Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Se ni fiksiĝas sur la valoroj nun vaste ŝajnakceptitaj, origine humanismaj, ni ekkonscias ke oni devas daŭre ilin igi akceptataj ĉar pri ili estas unuanimeco rompiĝema kaj suferanta je interpretoj tiom malsamaj ke oni rajtas konkludi "tot capita tot sententiae" (tiom da opinioj kiom da kapoj). Jen, tial, la nepreco antaŭeniri ĝis la fundamentoj sur kiuj sin apogas vaste ŝatataj valoroj. Necesas, do, sin demandi: ĉu tiuj valoroj validas el si mem, antaŭ kaj sendepende de ĉiuj raciaj demonstro kaj pruvo el kiu ĝermus ilia valideco? Estas sciate ke homo faras elektojn, kaj samtempe supozas ke mem elektas motivite kaj racimovite. Fakte, kio koincidas kaj harmonias kun niaj preferoj, ne necesas esti valida kaj racie pruvita.

Dum mia instruista aktivado mi renkontis lernantojn allogitajn de iu filozofi-instruisto, aŭ de penscentroj universitataj kaj alispecaj, laŭ kiuj la moralo (temas pri unuaj principoj) estas nur persona elekto ŝanĝebla laŭ epoko kaj siapensa evoluo, neniom io definitive sammaniere deviganta por ĉiam kaj por ĉiuj. Tia penso allogis ĉar ĝi ŝajnas ekzalti la rajton de libera elekto. Mi helpadis gejunulojn derivigi la konsekvencojn de tiu pensa sinteno: kaj ni kune alvenadis al la konkludo ke, senvole kaj malgraŭ dialektikaj artifikoj, se vere ne ekzistas fiksa natura moralo (mi resubstrekas: temas nur pri unuaj, esencaj principoj), neniu leĝo, civila aŭ mora, povas devigi konsciencon. Por eliri el tiu senelira situacio nin helpas, laŭ mia deirpunkto, priserĉo de la originaj fundamentoj de la valoroj asertataj de humanistoj diverspecaj; alikaze la valoroj mem povas senvaloriĝi aŭ vane flirti en la vento senapoge.

El tiuj vidpunktoj mi aldonus - ŝajnas iom naive - ke kelkaj timas malpurigi la purecon de nia humanismo se oni parolas aŭ publike traktas pri religio kaj Dio. "Et si Deus non daretur", diradis eroj de pasintaj kleristaj humanistoj (kvazau Dio ne ekzistus); nur iuj tamen. Aliaj, por kiuj racie pruveblas ke Dio ekzistas kaj konstituas fundamenton de la humanismaj valoroj, ne timis malpurigi sian humanismon parolante pri tiaj temoj. Ĉirkaŭvagas fantomo en esperantujo, kiu ruze transiras aliloken: oni timas ke paroli pri Dio provokas disigon, dum tion ne kaŭzus proklamita agnostikismo kiun iuj alnomas neŭtraleco. Kuriozas tio ĉar okazas dum religioj pace ekdialogas (espereblas ke ne tro impresas iuj ĵusaj kontraŭaj okazaĵoj: ĉu estas io bona kiu ne suferas kontraŭagojn?).

Gravaj konceptoj - esencaj en humanismo - ligiĝas al religio (la konceptoj de persono, de libera elekto - el kio la diversaj soci-politikaj liberoj, de komplementeco - nenia institucio rajtas fari tion kion la personoj el si mem aŭ kune kapablas fari, de laikeco - ne laikismo - nome akcepto kaj adhero nur al tio kion la homa racio evidentigas vera, la konvinko ke la precipaj karakterizoj de la homo ne povas reduktiĝi al pli/malpli kompleksaj rezultoj de faktoroj fizikaj, biologiaj kaj psikologiaj dum, male, ĝuste tiuj karakterizoj atestas kaj atentigas pri diversa destino kaj transtempeco, neredukteblaj kaj subpremeblaj en la limoj de la sperto kaj scienco - ktp.

Kia humanisto estus tiu kiu, por komuniki per sia precipa pensa-stila karakterizo, devas forlasi duonon de sia personeco? Ekskludi ateismemon el la deirpunktoj aŭ konsideroj en niaj diskutadoj, ĉu vere tio signifas liberon kaj prudenton? Ĉu ne plej utilus, eventuale, ke oni pelus ateismemulojn tiaj esti ne pro elekto aŭ prefero, sed nur pro rigida kaj rigora mensa procedo?

Skribita por "Humanitas" 9/2002