Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

EKSPLUATADO, PLUSVALORO, PRIMITIVA AKUMULADO, KRIZO ...(*)

(*) Tiu teksto estis la bazo de la leciono, per kiu mi partoprenis dum jaroj en la instruado de sindikatanoj en la kadro de la meza ekonomia kurso de la Federacio de la laboruloj de konstruado de franca CGT (Ĝenerala Konfederacio de la Laboro). Miaopinie, kun la indiko de sia dato, ĝi perdis nenion el sia teoria valoro. La tuta leciono konsistis el tiu teksto, prezentita kiel prelego, el lego de tekstoj disponigitaj de la Centro de sindikata formado de CGT kaj de la Federacio de Konstruado, kaj el debato inter la lernantoj kaj la instruantoj. La tuta leciono daŭris duontagon kaj la tuta meza kurso daŭris unu (por entreprenkomitatanoj) aŭ du (ĝenerala formado) semajnojn.

Unua kontakto kun tiuj demandoj estas farata en la kurso de baza ĝenerala sindikata formado. Ilia studo estas pliprofundigata en la kurso de sindikata ĝenerala formado de meza nivelo. Petu ĉe CCEO (Konfederacia Centro de Laborula Edukado) la tiucele disponigatajn dokumentojn. Tiu ĉi dokumento ne povas anstataŭi la partoprenon en tiuj kursoj. Ĝi nur celas servi kiel elementa memorhelpilo.

ĜENERALA FORMULO DE LA PRODUKTIPOVA KAPITALO.

A                                    --> M           --> A'
Komenca kapitalo     --> Varo      --> Plivastigita Kapitalo.


El komenca kapitalo, la kapitalisto aĉetas varon por revendi ĝin, celante pligrandigi sian kapitalon.

Ni skribos do: A' > A

(La fina kapitalo A' estas pli granda ol la komenca kapitalo A)

Ni disvolvu la formulon:

      /   KK --> PR \                      /    KK
     /    (a1)             \                   /    (a1)
   A                             M-->A'
     \     VK --> LF /                     \    VK+PV
      \      (a2)       /                        \   (a'2)

KK = konstanta kapitalo = tio, kion la kapitalista entrepreno (la kapitalisto) aĉetas ekstere. a1 = parto de la produktipova kapitalo investita en la konstanta kapitalo (esprimita en valoro).

PR = produktrimedoj (terenoj, konstruaĵoj, maŝinoj, iloj, energio, krudaj kaj parte ellaboritaj materioj ktp. materie konsistigantaj la konstantan kapitalon).

VK = varia kapitalo = tio, kion la entrepreno (la kapitalisto) pagas por personaraj kostoj (tio estas por salajroj kaj kromkostoj, inkluzive la tiel nomatajn "mastrajn" kotizojn).

a2 = parto de la produktipova kapitalo asignata al la varia kapitalo (esprimita per ĝia valoro)

LF = laborforto = uzo de la muskoloj, de la ostoj, de la cerbo de la laboruloj agantaj per siaj kapablecoj en la produktado. La nomo de la prezo de la laborforto estas la salajro. Ĝi tion reprezentas, kion la laborulo bezonas por reprodukti sian laborforton: nutraĵo, vestoj, loĝejo, edukado, sano, emerita pensio, kaj tiel plu.

a'2 = parto de la produktipova kapitalo asignata al la varia kapitalo plus la plusvaloro aldonita en la proceso de produktado.

PV = plusvaloro. La laborulo redonas al sia mastro pli ol li kostis al tiu ĉi. Kiam la laboristo laboris sufiĉe por financi la reproduktadon de sia laborforto, li ne finis sian labortagon. La produkto de lia kroma laboro (kromlaboro) apartenas al la mastro. Ni nomas plusvaloro (PV) la valoron de tiu kromprodukto, egala al la diferenco inter la valoro de la laborforto kaj la valoro de la produkto de la laboro.

KONSISTO DE LA PRODUKTIPOVA KAPITALO:

La produktipova kapitalo konsistas el la konstanta kapitalo kaj el la varia kapitalo:

Produktipova Kapitalo A = KK+VK

ORGANA KONSISTO DE LA KAPITALO:

Oni nomas "organa konsisto de la kapitalo" la rilaton inter la du konsistigaĵoj de la produktipova kapitalo:

                                                KK          KONSTANTA KAPITALO
ORGANA KONSISTO  =      ----    =    -------------------------------
  (DE LA KAPITALO)             VK           VARIA KAPITALO


KVOTO DE PLUSVALORO:

Oni nomas "kvoto de plus-valoro" aŭ "relativa plusvaloro" aŭ "kvoto de ekspluatado" la rilaton inter la plusvaloro kaj la varia kapitalo. Ĝi estas la kvanto da plusvaloro produktita per ĉiu unuo de varia kapitalo:

                                                        PV          PLUSVALORO
KVOTO DE PLUSVALORO   =   ---   =      ----------------------
                                                        VK          VARIA KAPITALO


VALORO DE LA VARO (AŬ DE LA PRODUKTADO):

KK+VK+PV

LEĜO DE LA VALORO:

"La valoro de varo estas proporcia al la labortempo socie necesa por produkti ĝin".

La valoro ne estas fizike mezurebla grandeco, sed la esprimo, ciferigita per elasta mezurunuo, de socia rilato de regado kaj ekspluatado.

REALA PREZO

La reala prezo de varo (de produktado) estas ĝia kuranta prezo dividita per la salajro de la laboruloj, kiuj kontribuis produkti ĝin.

Reala prezo =

VK+KK+PV                 KK       PV
---------------   = 1 +     ---   +   ---
VK                                VK       VK


La reala prezo dependas nur de la organa konsisto de la kapitalo kaj de la kvoto de ekspluatado. Alidire, la salajroj povas esti kaŭzo de inflacio nur laŭmezure, kiel ili estas tro malaltaj.

PROFITKVOTO:

La plusvaloro formiĝas proporcie al la varia kapitalo (PVxVK/VK = PV), sed ĝi redistribuiĝas inter la kapitalistoj, laŭ kompleksa maniero , pere de la produktoprezo, proporcie al la tuta kapitalo ("proporcia egaligo de la profitkvoto").

Oni nomas profitkvoto la rilaton:

    PV
----------
KK+VK

La nocio pri profitkvoto konsistas en tio, atribui al la konstanta kapitalo la saman kapablecon, produkti plusvaloron, kiel al la varia kapitalo. Ĝi do neas la leĝon de la valoro. Ĝin pravigas en la kapitalista socio la privata posedrajto pri la produktrimedoj. La tuta kapitalista ekonomia kalkulo konsistas en la aplikado de mastrumaj kriterioj celantaj le transdonon de plusvaloro de la kapitaloj, kiuj havas la plej malfortan organan konsiston al tiuj, kiuj havas la plej fortan organan konsiston. Tio ne estas facile atingebla, sed per laŭcela uzo de la progreso de la teĥnikoj kaj de la produktiveco.

TENDENCO AL KRESKO DE LA ORGANA KONSISTO DE LA KAPITALO:

En la kapitalista vetkuro pri la relativa plusvaloro, en kiu ĉiu kapitalisto strebas favore al si funkciigi la proporcian egaligon de la profitkvoto, la laborrimedo tendencas anstataŭi la laborforton:

KK
----  tendencas kreski
VK

TENDENCO AL MALKRESKO DE LA MEZA PROFITKVOTO:

Tendenco al la kresko de la organa konsisto de la kapitalo kaj tendenco al la malkresko de la meza profitkvoto estas du malsamaj esprimoj de unu sama fakto:

PV                       PV/VK
----------       =     -----------
KK+VK               1+KK/VK

                   KK                                          PV/VK
Kresko de ----   ===> malkresko de   -------
                    VK                                         1+KK/VK

(se PV/VK restas konstanta)

Por ĝenerale kreskigi la rilaton PV/VK ĉe la nivelo de (fermita) nacia merkato aŭ de la tutmonda merkato, necesas frakasi la reziston de la salajruloj: konsumredukto aŭ rigoreco, detruo de laborrimedoj, amasa kaj diskriminacia maldungado, soldataj intervenoj, subpremado.

La tendencaj leĝoj de la kresko de la organa konsisto de la kapitalo kaj de la malkresko de la meza profitkvoto havas sekvantan praktikan signifon:

Por kreskigi sian kvoton de plusvaloro (sian kvoton de ekspluatado, sian relativan plusvaloron), la kapitalisto provas redukti la parton de la produktado, kiu revenas al la salajrulo. Tio rezultigas por la tuta kapitalista klaso la malvastigon de ĝia merkato, alidire malfacilaĵojn por realigi per la vendo de la varo la ĉiam pli malfacile ekstrakteblan frukton de la ekspluatado. Tio rezultigas la tendencon al inflacio kaj la periodajn krizojn, kies plej grava aspekto estas la samtempa disvolviĝo de la inflacio, de la senlaboreco kaj de la bankrotoj.

EKSPLUATADO KAJ TROEKSPLUATADO

La kapitalista ekspluatado maskas sin sub la formo varo. Tiu ĉi per sia aspekto de materia objekto kaŝas la fakton ke la kapitalo estas antaŭ ĉio socia rilato, kiu permesas al la posedanto de la produktrimedo, ke li devigu la salajrulon senpage labori (sen ia formo de kompenso eĉ nerekta) dum parto de sia tempo.

La kapitalista ekspluatado ekzistas sub du fundamente nedisigeblaj aspektoj: 1) la plusvaloro kaj 2) la primitiva akumulado. La plusvaloro estas la ĉiutaga formo de ekspluatado de la salajrata laboro. Limigita de siaj propraj kondiĉoj, ĝi estas relative modesta formo de ekspluatado eĉ en la ekscesaj kazoj de troekspluatado. La primitiva akumulado parencas al rabado, al banditismo, al ŝtelo per armita mano. Ĝi konsistas en la senhavigo de la malgranda posedantaro, de la publika posedanto kaj de la sendependa laboro. Ĝi produktas la konstantajn kondiĉojn de la salajrata laboro kaj havas gravajn konsekvencoj por ĉi ties ekspluatado.

La donaĵo de la absoluta plusvaloro estas la ekzisto de la kromlaboro (laboro senpage farata de la salajrulo). Tiu ĉi rilatigita al la necesa laboro estas la relativa plusvaloro. Ĝiaj donaĵoj estas: 1) la longeco de la labortago, 2) la intenseco de la laboro, 3) la produktiveco de la laboro.

Oni ne konfuzu la ekspluatadon kun la troekspluatado. Tiu ĉi ne ebligas la plenan reprodukton de la laborforto (ekzemple, ĝi ne ebligas al la salajrulo nutri sian tutan familion kaj certigi al siaj infanoj edukadon samnivelan al la sia). Okazas kapitalista ekspluatado eĉ kiam la laborforto estas pagata laŭ sia ĝusta prezo ("ĝusta salajro") kaj la laborulo estas feliĉa pri sia sorto. Tiu ĉi povas eĉ portempe pliboniĝi, eĉ dum la ekspluatkvoto kreskas pli rapide ol la produktiveco de la laboro
.

La troekspluatado tamen tendencas esti la normo. Per la fakto, ke ĝi detruas laborforton, la troekspluatado estas formo de primitiva akumulado.

La kresko de la kapitalistaj ekspluatado kaj akumulado rezultigas la bezonon de plivastigo de la merkato kaj la tendencon al la koncentriĝo de la kapitaloj.

PRIMITIVA AKUMULADO

La esprimo "primitiva" akumulado lasas supozi, ke temas pri fenomeno apartenanta al la pasinteco. Sed la primitiva akumulado de la kapitalo estas nomita primitiva en la senco, ke ĝi konsistigas la du kondiĉojn de la apero kaj de la konservado de la kapitalismo. Ĝiaj modernaj formoj estas ligitaj al la Monopolista Ŝtatkapitalismo kaj al ĝia nuna daŭra krizo.

Tiuj du kondiĉoj estas: 1) la koncentrado de sufiĉa kvanto da riĉaĵo por konsistigi kapitalon (la sojlo de tiu kvanto estas pli kaj pli alta pro la tendenca kresko de la organa konsisto de la kapitalo kaj tendenca malkresko de la meza profitkvoto), 2) la senposedigo de multaj etproduktantoj, tiel disigitaj disde siaj laborrimedoj, per la procedoj eĉ la plej drastaj, inkluzive murdadon, militon, ktp...)

LA MONOPOLISTA ŜTATKAPITALISMO.

De kiam la kapitalismo ekzistas (oni trovas spurojn de ĝiaj anticipaj aspektoj jam en la antikveco), ĝi ĉiam pli malpli profitis la helpon de la Ŝtato, tiel por la koncentrado de la kapitaloj kiel por la senposedigo de la etproduktantoj. Tiu ekonomia rolo de la ŝtato ne reduktiĝis sed eĉ plifortiĝis en la landoj, kie la liberala ideologio regas.

La nunan fazon de la Monopolista Ŝtatkapitalismo karakterizas la novaj dimensioj de la ekonomia interveno de la ŝtato kaj, kiel imperiismo, la transnacia redisvolviĝo.

Naskita de la profundaj kaj kreskantaj malfacilaĵoj de la kapitalismo, inter kiuj la tendenca malkresko de la meza profitkvoto estas senrimeda, la Monopolista Ŝtatkapitalismo tendencas venki ilin por la plej grandaj kapitaloj, pli malpli draste oferante (tio estas malplivalorigante) la aliajn kaj ankaŭ pligravigante la troekspluatadon de la salajruloj kaj sian propran krizon.

La potenco de la monopoloj kaj tiu de la ŝtato kuniĝas en la Monopolista Ŝtatkapitalismo en unu unikan kombiniĝon, kiu plenumas du kondiĉojn:

1) koncentriĝon kaj centraliziĝon de la kapitalo forkondukitajn ĝis tia grado, ke la financa kapitalo kontrolas la esencon de la ekonomio de la lando, en kiu ĝi fakte posedas la ekonomian povon.

2) kapitalistan ŝtaton, kiu konservas sian ĝeneralan karakteron de instrumento de la kapitalista klaso, sed pli speciale serve al la interesoj de la tuta monopolista kapitalo.

La Monopolista Ŝtatkapitalismo prezentas aron da modernaj formoj de primitiva akumulado, kiuj ne povas esti komplete listigataj:

1) La monopolista posedaĵo de la ŝtato sisteme servas kiel plusvalorpumpilo por la privataj monopoloj.
2) La publika financado servas por la privata akumulado kaj produktado (ekz.: koncesioj de aŭtovojoj).
3) La fontoj de la publikaj financoj unuavice tiriĝas el la salajroj.
4) La publika programado kaj planado favoras la monopolojn. Ilin sisteme markas la konsumbremsado, alidire la aŭtoritatisma, ekscese brutala, malplivalorigo de la varia kapitalo (tio estas: de la rektaj kaj nerektaj salajroj).
5) La ŝtato intervenas en la tutmonda ekonomio per la eksportado de publikaj kapitaloj, la subteno kaj la garantio ĉe la eksportado de la monopolistaj kapitaloj en la limoj de la hegemonio de la usonaj kapitaloj, mem subtenataj de la usona registaro. La multnacia (aŭ pli bone dirite: transnacia) redisvolviĝo estas retiriĝo de la francaj kapitaloj el la malplej rentodonaj sektoroj de la franca ekonomio, forlasita al la importado, por relokiĝi en la "kreneloj" esperataj plej rentodonaj de la tutmonda ekonomio, preterlasitaj de la usonaj kapitaloj.

KRIZO DE LA MONOPOLISTA ŜTATKAPITALISMO.

La ĉefa apartaĵo de la Monopolista Ŝtatkapitalismo en ĝia nuna fazo de daŭranta krizo estas ĝia nekapableco solvi, ne ŝancelante sin mem, ĉar tio ne estas ebla, iun ajn el la tri ĉefaj problemoj starigitaj de tiu krizo:

  • la inflacion,
  • la nesufiĉon de la solventa peto,
  • la senlaborecon.

La rimedoj preskribataj kaj aplikataj de la grandaj komizoj de la mastraro, la teknokratoj de la Monopolista Ŝtatkapitalismo, estas ĉiam la samaj kaj senmanke resumiĝas en la konsumredukto kun ĝia akompano per redukto de aktiveco, de fuŝado de laborforto, de detruo de industria kapableco kaj de senlaboreco. Tiuj brilaj fakuloj ĉiam obstinas en la sama senelirejo, malgraŭ sia konstato, ke "la regleviloj de la ekonomio ne plu efikas".

La perdo de aĉetpovo, kiu difektas la salajrojn en la konsumreduktado nur povas provizi la eksportadon de la kapitaloj kaj la internacian spekulacion: en la perspektivo de ankoraŭ pli difektita interna merkato, la principo de la maksimuma tuja profito ne lasas alian eblecon de uzo al tiuj kapitaloj iluzie disponigitaj favore al la investado de la entreprenoj.

La internacian kuntekston determinas la politikoj de konsumredukto kaj rezervo de kiel eble plej granda parto de la produktado de la plej potencaj kapitalistaj landoj al eksportado. Tiuj politikoj, trudataj de la transnaciaj monopoloj, inter kiuj la plej multaj estas usonaj, estas malsanigaj kaj perversaj. Ĉar ili tendencas malfortigi la internajn merkatojn, ili nur povas produkti la saman efikon sur la internacia peto. Tial la politikoj de stimulo al la eksportado malfavore al la rekta kaj malrekta aĉetpovo de la salajroj kaj pensioj nur rezultigas la eksportadon de la kapitaloj kaj la financan spekulacion. En tiu kunteksto, la kapitalistoj investas;
por redukti la laborantaron rilate al mem malkreskanta produktado;
por redukti la produktkapablecojn: plej drasta formo de koncentrado, mensoge nomita "modernigo";
aliloke, ekzemple en la migrantaj kapitaloj, kiuj servas por spekulacii mondskale pri la valutoj, sur la bazo, ke la spekulacioj estas des pli sukoplenaj, ju pli la kurzoŝanĝoj estas vastaj kaj oftaj.

Metodoj por eksporti la kapitalojn:

  • rekta eksportado sub formo de mono (tio okazas), en valizoj aŭ pli simple par skribaj operacioj (Telekopio, kaj tiel plu);
  • vendi eksterlande kun perdo;
  • aĉeti eksterlande kun perdo;
  • aĉeto de "studoj", mendo de laboroj eksterlande, kun perdo.

Aĉeti aŭ vendi kun perdo eksterlande kompreneble signifas: profite al filio aŭ al aliancano.

La kapitalistoj profitas la reinstigajn planojn por enkofrigi superprofitojn, tion importante, kio devus esti produktata en Francio. Ili profitas la planojn de konsumredukto por redukti la salajrojn rektajn kaj nerektajn, por provi rompi la reziston de la salajruloj. En ĉiuj okazoj ili spekulacias, troekspluatas, plialtigas la prezojn, eksportas la kapitalojn, plifortigas la subpremadon kun la helpo de la ŝtato, detruas la uzinojn, provas meti sur la salajrulojn la konskvencojn de sia propra konduto. Ilia krizo estas "tutmonda" nur laŭmezure kiel la samaj kaŭzoj ĉie produktas la samajn efikojn. La submetiĝo al tiuj bonegaj principoj de financa kapitalista mastrumado nur povas doni, ĉie ajn, la samajn efikojn, katastrofajn por la nacia intereso kaj por la laboruloj.

LA ŜANĜO KAJ LA NECESO DE LA BATALOJ.

La efikoj de la konsumredukto alportis. kun la penoj de CGT por kontraŭbatali ilin, la politikan ŝanĝon de la 10-a de majo 1981. Tiu ŝanĝo konsistigis breĉon en la Monopolista Ŝtatkapitalismo en la senco, ke la kombinaĵo mastraro-registaro povus tiam esti frakasita, sed la ŝtataparato ne konsistas ekzakte nur el la registaro.

La ŝtataparato, post majo 1981, restas esence dekstra, tio estas mastra. La registaro, kiu nur estas parto de la ŝtataparato, iom post iom revenis al ĝi post junio 1982, kaj reprenis la iniciaton en tiu direkto ekde de 1986.

Estas ankaŭ partoj de la ŝtataparato:

  • krom la altaj ŝtatoficistoj, kiuj preparas la laboron de la ministroj kaj plenumigas iliajn decidojn,
  • la ŝtatadministrantaro,
  • la lokaj povoj (ĝeneralaj konsilantaroj, urbestraroj),
  • la tuta publika sektoro, obeema al la mastraro,
  • la eduka sistemo,
  • la juĝista povo, tio estas la juĝistaroj, en kiuj la juĝistoj plej ofte tute memstare estas reakciaj,
  • la publikaj informrimedoj (kiuj ofte estas manipulrimedoj),
  • kaj tiel plu,
  • kaj ĉefe la mastraro, kies ideologio regas kaj saturas ĉion.


Tial, ŝancelita en 1981, la Monopolista Ŝtatkapitalismo estas pli ol iam ajn en Francio la Monopolista ŜtatKapitalismo, interalie kun la privatigoj per kiuj la grandaj financgrupoj malmultekoste akiris necedeblajn riĉaĵojn, apartenantajn al la nacio. La ideologiaj klopodoj de ĝiaj profitantoj celas kredigi, ke la celaĵoj konformaj al ĝiaj tujaj interesoj estas la solaj teknike uzeblaj por eviti katastrofon.

La plej danĝera el la malfeliĉoj estus, se la redukto de la konsumado akirus, aŭ per konvinko, aŭ per rezignigo, la konsenton de la francaj laboruloj: tiam la plej pesimismaj perspektivoj povus realiĝi. Tia vojo, maldigna je la francaj laboristaj tradicioj, estas nek neebla nek fatala.

Ĉar la kaŭzoj de la krizo estas denaske nedisigeblaj disde la Monopolista ŝtatkapitalismo mem, la rimedoj kontraŭ ilin nur povas esti kontraŭkapitalistaj rimedoj, inkluzivante la konscian intervenon de la laboruloj. Por trudi ilin, la sola lastinstance decida rimedo estas la batalo.

La bataloj por la aĉetpovo, por la laborrajto, por la salajrulaj postuloj ne nur kongruas kun la subteno al registaro, kiu estus firme preta defendi, kun la interesoj de la salajruloj, tiujn de la nacio, sed ili ankaŭ estas la sola rimedo por certigi la sukceson de tia registaro.

Por fronti al la respondecoj, por rekonkeri la terenon perditan fronte al la mastraj atakoj, pli ol iam ajn la laboruloj bezonas fortan, konscian kaj sendependan CGT,

Novembro 1988
Reviziita okt. 1990
Kompilita kaj elfrancigita de Petro Levi

Fonto: http://www.satesperanto.org/FUNKCIADO-DE-LA-KAPITALISMA.html