Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Se oni komprenas civitanon de la mondo la homo, kiu:

- konscias pri si kiel membro de la tuthoma komunumo (pli aŭ malpli publike) rekonante sin tia kaj kiu

- intereson de la tuta homaro metas antaŭ (t.e. super) interesoj de unuopuloj (inkluzive sin mem), unuopaj homaj grupoj (inkluzive propran nacion, konfesion ktp.), unuopaj ŝtatoj (inkluzive ŝtaton kies ŝtatanecon oni posedas, en kiu oni vivas)

radikoj de la mondcivitanismo eliras el la antikvaj tempoj. Jam fama helena filozofo Sokrato (470-399 a.K.) diris ke li estas nek Atenano nek Korintano sed - civitano de la mondo. Post li ne unu pensulo deklaris la samon*.

Tamen, kiel la monda modernepoka movado, mondcivitanismo nakiĝis post eksplodo de la ekstremnaciisma ideologio kaŭzinta la plej hororan militon en la tuta ĝisnuna historio de la homaro (la 2-a mondmilito ja, oni ne forgesu, kaŭzis morton de ĉirkaŭ 50 milionoj da homoj kaj kolosan materian domaĝon).

Multaj homoj ekkredis ke per subskribo de Ĉarto de Unuiĝinta Naciaro en San Francisko en junio 1945, kaj fondo de la supernacia Organizaĵo de la Unuiĝinta Naciaro, estis por ĉiam malhepita kaj eliminita danĝero pri eksplodo de ĉiu ebla estonta milito.

Bedaŭrinde, la Ĉarto, origine preparita de taĉmento de tutmondistaj pensuloj kaj juristoj, en sia fina versio estis de prezentantoj de naciaj ŝtatoj sabotita per konsekro de absoluteco de suvereneco de nacioj. De la origina tutmondisma teksto fakte restis nur enkonduko: "Ni, popoloj de la mondo...". En la Ĉarto venkis nacia egosimo, pli-malpli tiu sama kiu estis unu el kaŭzoj de la ĝis nun plej terura milito.

En februaro 1946 Robert Soulage, eksa franca kontraŭfaŝima rezistmovadano (lia nomo en la rezistmovado estis Sarrazac) fondis unue "Centron por tutmondisma esplorado kaj esprimado"  kaj iom poste, kun dudeko da kunuloj, ĉefe intelektuloj, "Homan fronton de Civitanoj de la Mondo".

En majo 1948 usona eksa bombaviadila piloto (antaŭ tio Brodveja artisto, post la mondmilito laŭ iuj - frustraciita militveterano, utopiisto ktp.) Garry Davis, kiu malmobilizita venis el Britio al Francio por partopreni postmilitan rekonstruadon de Eŭropo, rezignis de sia usona civitaneco kaj decidis fariĝi senpatrujano. Li deklaris sin "civitano de la mondo" kaj simbole sin subiĝis al aŭtoritato de Organizaĵo de Unuiĝinta Naciaro, kiu tiam havis sidejon en la ĉefurbo de Francio.

La 12-an de septembro 1948 Garry Davis starigis sian tendon sur ŝtupoj de la palaco Chaillot en kiu estis sidejo de Organizaĵo de Unuiĝinta Naciaro. Tiamaniere li fakte loĝis en la internacia zono. La 17-an de septembro 1948, pro peto de Organizaĵo de Unuiĝinta Naciaro, tendo de Garry Davis estis forigita kaj Garry estis enkarcerigita.

Tio provokis konsistiĝon de la solidareca komitato kun Albert Camus, Jean Breton, Abato Pierre, Jean-Paul Sartre, Robert Sarrazac kaj aliaj publike pli au malpli konataj homoj kiel la komitatnoj.

La 19-an de novembro 1948 kun helpo de kelkaj kunuloj Robert Sarrazac kaj Garry Davis interrompis Ĝeneralan Asembleon de Unuiĝinta Naciaro, al kiu Garry turniĝis per jenaj vortoj:

"Je la nomo de popoloj, kiuj ne estas ĉi tie ĉi reprezentataj, mi interrompas vin. Mia parolo eble estas sensignifa por vi. Tamen bezono de la tutmonda ordo ne povas plu esti longtempe neglektata. Ni, la popoloj, deziras pacon, kiun povas doni nur monda registaro. La suverenaj ŝtatoj, kiujn vi ĉi tie reprezentas, nin dividas kaj kondukas al la milita abismo. Mi alvokas vin ne plu teni nin en iluzio pri via politika aŭtoritato. Mi alvokas vin tuj kunvoki Mondan Konstituciantan Asembleon, kiu levu supren la standardon ĉirkaŭ kiu povos ariĝi ĉiuj homoj: la standardon de suvereneco de ununura registaro por ununura mondo. Se vi ne pretas plenumi tiun taskon, retiriĝu. El popoloj de la mondo stariĝos Popola Asembleo kaj ĝi konstruos la mondan registaron."

La 9-an de decembro 1948 okazis en la pariza vintra ciklodromo, situanta prokismume 10 minutoj piedire de la palaco en kiu estis sidejo de Organizaĵo de Unuiĝinta Naciaro, kunvenego el ĉirkaŭ 20 000 homoj. Garry Davis antaŭ la ĉeestintoj tralegis respondan mesaĝon de doktoro Herbert Evatt, prezidanto de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝinta Naciaro, laŭ kiu: "Unuiĝinta Naciaro ne ekzistas por starigi pacon, sed por gardi ĝin, post kiam la ŝtatoj estos ĝin organizitaj". Homamaso postulis de Garry Davis kaj Robert Sarrazac sturmi la sidejon de Organizaĵo de Unuiĝinta Naciaro.

Robert Sarrazac ne konsentis. Li diris: "Ni, pariza popolo, ne rajtas fari tion sen mandato de la popoloj de la mondo, el kiuj iuj estas malproksime de ĉi tie kaj povus al ni riproĉi agadon sen atento pri ilia opinio." La homamaso kvietiĝis, la perforta provaĵo evitiĝis.

Morgaŭan tagon, la 10-an de decembro 1948, laŭ propono de René Cassin, Ĝenerala Asembleo de Unuiĝinta Naciaro proklamis Universalan deklaracion pri homaj rajtoj, en kies artikolo 28 estas skribita ke: "Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj." Oni povas konstati ke per tio tutmondismo fakte estis proklamita kiel unu el homaj rajtoj.

La 24-an de decembro 1948 Vincent Auriol, la prezidento de Franca Respubliko, akceptis Garry Davis kaj permesis al li libere resti en Francio. (Parenteze, Vincent Auriol en februaro 1950 sin mem delaris kiel civitano de la mondo kaj, tute hazarde, la Registrolibro de Civitanoj de la Mondo en jaro 1979 aĉetis por siaj bezonoj lokalon en la bulvardo portanta nomon de Vincent Auriol.)

Pro abundeco de leteroj el la tuta mondo alsenditaj laŭ adreso de Centro por tutmondisma esplorado kaj esprimado okaze de eventoj de la 19-a de novembro kaj 9-a de decembro estis decidita organizi Sekretariaton de Mondcivitanoj kaj - kiel ties teknikan organon - Internacian Registrolibron de Civitanoj de la Mondo. Tion anoncis Garry Davis mem la 1-an de januaro 1949. Li desegnis kaj eldonis unuan mondcivitanan legitimkarton.

Ĝis fino de la februaro 1949 la Sekretariato ricevis 30 000 leteroj el 55 landoj de la mondo!

La 20-an de julio 1949 la municipo de Cahors adoptis tutmondiĝan ĉarton per kio ĝi simbole estiĝis "urbo civitana de la mondo".  La popola referendumo rezultis per 59% da "jes" por tutmondiĝo de la municipo. Tio estis komenco de ampleksa movado kun - ĝis hodiaŭa tago - milo da tutmondiĝoj en 13 landoj de la mondo sur 4 kontinentoj.

Estas ankoraŭ unu tre grava dato en historio de la mondcivitana movado. La 3-an de marto 1966 dektri mondfamuloj subskribis publikan alvokon de jena enhavo:

Manke de supernacia leĝo la ŝtatoj estas devigataj kalkuli je forto por defendi siajn interesojn. Konsekvenco: la milito ĉu vola ĉu akcidente iĝanta, depost la atoma malintegrado kaj de la disvolviĝo de la bakteriaj armiloj, la absurda "fina solvo", la genocido vastigita al la tuta homa raso.

Manke de tutmondaj institucioj kapablaj certigi la kontentigon de la fundamentaj bezonoj komunaj al ĉiuj, la homa persono estas ofendmokata. Dum grandegaj riĉaĵoj estas malŝparataj, du trionoj el la homaro suferas malsaton.

Tamen la sciencaj kaj teknikaj progresoj ebligas organizadon de tutmonda komunumo, en kiu regus paco kaj abundo, en kiu la fundamentaj liberecoj estus garantiataj al la individuoj, al la popoloj, al la nacioj.

Kial ne estas tiel ? Ĉar la registaroj hipnotizitaj de sia devo antaŭigi la naciajn interesojn de sia lando, for de konsento pri la necesaj transformadoj, eĉ malhelpas la agadon de la internaciaj institucioj kreitaj por defendi la universalan pacon kaj por servi la homon.

Tial, la savo povas veni nur de la monda popolo, de la individuoj ĝin konsistigantaj, de ĉiu el ni.

La unua ago, simpla sed efika, al kies plenumo ni invitas ĉiun el vi, kiel ni mem faris, konsistas en tio ke oni registriĝu kiel MONDCIVITANO.

La dua paŝo, kiun ni kune faros, se vi sufiĉe multnombre respondos al nia alvoko, estos organizi sur transnacia bazo la balotelekton de delegitoj komisiotaj por defendi la homan aferon, esprimi la depostulojn de la monda popolo, kaj fine ellabori la leĝon de pacema kaj civilizita mondo.

Lord BOYD ORR (Britio) Nobelpremiito pri paco; Josué de CASTRO (Brazilo) verkisto de "Geopolitiko de la Malsato"; Danilo DOLCI (Italio) instiginto de la sociaekonomia elvolviĝo de Sicilio, Leninpremiito; SHINZO HAMAI (Japanio) eksa urbestro de Hiroshima; Prof.J.L.HROMADKA (Ĉeĥoslovakio) prezidanto de "Christian Peace Conference"; Prof.Alfred KASTLER (Francio), Nobelpremiito pri fiziko; S-ino Rayan NEHRU (Hindujo); Prof.Linus PAULING (Usono) Nobelpremiito pri ĥemio kaj pri paco; Abato PIERRE (Francio) fondinto de la komunumoj "Emmaüs"; Jean ROSTAND (Francio), biologo, membro de la Franca Akademio; Lord Bertrand RUSSEL (Britio) filozofo kaj matematikisto, Nobelpremiito pri literaturo; Prof.Ivan SUPEK (Jugoslavio), membro de la Jugoslavia akademio de sciencoj kaj artoj; Prof.HANS THIRRING (Aŭstrio), membro de la Scienca Akademio.        

Kvankam la revoj de pioniroj de la modernepoka moncivitanismo, bedaŭrinde, ĉiam ankoraŭ estas tre malproksime de la realigo, per tiu alvoko definitive naskiĝis kaj ekvivis la mondcivitanisma movado kiel respektinda modernepoka monda movado.**

       *ELEKTITAJ MONDCIVITANISMAJ PENSOJ DE EPOKO DE SOKRATO ĜIS LA 20-A JARCENTO

  • Patrujo de nobla animo (homo) estas la tuta mondo. (Demokrito, 460-370 a.K.)
  • Mi estas kosmopolito. (Diogeno, 404-323 a.K.)
  • Ne eblas kontentigi personajn interesojn sendepende de interesoj de la familio kaj pli vasta komunumo. (Aristotelo, 383-322 a.K.)
  • La tuta homaro estas unu komuna organismo. (Marko Aŭrelio, 121-180)
  • La tuta ĉi-mondo estas unu nura komuna lando de ĉiuj homoj. (Erasmo el Roterdamo, 1467-1536)
  • Ordigeco (bonstateco) de lokaj kaj la monda komunumo baziĝas sur abundo de prudentaj homoj. (Johano Amoso Komenio, 1592-1670)
  • Honestulo estas nek franca, nek germana, nek hispana, li estas mondcivitano kaj lia patrujo estas ĉie. (Cyrano de Bergerac, 1619-1665)
  • Ĉiu kiu enfermiĝas en unu medio, tiu neeviteble adoptas ĝiajn antaŭjuĝojn, precipe se ili kontentigas lian fieron. (Helvetio, 1715-1771)
  • Racio rekonas nur unu vojon por ke la homaro eliru el stato de la konstanta militado: nome ke ŝtatoj, samkiel unuopuloj, rezignu de la sovaĝa libereco, subiĝu al universalaj leĝoj kaj starigu la mondan ŝtaton (civitas gentium) kiu plivastiĝados ĝis kiam ĝi finifne ne ampleksos ĉiujn popolojn sur la tero. (Kantio, 1724-1804)
  • La tuta homaro estas unu nura homa speco. (Herdero, 1774-1803)


     **ELEKTITAJ MONDCIVITANISMAJ PENSOJ EL LA 20-A JARCENTO

  • Scienca evoluo alkondukis al tio ke nacia suvereneco estiĝis nelaŭigebla kun travivo de la homaro. Alternativo estas - monda registaro aŭ morto. (Bertrand Russell, 1872-1970)
  • Unu unuiĝinta mondo aŭ nenio. (Albert Einstein, 1879-1955)
  • La tero estas mia patrujo kaj la homaro estas mia familio. (Khalil Gibran, 1883-1931)
  • Mi estas patrioto de la homaro. Mi estas civitano de la mondo. (Charlie Chaplin, 1889-1977)
  • Esti civitano de la mondo estas veti pur pluvivo de la homaro. (Jean Rostand, 1894-1977)
  • Mi kantas Hispanion kaj sentas ĝin ĝis la medolo, sed mi estas unue civitano de la mondo kaj ĉies frato. (Frederico Garcia Lorca, 1899-1936)
  • Necesa estas ia internacia registaro tra kiu ĉiuj nacioj parte rezignus de sia suvereneco. (Alberto Moravia, 1907-1990)
  • La nura meniero elturniĝi estas meti tutmondan leĝon super la registarojn, do fari tiun leĝon, do disponi pri parlamento, do konsistigi tiun parlamenton per mondaj balotelektoj, en kiuj partoprenos ĉiuj popoloj. (Albert Camus, 1913-1960)
  • Monda federacio estas la tasko kiu malfermas por estonteco la plej pozitivan perspektivon. (Willy Brandt, 1913-1992)
  • Se homoj el ĉiuj kontinentoj ne komprenos kaj ne akceptos sian profundan komunumecon, blindaj antagonismoj, malamo kaj avido faros el ĉi tiu bela Tero artmortan planedon. (Ivan Supek, 1915) 

Kunmetis Mato Ŝpekuljak surbaze de materialoj de Registrolibro de la Mondcivitanoj http://www.recim.org/cdm/enten-eo.htm kaj uzante iujn proprajn materialojn.