Copyright 2019 - Udruga za ruski jezik i kulturu - Общество русского языка и культуры - Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo

Skotlando estas malgranda (kaj, jes, pitoreska) lando kie la plimulto de la loĝantaro vivas en la centra ebenaĵo inter la orienta marbordo (Aberdeen kaj Dundee) kaj Glasgovo (Glasgow) en la sudokcidento. La nuna enloĝantaro konsistas el 5 milionoj da homoj: ne multe ŝanĝiĝis dum la pasinta jarcento.  

La "nacia" religio (kvankam ne oficiala) estas la protestanta "Eklezio de Skotlando", kun iom malpli ol 1 miliono da subtenantoj; krome, estas pluraj aliaj, malpli grandaj protestantaj eklezioj, inkluzive Episkopan eklezion, asociitan kun la Nacia eklezio de Anglio.  La alia granda eklezio en Skotlando estas la (Rom)katolika, al kiu apartenas la familioj de multaj irlandaj, italaj kaj polaj enmigrintoj: ĝi havas ĉirkaŭ 600 000 da subtenantoj. La plimulto de la popolo, tamen, estas nereligiaj:  malpli ol 10% vizitas la preĝejon ĉiusemajne (eble 20% entute iam dum la jaro?)

Kontraste kun grandaj eklezioj (kaj maleklezio!) la unitarianaro estas malgranda:  ĝi konsistas el maksimume 500 homoj, el kiuj eble 150 regule ĉeestas unu el 4 preĝejoj, en Glasgovo, Edinburgo (la ĉefurbo), Aberdeen kaj Dundee.  Ankaŭ ekzistas Unitaria fratularo por tiuj (kiaj mi) kiuj ne povas facile ĉeesti preĝejon. La Fratularo havas proksimume 100 membrojn, multaj el kiuj ankaŭ de tempo al tempo vizitas unu el la preĝejoj. Ĉiu preĝejo aktuale havas pastron  -  sed ne reale ĉiam estas tiel ĉar mankas kaj mono kaj kandidatoj por tiuj postenoj.