Printi
Detaloj: | Publikigita 28 Februaro 2018

Antaŭ iom pli ol unu jarmilo kaj duono sur Mediteraneo disfalis la helenromana civilizo. Vere, la Orientromana imperio ekzistis ankoraŭ 1000 jarojn, sed dum tiuj 1000 jaroj ĝi ne ludis iom pli signifan rolon en la monda kulturo kaj civilizo. Ĝi simple - atrofiĝis. La Okcidentromana imperio, kiel pinto de la helenromana civilizo, disfalis estinte sur kulmino de sia bonstato, elinterne ruiniĝinta kaj elekstere atakta de krudaj sed vivoplenaj barbaroj.

Disfalon de la Okcidenteŭropa imperio, tamen, travivis kristanismo. Pri tio precipe meritas benedikta ordeno. La eklezio komencis inter barbaroj sukcese disvastigadi kaj kristanismon, kiel religian produkton de la juda-helena-romana spirito, kaj skribon, kaj lernejan sistemon, kaj ordenajn komunumojn, estintajn centrojn de la kulturo kaj civilizo, kaj ĉio tio en maniero de la okcidentromana organizo, en spirito de la romana juro. En la tuta edukita Eŭropo estis uzata unu komuna lingvo - la latina. Tio estis komenco de nova, escepte fruktodona, kultura kaj civiliza ciklo en Eŭropo.

Kiam tia Eŭropo, rapide pligrandiganta sian spiritan kaj materian bonstaton, komencis ekspansion en alijan partojn de la mondo, ĝi estis spirite kaj materie superiganta plimulton da aliaj civilizoj. Precipe tiusence elstaris iuj partoj de Eŭropo, unuavice Italio, Hispanio, Nederlando, Anglujo. Eŭropa kulturo kaj civilizo estiĝadis ĉiam pli kaj pli rafinita. Ĝi serĉis kaj trovis inspiron en la matura helenromana antikveco, kiu siatempe okazis en la simila situacio. Oni komencis kuraĝe promulgi valorojn, belecojn kaj plezurojn de ĉi-tergloba vivo (dum en la antaŭa epoko oni estis turniĝintaj al la vivo netergloba, postmorta), oni postulis kiel eble pli da toleremo, libereco, justeco, demokratieco... Oni konsideris ke ĉiu homo havas rajton je (ĉi-tergloba) vivo, je evoluigo de personaj potencialoj. Tiu epoko estas kutime nomata Renesanco, kaj en senco idea - Humanismo.

Tio estis epoko de grandaj artistoj - Petrarca, Boccaccio, Michelangelo, Raffael, kaj pensuloj - Erasmo el Roterdamo, Thomas More... Kristana eklezio komence akceptadis, kaj eĉ apogadis novajn tendecojn, sed iom post iom humanistoj komencis pledi por tiomgrada klereco, toleremo kaj demokratieco... kiaj estis malfacile akcepteblaj kiel por ŝtataj, tiel ankaŭ por ekleziaj strukturoj. De tiam komencis iompostioma disiĝado de parto de humanistoj kun eklezio. Tio estis daurigota ankaŭ en epoko de kleriga movado, kaj kulminis en kazo de unu el la plej elstaraj modernepokaj humanistoj - Bertrand Russell. Tamen, moderna katolika pensulo Hanas Küng, ne sen iugrada sukceso, provas kontinui tradicion de la kristana humanismo.

Humanismo restas konstanta defio, eĉ se ĝi ankoraŭ longe restos limigita, kiel cetere dum sia apero, je relative malgranda cirklo de siaj pledantoj kaj adeptoj (plejparte apartenantaj al socia elito), kaj kvankam ĝi nemalofte estis simplikigata kaj vulgarigata en politika praktiko (kiel en kazo de marksismo kaj moderna okcidentana hedonisma pragmatismo). Cetere, radikoj de humanismo eliras el multe pli malnovaj epokoj, ol tio estis la 14-a kaj 15-a jarcentoj, el komencoj de la monda kulturo kaj civilizo. Ĝiaj elementoj ĉeestas en la plej malnovaj religietikaj tradicioj. Sufiĉas rememori Konfuceon kaj Budhon, sed ankaŭ la faman Leteron de la indiana tribestro al la blanka homo. Tamen, en eŭropa Renesanco humanismo estiĝis sistema mondkoncepto, vivkoncepto, ideologio de la plej noblaj homoj.

Fonto: "Humanitas" 6/2002