povas diri ekzemple: „Numquam, quoad victurus sum, me tui capiet oblivio“ (neniam, dum mi estos vivanta, kaptos min forgeso pri vi), progresintoj diru ion pli elegantan, kiel „ Eadem me lux exanimem videbit, quae tui conscipiet immemorem“ (la sama tago [=lumo] vidos min morta [=senanima], kiu min rigardos forgesintan vin).

La dua volumo, „copia rerum“, enhavas multon da citaĵoj el antikvaj klasikuloj. La lernolibro, populariĝinta ĉefe en Britio, estis uzata ĝis la 19-a jarcento. Dum la vivo de Erasmo ĝi eldoniĝis 85-foje kaj ĝis 1824 ankoraŭ 180-foje.

Memkompreneble, al Erasmaj lernolibroj pri bona stilo kaj oratora klerigo aldoniĝas libro pri ĝusta skribado de leteroj. Skribado de leteroj estis parto de eŭropa kulturo, kiu estis evoluigata kaj respektata ekde antikvaj tempoj, kaj al kiu Erasmo grandparte kontribuis; leteroj tiam ne estis vidataj kiel nuraj sciigoj, ili atestis pri klerignivelo de siaj aŭtoroj, estis relegataj kaj publikigataj, iĝante memstara literatura ĝenro, epistolografio. Celo de la epistolografia instruado, laŭ Erasmo, ne estu atingi formalan perfektecon en leterskribado, sed evoluigi kultivitan personecon de leterskribanto. La lernolibro, pro sia alta nivelo, estis uzata en universitata instruado.

La tuta verkaro de Erasmo estas riĉa fonto, el kiu ĉerpis filozofoj, teologoj, enciklopedistoj kaj pedagogoj, perante liajn ideojn kaj sciojn, kiuj iĝis parto de humanisma -  kaj sekve eĉ de la hodiaŭa -  eŭropa kulturo.

1 Termino kreita de F. I. Niethammer en la jaro 1808 surbaze de « Studia humanitatis »
2 1304 – 1374, fondinto de humanismo, aŭtoro i.a. de pluraj latinaj traktaĵoj
3 t.s. konfidencaj, intimaj
4 „copia“ signifas: provizo, riĉeco, abundo, amaso, aro, stoko

Pli ampleksa versio de la verko (AIS-kurso, I studunuo) estas elŝutebla kaj malfermebla laŭ adreso : http://www.ruskijezik.info/croatian/manlibroj/Erasmus_BARAN.pdf

La prelegon de d-ino Věra Barandovská-Frank pri Erasmo okaze de la 500-a datreveno de la apero de lia verko "Laŭdo de l'stulteco" oni povas ankaŭ aŭskulti laŭ jena adreso:  http://vimeo.com/album/1712870

Kopirajto: d-ino Věra Barandovská-Frank
Danko: koregan dankon al d-ino Vera Barandovská-Frank pro disponigo de ŝiaj verkoj al nia retejo!

Ilustraĵo: http://www.queens.cam.ac.uk/page-2006