Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Jan Amos Komenský (1592-1670) estis elstara ĉeĥa humanisto. Post malvenko de ĉeĥaj protestantoj en batalo apud Prago (1620), Komenský kiel la (lasta) epsikopo de Ĉeĥaj fratoj, devis forlasi patrujon. Unue li trovis rifuĝejon en Pollando, poste Gemanujo, Hungarujo kaj fine Nederlando, kie li mortis en Amsterdamo. La komenco de la Tridekjara milito vekis ĉe li grandan pesimismon pri la homaro, kiun li esprimis en 1623 en sia satira libro "Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro". Tamen la pesimismo ne gvidis Komenion al rezigno, male li taskis al si rebonigi la homaron precipe per reformo de lerneja instruado. Li postulis, ke lernejon devige vizitu ĉiuj infanoj, malriĉaj kiel riĉaj, knabinoj kiel knaboj. La junecon de homo li dividis je kvar periodoj po ses jaroj, dum kiuj estu la infano instruata pri ĉiuj fakoj (ĉar ĉio rilatas ĉion), sed en pli alta periodo sur pli alta nivelo.  Li famiĝis per sia lernolibro de la latino "Pordego de lingvoj malfermita", kiu konsistis el mil frazoj, priskribantaj kiel enciklopedio la tiaman mondon. En postaj eldonoj aperis diversaj nacilingvaj tradukoj kaj fine ankaŭ ilustraĵoj kaj tiel estiĝis lia "Orbis pictus" (La mondo en bildoj). Sian koncepton de lerneja instruado li plej detale priskribis en latinlingva verko "Didactica magna" (Granda didaktiko). Dum sia restado en Anglujo en 1642 li verkis la unuan koncepton de sia vizio "La vojo de lumo" (Via lucis), en kiu li proponas, ke civilizitaj nacioj kreu ensemblon de saĝaj viroj, kiuj ellaboru planon por rebonigi la homaron kaj alporti la lumon de klereco ankaŭ al necivilizitaj nacioj. Li proponis tiucele krei facilan artefaritan internacian lingvon. Fine de sia vivo li komencis detalan tralaboron de la tuta koncepto en ampleksa verko "Ĝenerala Konsultiĝo pri Rebonigo de la Homaj Aferoj", konsistonta el dikaj volumoj: Panegersio (Ĝenerala vekiĝo el sonĝo - klarigo de la celoj), Panaugio (Ĝenerala klereco), Pansofio (Universala scio), Panglotio (Universala lingvo), Panortosio (Rebonigo) kaj Panuntesio (Admono). Sed, ne sufiĉis al li tempo por la verkon fini...

Ni povas konstati, ke pluraj el liaj ideoj jam realiĝis, aliaj ankoraŭ atendas realigon aŭ ŝajnas utopiaj.

Miroslav Malovec


           EL: "REBONIGO DE HOMAJ AFEROJ"

"Kiu volas konstrui domon, kolektas unue la konstrumaterialon kaj laboristojn, kiuj realigus liajn planojn. Simile ankaŭ por rebonigo de la homaj aferoj necesas laboristoj, kiuj kondukus la bone pripensitajn planojn al la dezirata realo. Por tia tasko taŭgus viroj elektitaj el la tuta mondo, inĝeniaj, lertaj, fidelaj al la ĝenerala bono, kiuj trapensus ĉiujn eblajn vojojn, manierojn kaj okazojn, kiel serĉi prosperon por ĉiuj… Ne konvenas al unu sola homo, ke li plenumu laborojn universalajn, precipe se ili ne estas preparataj por unu nacio, sed por la tuta mondo, ne por unu jaro aŭ jarcento, sed ankaŭ por la tuta posteularo. Tial necesas asocio de tre multaj viroj, kiuj per fervoreco kaj senĉesa laboro klopodus prosperi al la homoj, dum ekzistos la homaro…

 Kiam ni havos asocion de saĝuloj, ne estos ebla manko de la lumo kaj al la tenebro estos barita la vojo reen. Kiam ni havos universalan lingvon kaj kiam ĝi estos uzata de ĉiuj nacioj, la tuta mondo fariĝos trairebla por ĉiu loĝanto, tial ĉiu ajn povos laplaĉe kaj sen obstakloj vojaĝi tra ĉiuj teritorioj, instrui kaj lerni. Ĉar ĉiuj interkompreniĝos kvazaŭ unu gento, unu nacio, unu domo aŭ unu lernejo. Kiam ni forigos malamon kaj ĝiajn kazojn, ekestos en la tuta mondo ĝenerala paco, ĉar la homoj ne havos motivon por konflikti."


        ELEKTITAJ PENSOJ DE J. A. KOMENSKÝ

  • Bonstato de (apartaj) komunumoj kaj de la tuta homa socio baziĝas sur kvanto de prudentaj homoj.
  • Kontraŭstari al malordo kaj malbono en la homaro eblas nur per la prudenta kaj singarda edukado de junularo.
  • Por fariĝi homo, la infano bezonas esti edukata de la homoj.
  • La gepatroj devas ŝati la infanon pli ol arĝenton, oron, perlojn kaj ĝemojn kaj zorgi pri ĝi jam antaŭ ĝia naskiĝo.
  • Patrino kiu pli ŝatas dorloti hundon, ol sian bebon, ne estas vera patrino.
  • Ĉar ekzistas gepatroj kiuj ne kapablas sukcese eduki siajn infanojn, pro nescio kaj nesaĝo, ĉar ili mem ne estis bone edukitaj, aŭ pro maldiligento, malzorgo kaj impertinenteco, pro tro multe da laboro en komerco, metio aŭ en publikaj servoj, tial estiĝis kutimo ke multaj gepatroj konfidu edukadon kaj instruadon de iliaj infanoj al personoj tiucele elektitaj.
  • En ĉiu domo estu lernejo patrina, en ĉiu vilaĝo kaj urbeto - lernejo elementa, en ĉiu urbo - gimnazio kaj en ĉiu provinco aŭ ŝtato - akademio.
  • En la lernejojn devas esti akceptataj ne sole infanoj de homoj riĉaj kaj nobelaj, sed ĉiuj egale, nobelaj kaj nenobelaj, riĉaj kaj malriĉaj, knaboj kaj knabinoj en ĉiuj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj.
  • En malsuperaj lernejoj ĉio estu instruata pli ĝenerale kaj en pli maldetalaj trajtoj, en superaj lernejoj oni instruu pli specialige kaj pli detale.
  • Lernejo ne povas funkcii sen disciplino, same kiel muelilo ne povas funkcii sen akvo.
  • La plej fortikajn fundamentojn devas ricevi la instruo pri moroj (etiko).
  • Ne eblas trovi homon tiel maltalentan, ke ĉia ajn klerigado alportus al li neniajn plibonigojn, eblas (almenaŭ) delikatigi (liajn) morojn.
  • Ju pli malrapidan kaj malican pensadon iu havas, des pli multe da helpo li bezonas por esti senigita de la animala malspriteco kaj rigideco.
  • Per publikaj titoloj estu honorigataj sole tiuj, kiuj estas indaj kaj kapablaj, por ke oni al ili konfidu gvidadon de la homaj aferoj.
  • Decas ke la homo kiel estaĵo saĝa faru nenion senvole, sed ĉiam pripense kaj racie, ke li sciu, kion li faras, kaj kion li povas per tio kazi.
  • Anstataŭ legado de multaj (libroj) devas (en lernejoj) esti enkundukita legado de gravaj verkistoj.
  • Ne sufiĉas librojn nur legi, ili devas esti legataj atenteme: klera vin faros ne libroj, sed studado de libroj.
  • Granda obstaklo por konservado de la paco, por kulturado de la klerigaj klopodoj kaj por disvastigado de la vero estas ĥaoso de lingvoj en la homa socio.
  • Kleraj homoj devas pripensi kiamaniere starigi unusolan lingvon, kiun ili uzus en la reciproka rilato kaj kiun ili instruus al ĉiuj nacioj, eĉ la plej malkleraj.
  • Ni sopiras lingvon plene racian, kiu enhavu nenion alian krom tio, kio servas por esprimi la sencon, analogan, kiu enhavus en nenio malregulaĵojn, kaj harmonian, kiu ne enportus inter aferojn kaj nociojn misproporciojn.
  • Necesas, ke la fondantoj de la nova lingvo sciu bone almenaŭ la ĉefajn lingvojn en la mondo, ĉar en ĉiu el ili trovos ion ekterordinaran por konstrui lingvon la plej belan kaj perfektan.
  • La lingvojn ni lernas ne kiel parton de klereco aŭ saĝeco, sed kiel ilon, per kiu eblas klerecon ĉerpi kaj komuniki al la aliaj.
  • Ĉiun lingvon oni devas lerni pli per praktikaj ekzercoj ol reguloj, sed la praktika uzado devas esti subtenata kaj firmigata per reguloj.

Fontoj: Miroslav Malovec EL LA SAĜO DE KOMENIO, http://www.volny.cz/malovec/sago.htm;
Jana Amosa Komenskoga DIDAKTIKA, "Hrvatski pedagogijsko-književni sbor", Zagreb 1871.