Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

La lingvojn ni lernas ne kiel parton de klereco aŭ saĝeco, sed kiel instrumenton, per kiu eblas klerecon ĉerpi kaj komuniki al aliaj. Tial ni devas lerni ne ĉiujn lingvojn, kio ne eblas, nek multajn, kio estus senutila, ĉar tio forprenas tempon por studado de aferoj, sed sole la bezonatajn.

Lerni ilin ni devas ne ĝis plena perfekteco, sed nur laŭ la bezono.

La lingva studado devas iri paralele kun la studado de objektoj, precipe en la junaĝo, por ke ni lernu kompreni kaj esprimi en la sfero de lingvo nur tion, kion ni komprenas en la sfero de objektoj. El tio rezultas, ke ni ne lernu vortojn aparte, ĉar ankaŭ la objektoj ne ekzistas nek estas kompreneblaj izole, sed nur en sia interrilato. Due el tio rezultas, ke por neniu estas necese koni la tutan lingvon kaj estus ridinde kaj naive, se iu provus tion. Trie rezultas, ke al la infanoj necesas klerigi la saĝon kaj parolon precipe per infanaj temoj, ĉion viran lasante por plenkreska aĝo. La lingvo kaj la intelekto devas esti fajlitaj iom post iome. La naturo ne faras saltojn kaj la arto ankaŭ ne, se ĝi imitas la naturon.

Ĉiun lingvon necesas lerni aparte. Unue la lingvon gepatran, poste tiun, kiu estos uzata apud ĝi. Al ĉiu lingvo devas esti determinita certa tempo. Ni ne rajtas fari el la flanka laboro laboron ĉefan kaj la tempon destinitan por praktika studado disipi per vortetoj. Ĉar la gepatra lingvo ligiĝas kun objektoj kaj aferoj, kiuj malfermiĝas antaŭ la intelekto malrapide, ĝi bezonas nepre pli multajn jarojn, proksimume ok aŭ dek, nome la tutan infanecon kaj parton de la knabeco. Nur poste eblas transiri al alia viva lingvo; ĉiu el ili povas sinsekve esti trastudita dum unu jaro; la studado de la latina povas esti finita en du jaroj, de la greka en unu jaro kaj de la hebrea en duonjaro.

Ĉiun lingvon oni devas lerni pli per praktikaj ekzercoj ol reguloj. Sed la praktika uzado devas esti subtenata kaj firmigata per reguloj. La lingvaj reguloj devas esti gramatikaj, ne filozofiaj. Ni ne devas esplori la esencon kaj originon de vortoj, frazoj kaj kunmetaĵoj, kial ili estas tiaj aŭ aliaj, sed per simpla maniero klarigi, kio kaj kiel okazas. La mezurilo por starigi regulojn de nova lingvo devas esti lingvo jam antaŭe konata, por ke eblu montri diferencojn inter ili. Estus ne nur senutile, sed rekte malutile ripeti aferojn komunajn (ekzemple difini, kio estas substantivo kaj kio verbo).

La unuaj ekzercoj de la nova lingvo devas manipuli per materialo jam konata, por ke ne estu necese turni la atenton samtempe al la nekonataj objektoj kaj nekonataj vortoj; tio distrus kaj malfortigus la atenton. Oni devas paroli per novaj vortoj pri konataj aferoj, kio servos al pli rapida alproprigo de la vortoj.

Ĉiuj lingvoj estas lerneblaj laŭ unu sola metodo, nome per praktiko kun simplaj reguloj, montrantaj nur diferencojn kompare kun la lingvo jam konata kaj per ekzercoj de konataj aferoj. Sole la lingvon gepatran oni bezonas lerni preskaŭ perfekte. La patrolingva studado devas okazi gradon post grado: la infano parolu iel ajn, la knabo simple, la junulo orname kaj la viro efike.

El la verkaro de Johano Amoso Komenio (1592-1670) kompilis kaj tradukis Miroslav Malovec
Kopirajto: Miroslav Malovec
Danko: koregan dankon al s-ro Miroslav Malovec pro disponigo de liaj tradukoj el verkaro de Komenio al nia retejo!